Tonlesapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

12°53′N 104°04′E  /  12.883°N, 104.067°O / 12.883; 104.067 (Tonlesapo)

La Tonlesapo, vidita ekde NASA-satelito.

La Tonlesapo ( kmere "Tonlé" signifas "Granda Dolĉa Akvo-Rivero" sed pli ofte tradukita kiel "Granda Lago" ) estas kunigita lago kaj riverosistemo de ega graveco al Kamboĝo. La Tonlesapo estas la plej granda freŝakvolago en Sudorienta Azio. Ĝi troviĝas en la Hindoĉina biodiverseco-varmpunkto kaj estis nomumita kiel biosfera rezervejo de Unesko en 1997 [1].

La Tonlesapo estas nekutima por du kialoj : ĝia fluo ŝanĝas direkton dufoje jare, kaj la parto kiu formas la lagon disetendiĝas kaj ŝrumpas drame kun la sezonoj.

Sezona direkto de la fluo[redakti | redakti fonton]

Mapo de Tonlesapo-Lago kaj de ĝia inundo-ebenaĵo.
Pejzaĝo, superrigardo de la lago

De novembro ĝis majo, la kamboĝa seka sezono, la Tonlesapo drenas en la Mekongo apud Pnom-Peno. Tamen, kiam la pluvegoj de la jaro komenciĝas en junio, la Tonlesapo malantaŭeniras supren por formi grandegan lagon. Dum la plej granda parto el la jaro la lago estas sufiĉe malgranda, ĉirkaŭ unu-metron profunda kaj kun areo de 2 700 kvadrataj kilometroj. Dum la musona sezono, aliflanke, la Tonlesapo-Rivero, kiu ligas la lagon kun la Mekongo, inversigas sian fluon. Akvo estas puŝita supren, de la Mekongo en la lagon, pliigante ĝian areon al 16 000 kvadrataj kilometroj kaj ĝian profundon al ĝis naŭ metroj, inundante la proksimajn kampojn kaj arbarojn. La riverebenaĵo disponigas perfektan brediĝolokon por fiŝoj.

La pulsa sistemo kun la granda riverebenaĵo, riĉa biodiverseco, kaj alta ĉiujara sedimentaj kaj nutraĵaj fluoj de Mekongo faras de la Tonlesapo unu el la plej produktivaj landinternaj fiŝkaptejoj en la mondo, apogante pli ol tri milionojn da homoj kaj disponigante pli ol 75 pocentojn de la ĉiujara enlanda fiŝokaptaĵo de Kamboĝo kaj 60 pocentojn de la proteino-konsumado de la kamboĝanoj. Ĉe la fino de la pluvsezono, la fluo retroturniĝas kaj la fiŝoj estas portitaj laŭflue.

Sedimentado[redakti | redakti fonton]

Naciaj kaj lokaj observantoj ofte deklaris ke la Tonlesapo-Lago rapide pleniĝus kun sedimentoj. Tamen, lastatempaj longdaŭraj sedimentadostudoj montras ke neta sedimentado ene de la lago estis en la ordo de 0,1-0,16 mm/jaro ekde ĉirkaŭ 5 500 jaroj antaŭ nuntempe. Tiel, ekzistas neniu minaco ke la lago pleniĝus kun sedimentoj. Kontraŭe, sedimento ne estas minaco por la lago sed grava parto de ĝia ekosistemo, disponigante nutraĵojn kiuj estas ligitaj al suspensiitaj sedimentoj kiuj daŭre konservas la riverebenaĵoproduktivecon [2].

La inversiĝo de la tonlesapo-rivera fluo ankaŭ funkcias kiel sekureco-valvo por malhelpi inundojn pli laŭflue. Dum la seka sezono ( decembro al aprilo ) la Tonlesapo-Lago provizas ĉirkaŭ 50% el la fluo al la Mekonga Delto en Vjetnamujo.

La lago okupas depresion kiu estis kreita pro la geologia premo induktita per la kolizio de la hinda subkontinento kun Azio. En lastaj jaroj la konstruaĵo de altaj digoj en suda Ĉinujo kaj en Laoso minacis la forton kaj volumenon de la tonlesapa inversa fluo; tiu malpligrandigas la fiŝan produktivecon kaj la biodiversecon en la inundo-ebenaĵo [3].

Biosfera rezervejo[redakti | redakti fonton]

Loĝejo sur Tonlesapo-Lago apud Siemreapo.
La Nacia Aŭtovojo 6A krucigas la Tonlesapo-Riveron en Pnom-Peno.

La Tonlesapo-Lago kaj siaj ĉirkaŭaj provincoj estas parto de la Tonlesapa Biosfera Rezervejo. Ekzistas naŭ provincoj kiuj estas parto de la Tonlesapa Biosfera Rezervejo, tiuj estas : Banteajmeanĉeo, Batambango, Kampongĉnango, Kampongtomo, Preahvihearo, Pursato, Siemreapo, Otdarmeanĉeo kaj Krongpajlino [4].

Loĝantaro kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Domo ĉe la bordo de la lago.

La areo estas hejmo al multaj etnaj vjetnamoj kaj al grandnombraj Ĉam-komunumoj, loĝante en flosantaj vilaĝoj ĉirkaŭ la lago. Malmulto estas sciata pri la vivoj de la homoj kiuj vivas tie. En Pnom-Peno, la vojo kiu paralelas Tonlesapo-Rivero nomiĝas Sisovat-Kajo, porcio de vojo kiu estas ĉefa turisma destino[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Milton Osborne 2000 : The Mekong, Turbulent Past, Uncertain Future, Atlantic Monthly Press ISBN 0-87113-806-9 angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]