Riverdelto
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 7 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Riverdelto aŭ delto estas malalta plataĵo ĉe la enfluejo de la riveroj, kie riverbranĉoj dise enfluas en la maro aŭ lago. La termino devenas de la majuskla litero de la greka alfabeto Delto, havanta triangulan formon. Unue la nomo estis uzita por la delto de Nilo, kiu havis formon de la menciita litero.
Plej grandaj deltoj (surfaco, kv.km):
| Nomo | Lando | Surfaco |
|---|---|---|
| Gango-Bramaputro | Bangladeŝo | 59,600 |
| Mekongo | Vjetnamujo | 50,000 |
| Nigero | Niĝerio | 36,300 |
| Misisipo | Usono | 26,200 |
| Leno | Rusio | 25,900 |
| Orinoko | Venezuelo | 24,600 |
| Nilo | Egipto | 20,200 |

