Marŝala Insularo
La Marŝala Insularo estas lando en Oceanio, en la Pacifika Oceano.
Enhavo |
Informeroj [redakti]
- Landkodo: MH.
- Esperanto-nomo: Respubliko de Marŝala Insularo.
- Nacia nomo: Republic of Marshall Islands.
- Areo: 182 km².
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: Christopher Loeak.
- Ĉefurbo: Majuro.
- Loĝantaro: 59 mil (1997), precipe marŝalanoj.
- Ŝtataj lingvoj: marŝala kaj angla.
Geografio [redakti]
Historio [redakti]
En 1952 parto de Pacifikaj insuloj estis transdonitaj de UN al Usono por "prizorgado". Ekestis la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. En 1975 el ilia konsisto eliris Nordmarianaj Insuloj, kiuj akceptis statuson de "dependa teritorio de Usono". En 1983 surbaze de tutpopola plebiscito la saman statuson akceptis ankaŭ Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio kaj Respubliko de Marŝala Insularo. En 1986 La Federacio de Mikronezio kaj en 1990 La Marŝala Insularo iĝis sendependaj ŝtatoj, kaj ambaŭ ŝtatoj fariĝis membroj de UN en 1991. Ilian spuron sekvis Palaŭo, kiu en 1994 deklaris sendependecon.
Ekstera politiko [redakti]
La Marŝala Insularo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Retaj paĝoj de la ambasadejo de la Marŝala Insularo en Usono (anglalingvaj)
Informaj paĝoj pri la insularo
