Usona Imperiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Politika karikaturo de 1898: "Ten Thousand Miles From Tip to Tip" (dekmilo da mejloj el pinto al pinto) signife la etendon de ls usona dominado (simboligita per Blankakapa aglo) el Puertoriko al Filipinoj. La karikaturo kontrastigas tiun kun mapo de la multe pli malgranda Usono 100 jarojn antaŭe en 1798.

Usona Imperio estas neformala termino, kiun oni uzis por kune priskribi la diversajn koloniojn kaj teritoriojn kiuj estis aŭ posedataj aŭ regataj de la usona registaro. Usona Imperiismo estas la politika tendenco de Usono ekde ties unuaj jardekoj etendiĝi unue al Pacifiko, poste al apudaj teritorioj kaj dum la tuta 20a jarcento tutmonde jam ne per rekta konkero de teritorioj (kvankam foje eĉ tio) sed per klara etendo de siaj ekonomiaj, politikaj, militistaj, kaj socikulturaj influoj unue kaj poste ĝenerala hegemonio.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Usona Imperiismo povas esti difinita kiel ekonomia, militista, kaj kultura influoj fare de Usono sur aliaj landoj. Tiaj influoj ofte rilatas al etendo en eksterlandaj teritorioj. Etendo grandskale estas ĉefa celo de imperio, kies elstara ekzemplo estus la Brita Imperio. La koncepto de Usona Imperio estis unuafoje popularigita dum la prezidenteco de James K. Polkkiu kondukis Usonon al Meksika–Usona Milito de 1846, kaj la eventuala aligo de Kalifornio kaj de aliaj okcidentaj teritorioj pere de la Traktato de Guadalupe Hidalgo kaj la aĉeto de La Mesilla [mesIja].[1][2]

Usona Imperiismo estas termino uzata por referenci al historia etendismo, invadoj kaj koloniismo kiuj formas parton de la historia kaj aktuala politika, kultura, militista kaj ekonomia influoj fare de Usono mondskale.[3]

La moderna koncepto de imperiismo estas la praktiko de dominado fare de lando kun pli forta ekonomia kaj komerca povo, por ampleksigi siajn influojn super malpli disvolvigintaj landoj.[4] La termino estas pridisputata, ĉar kelkaj opinias, ke ne estas imperiismo,[5][6] aliaj kiuj ja ekzistas, sed estas nemalica,[7][8][9] kaj aliaj kiuj ekzistas malprofite por la dominataj landoj.[10][11]

Doktrinoj sekvitaj (kaj foje proklamitaj de la propra usona registaro ekde ties komencoj) kiaj tiuj de la evidenta destino,[12] Monroe kaj Korolario Roosevelt, la Bastonego, la Doktrino de nacia sekureco, ktp., kaj faktoj kiaj la konkero de Okcidenta Usono, la Meksika Milito, la Bananaj militoj, la Hispana-usona milito kaj, pli ĵuse, la Vjetnama Milito,[13][14] la Usona embargo kontraŭ Kubo, la Doktrino de Bush evita milito, la Milito en Afganio, kaj aliaj internaciaj konfliktoj faris, ke "usona imperiismo" estas termino akceptita de plej parto de la internacia komunumo.[10][11]

Historio[redakti | redakti fonton]

Usono origine estis nordamerika koloniaro en Brita imperio. En 1776, per Usona Revolucio, ĝi sendependiĝis. La usonanoj daŭrigis la ampleksigon okcidenten, kie jam situis nordamerikaj indianoj, parto el Franca Imperio kaj parto el Hispana Imperio. La enmigrado de eŭropanoj provizis la homojn, kaj la modernaj industrio kaj ekonomio de Usono provizis la armilojn kaj monrimedojn. La loĝantoj de la okcidento estis aŭ usonanigitaj, aŭ migrigitaj, aŭ ekstermitaj. La idearo esprimita en Manifest Destiny ("evidenta destino") instigas al koloniado de Nordameriko.

Elstaraj punktoj en tiu historia fazo estas:

La plejparton de la eksterusonaj kolonioj de Usono ĝi gajnis per la usona venko en la Hispana-usona milito, post kiu la Reĝlando de Hispanio estis devigata cedi la plejparton de siaj ankoraŭaj koloniaj posedaĵoj al la regado de Usono.

La plejparto de la antaŭaj kolonioj de Usono de post tiam fariĝis sendependaj ŝtatoj, ŝtatoj de la usona unio, aŭ memregantaj komunumoj.

La jenaj regionoj iam estis parto de la "Usona Imperio":

En la ekstero[redakti | redakti fonton]

Divido de la distintaj komandoj per kiuj la Defenda Departamento (pentagono) de Usono dividis la tutmondon.

Usonaj trupoj multfoje invadis landojn. La Doktrino de Monroe (1823) avertis al eŭropaj imperioj, ke Usono konsideris sin la ĉefa potenco en Ameriko kaj ne toleros fremdajn influojn. Laŭ tiu, la mezamerikaj regnoj estis neoficiale nomataj "bananaj respublikoj", kie usonaj fruktofirmaoj kiaj United Fruit Company estis la vera potenco super la lokaj registaroj.

Ankaŭ en Afriko, kontraŭsklavismaj usonanoj aĉetis landon por loĝigi la eksajn sklavojn, kiuj organizis sian novan regnon Liberion laŭ la usona modelo.

Post Dua mondmilito, la Malvarma milito kontraŭmetis Usonon kaj Sovetion. Tial ke la milito akcelis la disigon de eŭropbazitaj imperioj, ambaŭ superpotencoj dividis la mondon laŭ blokoj. Usono organizis NATO-n en okcidenta Eŭropo kaj SEATO en sudorienta Azio. Ankaŭ ceterloke, Usono helpis registarojn favorajn al si. Inter tiuj subimperioj, Argentino agis en Cono Sur, Sudafriko en suda Afriko, kaj Israelo kaj iam Irano en sudokcidenta Azio. Foje la Malvarma milito varmiĝis kaj usonaj trupoj batalis rekte kontraŭ aliblokanoj en Korea Milito, Vjetnama milito, Grenado.

La usona armeo havas multajn bazojn en ĉiu mondoparto.

Hodiaŭ, la termino "Usona Imperio" iafoje estas uzata kiel mallaŭda esprimo por konkretigi la militan kaj kulturan ĉeeston de Usono en multaj landoj. American Empire (Usona Imperio) estas libro de Andrew Bacevich, kiu diras, ke Usono ekagis kiel imperio de post la fino de la Malvarma milito. Iuj usonaj komentariistoj kaj eminentuloj insistas, ke Usono estas kaj devas esti imperio ĉiusence. La Project for a New American Century (Projekto por Nova Usona Jarcento), kiu inkluzivas multajn el la nuntempaj ŝtatestroj de Usono, reprezentas tiun vidpunkton.

Usonaj intelektuloj kiaj Noam Chomsky kaj Edward Said verkas kontraŭ la imperiemo de Usono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2003) The Forging of the American Empire. London: Pluto Press. ISBN 0-7453-2100-3. 
  2. Field, James A., Jr. (June 1978). "American Imperialism: The Worst Chapter in Almost Any Book", gazeto : The American Historical Review, volumo : 83, numero : 3, paĝoj : 644–668. COI:10.2307/1861842
  3. http://books.google.com.ar/books?id=xjya7RqRLJsC&pg=PA11&dq=historia+del+imperialismo+estadounidense&hl=es&ei=SOQTTPzVDcKC8gaLk5SbCg&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=4&ved=0CDMQ6AEwAw#v=onepage&q&f=false Estudios de filología, historia y cultura hispánicas, Milagros Aleza Izquierdo, Ángel López García, paĝo 11
  4. http://www.portalplanetasedna.com.ar/complemento_imperila.htm El Imperialismo Moderno - La Expansión Capitalista Mundial Europa Sobre Africa, 2009
  5. Bookman, Jay, "Let's just say it's not an empire".
  6. Vidu por ekzemplo: Michael Mann (2005), Incoherent Empire; Arthur Schlesinger Jr. (2005), "The American Empire? Not so fast", World Policy, Volumeno XXII, No 1, Spring
  7. Max Boot, "American Imperialism? No Need to Run Away From the Label", USA Today
  8. http://www.jeetheer.com/politics/anglosphere.htm Jeet Heer, "Operation Anglosphere", 2009, Max Boot.
  9. Ferguson, Niall, "Colossus: The Rise and Fall of the American Empire".
  10. 10,0 10,1 H. Barnes, Ch. Kepner kaj J. Soothill, El imperio del banano, Buenos Aires, Instituto de Estudios Latinoamericanos, Centro de Derecho y Ciencias Sociales (FUBA), 1957, pp. 22-28. El Historia de América Latina, Desde los orígenes hasta la globalización, Nº 23. Colegio Nacional de Buenos Aires, paĝo 12. 2002
  11. 11,0 11,1 Hegemonía o supervivencia. La estrategia imperialista de EE. UU. (Barcelona, Ediciones B, 2005), Noam Chomsky
  12. Velasco Márquez, Jesús. Instituto Tecnológico Autónomo de México (ed.): «Doctrina Manifiesto» (hispane) (pdf) http://www.mexicodiplomatico.org/lecturas/destino%20manifiesto.pdf.
  13. Michael Hardt,Antonio Negri, Imperio, p.199 [1]
  14. Robert Biel, El nuevo imperialismo/ The New Imperialism: Crisis y contradicciones de las Relaciones Norte-sur / crisis and Contradictions of The Northern-southern Relationships

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bacevich, Andrew (2008). The Limits of Power: The End of American Exceptionalism. Macmillan. ISBN 0-8050-8815-6.
  • Boot, Max (2002). The Savage Wars of Peace: Small Wars and the Rise of American Power. Basic Books. ISBN 0-465-00721-X.
  • Brown, Seyom (1994). Faces of Power: Constancy and Change in United States Foreign Policy from Truman to Clinton. New York: Columbia University Press. ISBN 0-231-09669-0.
  • Burton, David H. (1968). Theodore Roosevelt: Confident Imperialist. Philadelphia: University of Pennsylvania Press. ASIN B0007GMSSY.
  • Callahan, Patrick (2003). Logics of American Foreign Policy: Theories of America's World Role. New York: Longman. ISBN 0-321-08848-4.
  • Card, Orson Scott (2006). Empire. TOR. ISBN 0-7653-1611-0.
  • Daalder, Ivo H.; James M. Lindsay (2003). America Unbound: The Bush Revolution in Foreign Policy. Washington, DC: Brookings Institution. ISBN 0-8157-1688-5.
  • Fulbright, J. William; Seth P. Tillman (1989). The Price of Empire. Pantheon Books. ISBN 0-394-57224-6.
  • Gaddis, John Lewis (2005). Strategies of Containment: A Critical Appraisal of Postwar American National Security Policy (2nd ed.). New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-517447-X.
  • Hardt, Michael; Antonio Negri (2001). Empire. Cambridge, MA: Harvard University Press. ISBN 0-674-00671-2. online
  • Huntington, Samuel P. (1996). The Clash of Civilizations. New York: Simon & Schuster. ISBN 0-684-81164-2.
  • Johnson, Chalmers (2000). Blowback: The Costs and Consequences of American Empire. New York: Holt. ISBN 0-8050-6239-4.
  • Johnson, Chalmers (2004). The Sorrows of Empire: Militarism, Secrecy, and the End of the Republic. New York: Metropolitan Books. ISBN 0-8050-7004-4.
  • Johnson, Chalmers (2007). Nemesis: The Last Days of the American Republic. New York, NY: Metropolitan Books. ISBN 0-8050-7911-4.
  • Kagan, Robert (2003). Of Paradise and Power: America and Europe in the New World Order. New York: Knopf. ISBN 1-4000-4093-0.
  • Kerry, Richard J. (1990). The Star-Spangled Mirror: America's Image of Itself and the World. Savage, MD: Rowman & Littlefield. ISBN 0-8476-7649-8.
  • Lundestad, Geir (1998). Empire by Integration: The United States and European Integration, 1945–1997. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-878212-8.
  • Meyer, William H. (2003). Security, Economics, and Morality in American Foreign Policy: Contemporary Issues in Historical Context. Upper Saddle River, NJ: Prentice Hall. ISBN 0-13-086390-4.
  • Nye, Joseph S., Jr (2002). The Paradox of American Power: Why the World’s Only Superpower Can’t Go It Alone. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-515088-0.
  • Odom, William; Robert Dujarric (2004). America's Inadvertent Empire. Yale University Press. ISBN 0-300-10069-8.
  • Patrick, Stewart; Shepard Forman, eds. (2001). Multilateralism and U.S. Foreign Policy: Ambivalent Engagement. Boulder, CO: Lynne Rienner. ISBN 1-58826-042-9.
  • Perkins, John (2004). Confessions of an Economic Hit Man. Tihrān: Nashr-i Akhtarān. ISBN 1-57675-301-8.
  • Rapkin, David P., ed. (1990). World Leadership and Hegemony. Boulder, CO: Lynne Rienner. ISBN 1-55587-189-5.
  • Ruggie, John G., ed. (1993). Multilateralism Matters: The Theory and Praxis of an Institutional Form. New York: Columbia University Press. ISBN 978-0-231-07980-8.
  • Smith, Tony (1994). America's Mission: The United States and the Worldwide Struggle for Democracy in the Twentieth Century. Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 0-691-03784-1.
  • Tomlinson, John (1991). Cultural Imperialism: A Critical Introduction. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-4250-6.
  • Todd, Emmanuel (2004). After the Empire: The Breakdown of the American Order. New York: Columbia University Press. ISBN 978-0-231-13103-2.
  • Tremblay, Rodrigue (2004). The New American Empire. Haverford, PA: Infinity Pub. ISBN 0-7414-1887-8.
  • Zepezauer, Mark (2002). Boomerang! : How Our Covert Wars Have Created Enemies Across the Middle East and Brought Terror to America. Monroe, Maine: Common Courage Press. ISBN 1-56751-222-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]