Ĉeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉeko estas ordono de kliento al banko pagi difinitan sumon por nomita persono (profitanto) aŭ al la portanto.

Kontraŭe al ĝirilo, ĉeko estas donata al la profitanto, ne al la banko. La ricevanto do povas tuj konstati, ke li estis pagita, kondiĉe ke la ĉeko estas fidinda.

Por eviti, ke la perdo de ĉeko signifas perdon de mono, eblas restrikti ĉekon al nekontanta pago. Tian ĉekon banko ne rajtas ŝanĝi al kontanta mono, sed nur elpagi al konto, kies posedanto estas konata. Tiel eblas eltrovi, kiu profitis de perdita ĉeko. Por tiel restrikti ĉekon oni en kelkaj landoj alskribas direktivon, en aliaj oni metas krucon el du strekoj.

Landoj, kies pagosistemo baziĝas sur ĉekoj, ofte havas tre severajn regulojn pri la uzo de senvaloraj ĉekoj. Ties uzanto povas perdi la rajton plu uzi sian konton aŭ sian kreditkarton.

Male al kambio ĉeko per si mem donas neniun garantion, ke oni efektive ricevos la monon de la indikita banko. Fakte ĝi pagos, se la kliento havas sufiĉan bonhavon aŭ krediton, alikaze ne. Por doni tiun garantion oni uzis de 1969 ĝis 2001 en multaj precipe eŭropaj landoj la eŭroĉekkarton, kies numeron oni notis sur la dorso de la ĉeko. Tio malpopulariĝis kaj fine estis ĉesigata favore al memstara uzo de la karto kiel debetkarto.

Komparo kun kambio[redakti | redakti fonton]

Kambia kaj ĉeka juro tre similas, kaj la formala rolo estas ambaŭkaze triangula pago-ordono (A ordonas al B pagi al C). Sed estas tri gravaj diferencoj:

  • Por ĉeko ne ekzistas akcepto. Tial la supre menciita manko de garantio.
  • Ĉeko estas ĉiam tuj pagenda. Mankas funkcio de kredito.
  • Kiel profitanto povas esti indikata la portanto kaj plej ofte tio okazas. Tiam ne necesas surdorsigo por transdoni ĝin. Aliflanke ĝi estas malpli sekura en kazo de perdo.