Vjetnamoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Vjetnamo)
Saltu al: navigado, serĉo

Vjetnamoj (vjetname: người Việtngười Kinh) estas la ĉefa etno loĝanta en Vjetnamio. Ili parolas la Vjetnaman lingvon kiu, malgraŭ kelkaj supraĵaj similecoj al la Ĉina, apartenas al la aŭstralazia lingvaro, ne al la ĉinotibeta, kaj nuntempe estas skribata per latinaj literoj. Dum la Vjetnama milito multaj Vjetnamoj fuĝis el sia lando, kaj nuntempe ekzistas granda Vjetnama diasporo tra la tuta mondo.

Noto pri la nomo de Vjetnamio[redakti]

En sia Listo de Normaj Landnomoj de 1989, la Akademio de Esperanto rekomendis la formon "Vjet-Namo" por la lando (kaj sekve Vjet-Namanoj por la vjetnamoj). En sia Listo de Rekomendataj Landnomoj de 2009 ĝi ŝanĝis sian rekomendon al "Vjetnamujo/Vjetnamio" laŭ la superrega lingvouzo.

Vidu ankaŭ[redakti]