Japana Imperio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo traktas la ŝtaton Imperia Regno Grand-Japanio aŭ mallonge Japana Imperio inter la jaroj 1868 kaj 1945. Por la pli fruaj formoj de la japana ŝtato vidu la artikolon historio de Japanio, por la nuna ŝtato la artikolon Japanio.
大日本帝國

Dai-Nippon / Dai-Nihon Teikoku

Japana ImperioImperia Regno Grand-Japanio
flago de Japanio
(Detaloj)
Imperia Krizantema Blazono
(Detaloj)
Nacia himno: Kimi ga yo, "La reĝlando de la imperiestro"
Nacia devizo: 八紘一宇

"Hakkō iĉiu"
"ok kordoj, unu tegmento"
("la tuta mondo sub unu tegmento")

Japanese Empire (orthographic projection).svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tokio
Oficiala(j) lingvo(j) Japana
Loĝantaro 97 770 000
(takso de la jaro 1935)
Horzono UTC+9
Politiko
Politika sistemo monarkio
Ekonomio
Valuto Eno (¥ / 円)
v  d  r
Information icon.svg

La Japana Imperio aŭ en longa formo Imperia Regno Grand-Japanio (japane 大日本帝國) estis la ŝtata formo de Japanio inter la jaroj 1868 kaj 1945. Ĝi historie komenciĝis per la Mejĝi-reformo (aŭ Mejĝi-restarigado) ekde la jaro 1868, kaj formale fundamendiĝis per la Mejĝi-konstitucio de la Japana Imperio (大日本帝國憲法) valida ekde la 29-a de novembro 1890: Per tiu konstitucio inter alie la lando ricevis duĉambran nacian parlamenton, konsistanta el la ĉambroj Ŝugiin kaj Sangiin.

La Japana Imperio montriĝis tre ekspansiema ŝtato, kaj aparte en la Dua Mondmilito armee forte konkeris grandajn partojn de orienta Azio kaj multajn el la insularoj en la Pacifika Oceano. Formale la imperio ĉesis ekzisti per la ŝtata kapitulaco la 2-an de septembro 1945, sed en konsitucia vidpunkto ĝi daŭris ĝis instalo de nova konstitucio la 2-an de majo 1947.

Vidu ankaŭ [redakti]