Vjetnamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cộng Hoà Xã Hội Chủ Nghĩa Việt Nam
La Socialista Respubliko de Vjetnamio
La flago de Vjetnamio
(Detaloj)
Coat of arms of Vietnam.svg
(Detaloj)
Nacia himno: Tien Quan Ca
Nacia devizo: Ðộc lập, tự do, hạnh phúc
(Libereco, sendependeco, feliĉeco)
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Hanojo
Ĉefa(j) lingvo(j) Vjetnama
Plej ofta(j) religio(j) budhismo, taoismo, katolikismo, kaodaismo, indiĝenaj kredoj, protestantismo, islamo (inter la Ĉamoj),
Areo
 % de akvo
329.560 km²
1,27%
Loĝantaro 82.689.518
Loĝdenso 251/km²
Horzono UTC+7
Interreta domajno .vn
Landokodo VN
Telefona kodo 84
Politiko
Politika sistemo Socialisma Respubliko
Ŝtatestro prezidento Trương Tấn Sang
Ĉefministro Nguyễn Tấn Dũng
Nacia tago 2-a de septembro
Sendependiĝo 2-a de septembro 1945
Ekonomio
Valuto Vjetnama dongo (VND)
v  d  r
Information icon.svg

VjetnamioVjetnamujo (vjetname Việt Nam), oficiale la socialista respubliko de Vjetnamio estas ĉemara ŝtato en Sud-Orienta Azio. Ĝi limas al Ĉinio norde, al Laoso nordokcidente kaj al Kamboĝo sudokcidente. Oriente de la lando estas la Sud-Ĉina Maro kaj la lando etendiĝas de sudo al nordo. En Vjetnamio estas 84 milionoj da loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Vjetnamio

La lando estas formata de tri historiaj regionoj. De nordo al sudo: Tonkino, Anamo kaj Koĉinĉinio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato malsamas inter norda kaj suda Vjetnamujo. En la nordo regas tropika ŝanĝiĝema klimato, kaj ekzistas do malvarmeta sezono de novembro ĝis aprilo kaj varmega de majo ĝis oktobro. La suda parto estas tropika: varmeta ĝis varmega dum la tuta jaro, iom malpli varma de novembro ĝis januaro, varmega de februaro ĝis majo kaj pluvperiodo de majo ĝis oktobro. La limo inter tiuj du regionoj estas la nubopasejo norde de Da Nang.

Dum la pluvperiodo okazas ofte tajfunoj, kiuj okazigas inundojn en la delto de la Mekongo kaj en aliaj marbordaj regionoj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj urboj de Vjetnamio estas la ĉefurbo Hanojo kaj la havenurbo Ho-Chi-Minh-urbo, antaŭe Saigono. Tiu lasta estas unu el la plej rapide kreskintaj urboj de la mondo. Hanojo estas multe pli trankvila kaj eleganta urbo. El ekonomia vidpunkto Hanojo estas malpli granda ol la suda urbego.

Aliaj gravaj urboj estas la havenurboj Da Nang, Hai Phong kaj Nha Trang, kies urbobildo montras fortan francan influon ankaŭ je preĝejoj kaj vilaoj. Historie gravaj estas la urboj Hue, iama ĉefurbo de la imperiestroj, kaj Da Lat, somera imperiestra loĝloko en la suda montaro; ilin vizitis multaj internaciaj turistoj, kiel ankaŭ la komercurbo Hoi An. Kontraŭe la urboj Vinh, Ninh Binh, My ThoBen Tre estas nuraj industriurboj.

Laŭ la tuta marbordo troviĝas strandoj, kelkaj ankoraŭ ne ekipitaj por turistoj. Ekzemploj estas Mui Ne, Long Hai kaj Vung Tau je la sudĉina maro kaj Ha Tien ĉe aŭ la insulo Phu Quoc en la golfo de Tajlando.


Administra subdivido[redakti | redakti fonton]

Vjetnamio estas dividita en 58 provincoj (vjetname: tỉnh, el la ĉina shěng). Ekzistas kvin ŝtate kontrolitaj municipoj (thành phố trực thuộc trung ương), kiuj estas administre en la sama nivelo ol la provincoj


Bắc Ninh
Ha Nam
Hai Duong
Hung Yen
Nam Dinh
Ninh Binh
Thai Binh
Vĩnh Phúc
Hanojo (municipo)
Hai Phong (municipo)


Ha Tinh
Nghe An
Quang Binh
Quảng Trị
Thanh Hóa
Thừa Thiên-Huế


Bắc Giang
Bắc Kạn
Cao Bang
Ha Giang
Lang Son
Lao Cai
Phu Tho
Quang Ninh
Thái Nguyên
Tuyen Quang
Yen Bai


Dien Bien
Hoa Binh
Lai Chau
Son La


Dak Lak
Dak Nong
Gia Lai
Kon Tum
Lam Dong


Binh Dinh
Binh Thuan
Khanh Hoa
Ninh Thuan
Phu Yen
Quang Nam
Quang Ngai
Da Nang (municipo)


Ba Ria-Vung Tau
Binh Duong
Binh Phuoc
Dong Nai
Tay Ninh
Ho-Ĉi-Min-urbo (municipo)


An Giang
Bạc Liêu
Bến Tre
Ca Mau
Dong Thap
Hau Giang
Kien Giang
Long An
Soc Trang
Tien Giang
Tra Vinh
Vĩnh Long
Cần Thơ (municipo)

La provincoj estas subdividitaj je provincaj municipoj (urboj) (thành phố trực thuộc tỉnh), municipoj (thị xã) kaj provincoj (huyện), kiuj estas subdividitaj al urboj (thị trấn) aŭ komunumoj (). La centre kontrolitaj municipoj estas subdividitaj al distriktoj (quận) kaj provincoj, kiuj estas plu dividitaj al subdistriktoj (phường).

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

La Socialista Republiko de Vjetnamio estas unupartia ŝtato. Ĝia nuna ŝtatkonstitucio, kiu anstataŭigis la konstitucion de 1975 en aprilo 1992, certigas la centran rolon de la Komunisto Partio de Vjetnamio en ĉiuj organoj de la registaro, politiko kaj socio. La Ĝenerala sekretario de la Komunista Partio havas multnombran ŝlosilan administrajn kaj plenumajn povojn, funkciojn, kontrolante la nacian organizon de la partio kaj ŝtatajn nomumojn, same kiel decidante pri politiko. Nur tiuj politikaj organizoj povas partopreni en la elektoj, kiujn apogas la Komunista Partio de Vjetnamio aŭ kiuj estas ties aliancanoj. Tiuj inkludas la Vjetnaman Patrujo-Fronton kaj laboristajn kaj sindikatajn partiojn. Kvankam la ŝtato oficiale estas socialisma laŭ ties memdifino, ĝiaj ekonomiaj politikoj estas pli kaj pli kapitalismaj.

La Prezidento de Vjetnamio estas la titulara ŝtatestro kaj nominala ĉefkomandanto de la militistaro de Vjetnamio, ĝi funkcias kiel la prezidanto de la Konsilio de Supera Defendo kaj Sekureco. La ĉefministro de Vjetnamio estas la registara estro, prezidante konsilion de ministroj kunmetitaj de tri vicministraj prezidentoj kaj la ĉefoj de 26 ministerioj kaj komisionoj.

La Nacia Asembleo de Vjetnamio estas la unukamera parlamento de la ŝtato, kunmetita de 498 membroj. Ĝin gvidas la prezidanto, ĝi superas administre la plenumajn kaj jurajn branĉojn, kun ĉiuj ministroj, nomumitaj fare de membroj de la Nacia Asembleo. La Supera Popola Tribunalo de Vjetnamio estas la plej alta apelacia kortumo de la lando, gvidata fare de ĉefjuĝisto, kvankam ĝi ankaŭ estas respondeca al la Nacia Asembleo. Sub la Supera Popola Tribunalo troviĝas la provincaj municipaj tribunaloj kaj multaj lokaj tribunaloj. Militaj juroj posedas specialan jurisdikcion en aferoj de nacia sekureco.

Militistaro[redakti | redakti fonton]

Vjetnamaj Popolaj Armeaj Fortoj konsistas el la Vjetnama Popola Armeo, la Vjetnama Popola Publika Sekureco kaj la Vjetnama Civila Defenda Forto. La Armeo de la Vjetnama Popolo (APV) estas la oficiala nomo por la aktivaj militservistoj de Vjetnamio kaj agadas subdividita al Vjetnamiaj Popolaj Tertrupoj, la Vjetnama Popola Mararmeo, la Vjetnama Popola Aerarmeo, la Vjetnama Limprotekta Forto kaj la Vjetnama Mara Polico. La APV havas aktivan laborforton de proksimume 450.000, sed ĝia totala forto, inkluzive de miliciaj fortoj, povas esti maksimume 5.000.000. En 2010, la armea elspezo de Vjetnamio nombris ĉirkaŭ 2,4 miliardojn da USD, ekvivalenton al proksimume 2,5% el ĝia GDP de 2009.


Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ĝenerale en ĝia historio, la ŝlosilo al eksteraj aferoj, internaciaj rilatoj de Vjetnamio estis la rilato kun ĝia norda najbaro, Ĉinio. La suverenaj principoj de Vjetnamio kaj insisto pri kultura sendependeco estis difinitaj en multaj dokumentoj dum la jarcentoj, kiel ekzemple en la 11-a jarcenta poemo nam quốc sơn hà kaj en la proklamo de 1428 Bình Ngô-đại cáo.

Nuntempe, la formala misiona deklaro de vjetnama ekstera politiko estas: "Efektivigu konstante la eksteran politikan linion de sendependeco, memfido, paco, kunlaboro kaj evoluo; la ekstera politiko de malfermiteco kaj diversigo kaj multi-ebenigo de internaciaj rilatoj. Iniciateme kaj aktive okupiĝu pri internacia ekonomia integriĝo disvastigante internacian kunlaboron en aliaj kampoj." Vjetnamio krome deklaras sin por esti "amiko kaj fidinda partnero de ĉiuj landoj en la internacia komunumo, aktive partoprenante en internaciaj kaj regionaj kunlaboraj procezoj."

En decembro 2007, Vjetnamio havis establitajn diplomatiajn rilatojn kun 172 landoj, inkluzive de Usono, kun kiu estiĝis normaligitaj rilatoj en 1995. Vjetnamio havas membrecon en 63 internaciaj organizaĵoj, inkluzive de la Unuiĝintaj Nacioj, ASEAN, NAM, Francophonie kaj WTO, kaj totalon en 650 ne-registaraj organizoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vjetnama reĝlando ekzistis de ĉ. 100 jaro, dum iom da tempo estis parto de Ĉinio.

En la dua parto de la 19-a jarcento ĝi estis dependa teritorio de Francio. Tiam la lando estis artefarite dispecigita je tri partoj kaj ĉiuj tri iĝis parto de la Franca Hindoĉinio.

Gvidis la kontraŭfrancan liberigan movadon Ho Chi Minh (18901969), kiu estis politike maldekstra kaj apogis sin je la helpo de Sovetunio. La vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Sud-Vjetnamio kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. En Nord-Vjetnamio okazis ĉefe aera bombardado. La militantoj estis unuflanke: Vjetnama respubliko (Sud-Vjetnamio), Usono kaj aliancanoj kiel Sud-Koreio, Tajlando, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Filipinoj. La militantoj estis aliflanke: Vjetnama Demokrata Respubliko (Nord-Vjetnamio) kaj la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto (Vietkongo) gerilomovado. La Sovetunio kaj Ĉinio helpis Nord-Vjetnamion kaj la Vjetkongon per militaj, financaj kaj diplomaciaj apogoj.

Moderna Vjetnamio restas socialisma ŝtato kun partia kontrolo pri multaj aspektoj de ekonomio. Tamen dum kelkaj lastaj jaroj okazis liberalismaj reformoj, kiuj aktivigis ekonomion kaj ebligis eksterlandan partoprenon en la lokaj entreprenoj. Stariĝis rilatoj ankaŭ kun Usono, kiu longe blokadis Vjetnamion.

Ekologio kaj biodiverseco[redakti | redakti fonton]

Vjetnamio havas du Mondajn Naturajn Heredaĵojn – Golfo Ha Long kaj Nacia Parko Phong Nha-Ke Bang - kaj ses biosferajn rezervejojn, inkluzive de Mangrova Arbaro Can Gio, Nacia Parko Cat Tien, Nacia Parko Cat Ba, Kien Giang, Delto de Ruĝa Rivero kaj Okcidenta Nghe An.

Vjetnamio situas en la hinda-malajzia ekozono. Laŭ ĉapitro 1 de la 2005-a Raporto pri Nuna Kondiĉo de la Nacia Medio, "Biodiverseco-Subjekto de Vjetnamia Mediprotekta Agentejo," en esprimo de specioj, diverseco Vjetnamio estas unu el dudek kvin landoj konsideritaj posedi unike altan nivelon de biodiverseco kaj estas vicigita 16-a en biologia diverseco tutmonde, havante 16% el la specioj de la mondo. 15 986 specioj de flaŭro estis identigitaj en la lando, de kiuj 10% estas endemiaj, dum la faŭno de Vjetnamio inkludas 307 nematodajn speciojn, 200 Oligoĥetojn, 145 akaron, 113 podurojn, 7 750 insektojn, 260 reptiliojn, 120 amfibiojn, 840 birdojn kaj 310 mamulojn, de kiu 100 birdoj kaj 78 mamuloj estas endemiaj.

Vjetnamio estas krome hejmo al 1 438 specioj de sensal-akvaj mikroalgoj, konsistigante 9.6% el ĉiuj mikroalgaj specioj, same kiel 794 akvaj senvertebruloj kaj 2 458 specioj de maraj fiŝoj. En lastaj jaroj, 13 genroj, 222 specioj, kaj 30 klasifik-grupoj de flaŭro estis lastatempe priskribitaj en Vjetnamio. Ses novaj mamulaj specioj, inkluzive de la saolo, grandega muntjako kaj stumpet-naza simio de Tonkin (aŭ vjetnama kuspa-naza simio) ankaŭ estis malkovritaj, kune kun unu-nova birdspeco, Eduarda fazano. En la malfruaj 1980-aj jaroj, oni trovis malgrandan loĝantaron de Java rinocero en la Nacia Parko Cát Tiên. Tamen, la lasta individuo de la specio en Vjetnamio estis laŭdire pafita en 2010.

En agrikultura genetika diverseco, Vjetnamio estas unu el la dek du originaj kulturvariaj centroj de la mondo. La Vjetnama Nacia Kulturvaria Genbanko konservas 12 300 kulturvariojn de 115 specioj. La vjetnama registaro elspezis 49,07 milionojn USD por la konservado de biodiverseco en 2004 sole, kaj establis 126 naturprotektejojn, inkluzive de 28 naciaj parkoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Vjetnamio estis, por multe de ĝia historio, ĉefe agrikultura civilizo surbaze de malsek-riza kultivado. Tamen, la Vjetnama milito detruis multe de la agrara ekonomio de la lando, gvidante la postmilitan registaron por efektivigi planekonomion, revivigi agrikulturon kaj industriigi la nacion. La kolektivigo de bienoj, fabrikoj kaj ekonomia kapitalo estis efektivigitaj kaj milionoj da homoj estis metitaj por labori en registaraj programoj. Por jardeko sekvante la Vjetnaman militon, la ekonomio de Vjetnamio estis suferita pro neefikeco kaj korupteco en ŝtataj programoj, malbona kvalito kaj subproduktado kaj restriktoj je ekonomia agado. Ĝi ankaŭ suferis de la postmilita komerca embargo starigita fare de Usono kaj la plej granda parto el Eŭropo. Tiuj problemoj estis sumiĝis kun la disfalo de la sovetbloko, kiu inkludis la ĉefajn komercajn partnerojn de Vjetnamio, en la malfruaj 1980-aj jaroj.

En 1986, la Sesa Partia Kongreso de Vjetnamio lanĉis libermerkat-ekonomiajn reformojn kiel parton de larĝa reformleĝaro nomita Đổi Mới (Renovigado), gvidante al socialiste orientita merkata ekonomio. Privata proprieto estis apogita en industrioj, komerco kaj agrikulturo. Danke plejparte al tiuj reformoj, Vjetnamio atingis ĉirkaŭ 8%-an ĉiujaran MEP-kreskon inter 1990 kaj 1997, la ekonomio daŭre kreskis kun ĉiujara rapideco de proksimume 7% de 2000 ĝis 2005, farante Vjetnamio unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj de la mondo. Kresko restis forta eĉ dum okazo de tutmonda recesio en la malfruaj 2000-aj jaroj, tenante ĉe 6.8% en 2010, sed la jar-sur-jara inflacia kvoto de Vjetnamio trafis 11.8% en decembro de 2010, laŭ GSO-takso. La vjetnama dongo estis malplivalorigita tri fojojn en 2010 sole.

Produktado, informa teknologio kaj teknologiaj industrioj nun formas grandan kaj rapide kreskantan parton de la nacia ekonomio. Kvankam Vjetnamio estas relativa novulo pri la naftoindustrio, ĝi estas nuntempe la tria plej granda naftoproduktanto en Sudorienta Azio, kun produktado de 400 000 bareloj je tago (64 000 m3 /tago). Kiel ĝiaj ĉinaj najbaroj, Vjetnamio planas kaj daŭre aplikas ekonomiajn kvinjarplanojn.

Profunda malriĉeco, difinita en procento de la populacio vivanta el malpli ol 1 USD je tago, malkreskis signife en Vjetnamio kaj la relativa malriĉeca indico estas nun malpli ol tiu de Ĉinio, Bharato kaj Filipinoj. Tiu malkresko en la malriĉeca indico povas esti atribuata al justaj ekonomiaj politikoj direktitaj por plibonigado de vivaj standardoj kaj por malhelpado de pliiĝo de malegaleco; tiuj politikoj inkludis egalrajtecan terodistribuadon en komencaj stadioj de Đổi Mới, investo en pli malriĉaj foraj areoj kaj subvenciado de eduko kaj kuracado. Laŭ la CIA World Factbook, la senlaboreca procento en Vjetnamio staris ĉe 2.9% en aprilo de 2009.

En 2010, la nominala MEP de Vjetnamio atingis 103,124 miliardojn da USD, kun nominala GDP per homo de 1.168 USD, laŭ la Internacia Monunua Fonduso (IMF). Laŭ prognozo de decembro 2005 de Goldman Sachs, la vjetnama ekonomio iĝos la 17-a-plej granda de la mondo antaŭ 2025, kun laŭtaksa nominala GDP de 436 miliardoj USD kaj MEP per homo de 4 357 USD. Laŭ prognozo de 2008 de PricewaterhouseCoopers, Vjetnamio povas esti la plej rapide kreskanta el novfortaj ekonomioj de la mondo antaŭ 2025, kun potenciala kreska kvoto de preskaŭ 10% jare en realaj dolaresprimoj. Antaŭ 2050, tia kreskokvoto farus ĝin 70% laŭ grando kampare al la ekonomio de Britio, kio estas nuntempe unu el la plej grandaj ekonomioj de la mondo.

Komerco[redakti | redakti fonton]

Ekde la fruaj 2000-aj jaroj, Vjetnamio uzis partan komercan liberaligon, dutrakan aliron malfermante kelkajn sektorojn de la ekonomio al internaciaj merkatoj protektante aliajn. En julio de 2006, Vjetnamio ĝisdatigis ĝian intelektan propraĵan leĝaron por konformi al TRIPS kaj ĝi iĝis membro de la WTO la 11-an de januaro 2007. Vjetnamio estas nun unu el plej malfermiĝantaj ekonomioj de Azio: dudirekta komerco estis taksita je proksimume 160% de MEP en 2006, pli ol dufoje ol la nuntempa proporcio por Ĉinio kaj pli ol kvar fojojn la rilatumo por Bharato. La ĉefaj komercaj partneroj de Vjetnamio inkludas Ĉinion, Japanion, Aŭstralion, la ASEAN-landojn, Usonon kaj Okcident-Eŭropon.

Kiel rezulto de pluraj agraraj reformaj iniciatoj, Vjetnamio fariĝis grava eksportisto de agrikulturaj produktoj. Ĝi nun, ĝi estas la plej granda produktanto de la mondo de akaĵuoj, kun unu-triono de la tutmonda rikolto; la plej granda produktanto de nigra pipro, kio estas unu-triono de la merkato de la mondo; kaj la dua plej granda riza eksportisto en la mondo, post Tajlando. Vjetnamio havas la plej altan proporcion de kultivado por permanentaj kultivaĵoj – 6,93% - de iu nacio en la Subregiono Granda Mekongo. Aliaj primaraj eksportoj inkludas kafon, teon, kaŭĉukon, kaj fiŝproduktojn. Tamen, la parto de agrikulturo de la GDP de Vjetnamio falis en lastatempaj jardekoj, malkreskante de 42% en 1989 ĝis 20% en 2006, kiel produktado en aliaj sektoroj de la ekonomio pliiĝis.

Scienco kaj teknologio[redakti | redakti fonton]

Vjetnamaj akademiuloj konstrupreparis multajn akademiajn kampojn dum la dinastia epoko, plej precipe sociosciencojn kaj la filozofian fakultaton. Vjetnama stipendio heredigis jarmil-profundan heredaĵon de analizaj skribaĵoj, kiel ekzemple la Đại Việt-sử k toàn tư de Ngô Sĩ Liên; Vjetnamaj monaĥoj gviditaj de la abdikita imperiestro Tran Nhan Tong evoluigis la filozofian branĉon de Trúc Lâm Zen en la 13-a jarcento. Aritmetikoj kaj geometrio estis vaste instruitaj en Vjetnamio ekde la 15-a jarcento, utiligante la lernolibron đại tành toán fáp de Lương Thế Vinh kiel bazon. Lương Thế Vinh enkondukis en Vjetnamion la nocion de nulo, dum Mạc Hiển Tích uzis la esprimon số ẩn (eo: nekonata/sekreta/kaŝita nombro") por plusendi al negativaj nombroj. Vjetnamaj akademiuloj krome produktis multajn enciklopediojn, kiel ekzemple Vân-đài loại ngữ de Lê Quý Đôn.

En lastatempaj tempoj, vjetnamaj sciencistoj faris multajn signifajn kontribuojn en diversaj kampoj de studo, plej precipe en matematiko. Hoàng Tụy iniciatis la aplikan matematikan kampon de tutmonda Optimumigo, dum Ngô Bảo Châu gajnis en 2010 Medalon Fields por sia pruvo de fundamenta lemo en la teorio de aŭtomorfiaj formoj. Vjetnamio krome laboras evoluigi indiĝenan kosmoprogramon, kaj planas konstrui Vjetnaman Kosmocentron (kostas 600-milionoj USD) - la plej progresinta kosmoscienca instalaĵo de Sudorienta Azio - antaŭ 2018.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La moderna transportsistemo de Vjetnamio estis originale evoluigita sub franca rego por faciligi la transportadon de krudaĵoj kaj estis rekonstruitaj kaj amplekse modernigitaj sekvante la Vjetnaman militon.

Aera transporto[redakti | redakti fonton]

En Vjetnamio funkcias 17 gravaj flughavenoj, inkluzive de tri internaciaj enirejoj: Noi Bai servanta Hanojon, Internacia Flughaveno Dan Nang servanta Da Nang, kaj Tan Son Nhat servanta Ho-Ĉi-Min-urbon. Tan Son Nhat estas la plej granda nacia flughaveno, pritraktanta 75 % de internacia pasaĝera trafiko. Laŭ ŝtat-aprobita plano, Vjetnamio havos 10 internaciajn flughavenojn antaŭ 2015 — krom la menciitaj tri. Tio estos: Internacia Flughaveno Lien Khuong, Internacia Flughaveno Phu Bai, Internacia Flughaveno Cam Ranh, Internacia Flughaveno Phu Quoc, Internacia Flughaveno Cat Bi, Internacia Flughaveno Cần Thơ kaj Internacia Flughaveno Long Thanh. Laŭplane Internacia Flughaveno Longa Thanh estos konstruita sur areo de 50 km² kaj havos plenan kapaciton de 100 milionoj pasaĝeroj jare.

Vietnam Airlines (angle), la ŝtata nacia aviada kompanio, havas aron de 69 pasaĝeraj aviadiloj kaj planas funkciigi 150 ĝis 2020. Funkcias ankaŭ pluraj privataj aviadkompanioj, inkluzive de Air Mekong, Jetstar Pacific Airlines and VASCO.

Voja transporto[redakti | redakti fonton]

La vojaro de Vjetnamio inkludas naciajn vojojn administritajn sur la centra nivelo; provincajn vojojn administritajn sur la provinca nivelo; distriktajn vojojn administritajn sur la distrikta nivelo; urbaj vojoj estas administritaj fare de grandurboj kaj urboj; kaj komunumaj vojoj estas administritaj sur la komunuma nivelo. Bicikloj, skoteroj kaj motorcikloj restas la plej popularaj formoj de voja transporto en la urbaj areoj de Vjetnamio, kvankam la nombro da private posedataj aŭtoj ankaŭ kreskas, precipe en la pli grandaj urboj. Publikaj busoj funkciigitaj fare de privataj firmaoj estas la ĉefmaniero de longdistanca vojaĝado por multe da la populacio.

Trafiksekureco estas grava temo en Vjetnamio - averaĝe, 30 homoj estas senvivigitaj en trafikaj akcidentoj ĉiun tagon. Trafikŝtopiĝo estas kreskanta problemo en Hanojo kaj Ho-Ĉi-Min-urbo, kiel la vojoj de la grandurboj luktas por kun la ekprospero de aŭtouzo.

Fervoja transporto[redakti | redakti fonton]

La primara tralanda fervoja servo de Vjetnamio estas la Reunuiĝa Ekspreso, kiu trafikas de Ho-Ĉi-Min-urbo ĝis Hanojo, kovrante distancon de preskaŭ 2 000 kilometroj. De Hanojo, fervojaj linioj disbranĉigas eksteren ĝis la nordoriento, nordo kaj okcidento; la alorientaj liniokuroj de Hanojo ĝis Golfo Ha Long, la norden iranta linio de Hanojo ĝis tajlanda Nguyen, kaj la nordorienta gvidas de Hanojo ĝis Lao Cai.

En 2009, Vjetnamio kaj Japanio subskribis interkonsenton por konstrui alt-rapidan fervojon uzante japanan teknologion; multaj vjetnamaj inĝenieroj poste estis senditaj al Japanio por ricevi trejnadon en la operacio kaj konservado de alt-rapidaj trajnoj. La fervojo estos 1 630 km longa eksplicita itinero, servante totalon de 26 stacioj, inkluzive de Hanojo kaj la finstacion Thu Thiem en Ho-Ĉi-Min-urbo.

Uzante la establitan ŝinkansenan teknologion de Japanio, la linio apogos trajnojn vojaĝantajn per maksimuma rapido de 360 km/h. La altrapidaj linioj ligantaj Hanojon al centra Vinh kaj centra Nha Trang al Ho-Ĉi-Min-urbo en suda Vjetnamio estos metitaj dum la periodo de 2010-2015. De 2015 to 2020, konstruo komenciĝos sur la itineroj inter Vinh kaj Nha Trang kaj inter Hanojo kaj la nordaj provincoj de Lao Cai kaj Lang Son.

Akva transporto[redakti | redakti fonton]

Vjetnamio havas plurajn gravajn havenurbojn, inkluzive de Cam Ranh, Da Nang, Hai Phong, Ho-Ĉi-Min-urbo, Hong Gai, Qui Nhơn, kaj Nha Trang. Plu enlande, la ampleksa reto de la landaj riveroj ludas gravan rolon en kampara transportado, kun pli ol 17 000 kilometroj de navigeblaj akvovojoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La radikoj de la vjetnama kulturo estas tiuj de la kulturo Dong-Son, kiu estiĝis antaŭ pli-malpli 3.000 jaroj, kaj similas al multaj aliaj aziaj kulturoj.

La nuntempa multvizaĝa kulturo de Vjetnamujo estas miksaĵo el lokaj kulturoj de Vjetnamujo kaj de aliaj popoloj de la lando, de eroj ĉinaj kaj okcidentdevenaj.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefan artikolon pri la temo: Vjetnama lingvo.

En la frua historio de la lando, vjetnama skribstilo uzis ĉinajn ideogramojn. En la 13-a jarcento la vjetnamoj disvolvis sian propran aron da literoj nomata Chữ nôm.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Religio[redakti | redakti fonton]

Festoj[redakti | redakti fonton]

La plejmultaj vjetnamaj festoj estas ĉindevenaj. Sed iom post iom ili iĝis tipe vjetnamaj. Apud tiuj festoj ekzistas granda nombro de festoj festataj de etnaj malplimultoj.

La plej grava festo de la tuta jaro estas Tet, la ĉina novjarfesto, kiu daŭras kutime tutan semajnon, ekde la lasta tago de la lunkalendaro. Okaze de tiu festo multaj vjetnamioj loĝante eksterlande revenas hejmen, ĉiuj vendejoj kaj restoracioj estas fermitaj dum pluraj tagoj. Tradicie okaze de la novjaro la domo devas esti purigita kaj homoj vestitaj de novaj vestaĵoj. Kelkajn manĝojn oni preparas nur dum novjaro. Malriĉaj familioj ŝparas monon dum la tuta jaro por pagi la feston.

Aliaj gravaj festoj estas Trang Nguyen, tago de migrantaj animoj, kiu kutime okazas aŭguste (laŭ okcidenta kalendaro). Oni purigas la tombojn kaj ofertas vestaĵoj kaj manĝaĵoj al la animoj de la mortintoj. Dum Trung Thu, la mezaŭtuna festo, oni montras drakodancojn, admiras la rondan lunon kaj manĝas specialajn kukojn. De nelonge Kristnasko estas festotago, sed nur la kristana malplimulto vere festas ĝin.

Dato Esperantigita nomo Vjetnama nomo Rimarkoj
1-a de januaro Novjaro Tết Tây  
Fine de januaro - fine de februaro Tet (Ĉina novjara festo) Tết Nguyên Đán La plej grava festo en la tri unuaj tagoj de la jaro laŭ la luna kalendaro
30-a de aprilo Tago de la liberiĝo de la sudo Ngày Giải Phóng Miền Nam Falo de Sajgono en la jaro 1975
1-a de majo Tago de la Laboro Ngày Quốc Tế Lao Động  
2-a de septembro Tago de sendependiĝo Quốc Khánh Sendependiĝdeklaro de Ho Chi Minh (1945)

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Vjetnama kuirarto, Bánh khọt

La vjetnama kuirarto uzas multajn legomojn kaj aromariĉajn foliojn, do estas malpeza kaj sana. La plej konataj manĝaĵoj estas la phở (nacia plado, farita el riznudeloj kaj bovaĵa buljono), printempaj volvaĵoj (gỏi cuốn, nemchả giò, salatoj kun vinagro, supoj, kaj la chè, tipa deserto surbaze de sojfaboj. Plej fama fiŝa manĝaĵo estas Chả cá Lã Vọng, origine preparata en Hanojo. Menciindas ankaŭ la rizkuko Banĉuno.

Teatro[redakti | redakti fonton]

Tuồng-aktoroj en la 1800-aj jaroj.

Vjetnama teatro havas multajn supervivantajn tradiciajn dramoformojn. Ĝi forte influiĝis de ĉina opero. Diversaj ĝenroj estas Hát tuồng, Hát chèo kaj Cải lương.

Akva pupteatro aŭ rối nước, estas aparta vjetnama arto, kiu estiĝis en la 12-a jarcento. Bambua ekrano kaŝas la pupteatristojn, kiuj staras en akvo kaj uzas longajn stangojn por movi la pupojn antaŭ la ekrano. La Maison des Cultures du Monde (Domo de kulturoj de la mondo) intervenis sukcese ekde 1984 por savi tiun mortontan teatroĝenron. Nuntempe akvoteatro estas tre ŝatata spektaklo por turistoj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Vjetnama muziko varias iom en la tri regionoj, Bắc aŭ nordo, Trung aŭ centro, kaj Nam aŭ suda. La klasika norda muziko estas la plej malnova de Vjetnamujo kaj ĝi estas tradicie pli formala. Klasika vjetnama muziko spureblas ĝis la mongolaj invadoj, kiam vjetnamoj kaptis ĉinan opero-grupon. Klasika centra muziko montras la influon de la kulturo Champa per siaj melankolikaj melodioj.

Vestaĵoj[redakti | redakti fonton]

La tradicia vestaĵo estas la robo "Áo dài". Komence oni portis ĝin en la centro kaj en la sudo de la lando, sed ĝi rapide iĝis la robo reprezentanta la vjetnaman kulturon.

La ĉapo konika: ĝi simbolas la belecon kaj la dolĉecon de la vjetnamoj. Oni portas ĝin en la rizejoj, bazaroj, lernejoj, kaj tiel plu.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Dum grandaj sportaj okazaĵoj Vjetnamio malofte aperas. Tio estas, ĉar en Vjetnamio sporto estas amasa fenomeno, sed mankas strukturoj kaj financoj.

La plej ŝatata sporto estas futbalo. Sed ankaŭ aziaj sportoj kiel tajĝiĉuano, kung fu, vovinam, tekvondo, ĵudo, karateo kaj badmintono estas popularaj. Dum la lastaj jaroj, ĉefe ĉe riĉuloj populariĝis eŭropaj sportoj kiel teniso kaj golfo.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefan artikolon pri la temo: Vjetnamio:Esperanto-movado.

En Vjetnamio ekzistas relative forta Esperanto-movado, inkluzive de la junulara. En 2007 en la vjetnama ĉefurbo okazis la 63-a IJK, kaj en 2012 okazos la 97-a UK.