Pacifika Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pacifika Milito
la marbatalo de Iquique (pentraĵo de Thomas Somerscales)
la marbatalo de Iquique (pentraĵo de Thomas Somerscales)
Daŭro: 1879 ĝis 1884
Loko: bordo de la Pacifika Oceano en Sudameriko: la regionoj Tarapakio kaj Antofagasta anektiĝis fare de Ĉilio, per tio Bolivio perdis la aliron al la oceano
Rezulto: Ĉilio venkis
Flankoj
Flago-de-Peruo.svg Peruo kaj Flago-de-Bolivio.svg Bolivio Flag of Chile.svg Ĉilio
Perdoj
35.000 peruanoj kaj
ĉ. 5.000 bolivianoj mortis aŭ vundiĝis
15.000 ĉilianoj mortis aŭ vundiĝis
v  d  r
Information icon.svg

La Pacifika Milito (hispane Guerra del Pacifico (1879–84)) estis milita konflikto inter Ĉilio, Bolivio kaj Peruo, kiu finiĝis per aligo de la disputitaj, valoraj areoj de la Pacifika bordo al Ĉilio.

La milito komenciĝis inter Ĉilio kaj Bolivio por kontrolo de parto de Atakama-Dezerto (inter la latitudo de 23-26). Tiu areo estas riĉa je resursoj, precipe je nitratoj.

Intereskonflikto[redakti | redakti fonton]

La limo inter Ĉilio kaj Bolivio estis la 24-a latitudo, sed la konkreta limo neniam estis konkrete fiksita. Ĉilio ricevis ankaŭ parton de la eksporta dogano de Bolivio, gajnita per eksporto de mineraloj minitaj inter la 23-24-aj latitudioj. Bolivio sentis pli kaj pli malavantaĝa la traktaton, ne deziris plu dividi la doganenspezojn kaj timis, ke Ĉilio okupos la marbordon.

Peruo estis konkuranto de Ĉilio, tiel Peruo kaj Bolivio subskribis sekretan traktaton en 1873, en kiu ili garantiis reciproke sendependecon kaj teritorian unuecon de la landoj.

Ĉilio kaj Bolivio en 1874 reverkis la traktaton kaj tiel iomete pliboniĝis la rilato inter la rivalantaj landoj. Ĉilio abdikis pri la doganaj enspezoj, dum Bolivio akceptis ne altigi impostojn de la ĉiliaj entreprenoj dum 25 jaroj. La bona rilato ŝiriĝis en 1878, kiam Bolivio – spite al la traktato- provis altigi imposton de la nitratuzino en Antofagasta. Post kiam Bolivio minacis per konfisko de la uzinaj posedaĵoj, la ĉilia armeo okupis la havenurbon la 14-an de februaro de 1879. Tiam Bolivio deklaris militon kontraŭ Ĉilio kaj petis helpon de Peruo. Ĉilio deklaris militon la 5-an de aprilo de 1879 al Peruo kaj Bolivio.

La milito[redakti | redakti fonton]

Ĉilio baldaŭ okupis la bolivian marbordon (provincon de Antofagasta) kaj ekatakis Peruon. Ĉilio venkis sur la maro ĉe Iquique kaj Angamos (aŭtune de 1879), tiel ekkontrolis la marajn elirojn de Peruo. Ĉilio poste penetris en Peruon. En oktobro de 1880, Usono provis interpacigi la militantojn, sed la ĉilia armeo okupis en januaro de 1881 eĉ la ĉefurbon de Peruo, Limon. La perua kontraŭstaro daŭris dum tri jaroj, kun apogo de Usono.

Paco, sekvoj[redakti | redakti fonton]

La paco estis subskribita la 20-an de oktobro 1883 inter Peruo kaj Ĉilio (Paco de Ancon), kiu donis regionon Tarapacá al Ĉilio.

Ĉilio rajtis havi sub okupado la provincojn Tacna kaj Arica dum dek jaroj, poste oni devis decidi en popola balotado pri ties teritorio. La du landoj ne interkonsentis dum jardekoj pri detaloj de la balotado, fine okazis interkonsento en 1929 per helpo de Usono, laŭ kiu Ĉilio ricevis la provincon Arica, Peruo rericevis provincon Tacna kaj kompenson de 6 milionojn da dolaroj kaj aliajn avantaĝojn.

Peruo perdis plurmil soldatojn kaj suferis ekonomiajn damaĝojn, post la milito sekvis 7-monata interna milito. Ĝia nacia ekonomio paraliziĝis je jardekoj. La armistico de 1884 inter Bolivio kaj Ĉilio donis ĉilian superecon pri la tuta bolivia marbordo (provinco Antofagasta), pri ĉiu ekonomia branĉo tie. Tion firmigis traktato de 1904. Kompense Ĉilio akceptis konstruon de fervoja linio inter la ĉefurbo La Paz kaj haveno de Arica. Ĉilio garantiis la liberan komercan vartrafikon tra ĉilia teritorio kaj havenoj. Bolivio daŭrigis la provojn por akiri elirejon al la Atlantiko tra rivero La Plata. Tiu lasta klopodo kondukis al milito inter Bolivio kaj Paragvajo (Ĉaka milito 1932–35).

Pliaj bildoj[redakti | redakti fonton]