Palaŭo
Palaŭo estas lando en Oceanio, sur areo de la karolinaj insuloj.
- Landkodo: PW.
- E-nomo: Palaŭo; Palaŭa Respubliko.
- Nacia nomo: Republic of Palau.
- Areo: 508 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Johnson Toribiong (15a januaro 2009).
- Ĉefurbo: Melekeoko
- Loĝantaro: 17.300 (1993), precipe palaŭanoj.
- Ŝtatlingvo: palaŭa kaj angla.
- Monunuo: usona dolaro (USD).
La palaŭa flago estas unika, ĉar male al ekzemple la flago de Japanio, la disko ne simbolas la sunon, sed la lunon en nokta ĉielo.
Enhavo |
[redakti] Historio
Inter 1952 (praktike jam ekde 1947) kaj 1994 Palaŭo estis parto de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. Ankoraŭ nun Traktato de Libera Asociigo iugrade ligas ĝin al Usono.
[redakti] Ekstera politiko
Palaŭo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
[redakti] Ekologio
La 25-an de septembro 2009 Johnson Toribiong, la prezidanto de la lando anoncis dum seanco de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri malpermeso de ĉia komerca ŝarkokaptado en maroj de la respubliko. Ankaŭ la prezidanto alvokis al tutmonda malpermeso de uzado de ŝarkonaĝiloj, kaj al ĉeso de la praktiko de forigo la naĝiloj. Protektita zono havas proksimume 600 000 kvadratajn kilometrojn de oceano kaj tie vivas 130 minacataj specioj de ŝarkoj. Tiutempa aera enketo trovis fiŝkaptadon fare de 70 ŝipoj en la zono, la plimulto de ili kontraŭleĝe.
Ekspertizistoj opinias, ke palaŭa ekonomio nur profitos pro tiu malpermeso, ĉar plimulton da siaj enspezoj la lando ricevas danke al turismo. Ŝarkoj allogos plonĝistojn kaj helpos sanigi koralajn rifojn kaj ekologiajn sistemojn.[1]