Devizo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Devizo estas moto, kiu montras principon de la konduto de persono, firmao, urbo, ŝtato ktp. Devizoj ofte estas parto de blazono.

Tradicie katolikaj episkopoj elektas la devizon.

Ekzemploj:

  • Libereco, egaleco, frateco (france Liberté, égalité, fraternité) - devizo de la Franca Respubliko.
  • Kunlaborantoj de la vero (latine Cooperatores veritatis) - devizo elektita de Joseph Ratzinger (la posta papo Benedikto la 16-a) kiel episkopo de München-Freising

En ekonomiko, devizo estas kambioĉeko en fremda valuto, pagebla ĉe difinita loko kaj negocata en borso. (PIV, 3-a signifo de devizo).