Badmintono

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Dana badmintonisto Peter Gade.
Dana badmintonisto Peter Gade.

Badmintono – kiu estas la konkursa speco de la konata volanludo - estas sporto, kiu estas ludata per malgranda volano kaj po unu badmintonrakedo (iom simila al la tenisrakedo) je persono.

La unuaj mencioj de badmintonludoj estas la grotopentraĵoj en Barato el la tempo de naskiĝo de Kristo. Ankaŭ la aztekoj ludis similan ludon (tie oni ludis per ledaj batiloj). La unua eŭropa versio kaj la unuaj reguloj estis elpensataj en la jaro 1872 far la brita Princo de Beaufort sur bieno Badminton (el tio la nomo).

Enhavo

[redaktu] Regularo

Volanoj.
Volanoj.

Por la ludo bezonatas minimume 2 personoj. Oni do povas tion ludi kiel ĉe teniso kun ĝis 4 personoj en duobla aŭ miksa ludo samtempe. Ludanto transbatas la volanon super la reto al la kontraŭula kampo. Se la kontraŭulo ne sukcesas la volanon rebati antuaŭ ol tiu atingas la grundon, tio gajnigas unu poenton al la batinto, kiu havas la rajton pri ekbato.

Eraro estas, se la volano restas pendanta en la reto troviĝanta meze de la ludkampo aŭ tuŝas la eksterkampon. Ĉe "retorulanta" volano, la ludo daŭras. La volano ekipitas nur en la konkursa sporto per plumoj; volanoj por libertempo produktiĝas el plasto.

Ĉe para poentostato de la servironto (0, 2, 4...), la ekbato okazas el la dekstra kampoduono (sur la bildo ĝi estas signata sube per "l. Servirkampo"), ĉe nepara poentostato el la maldekstra. La ludanto dum unuopa ludo staras kutime sur la mezlinio, piedon malantaŭ la antaŭa servirlinio. Oni devas bati la "volano"n ĉe serviro al la diagonale-kontraŭsituanta servirkampo. Se la volano ne la konvenan areon tuŝas, oni notas tion kiel fuŝon kaj la kontraŭulo ricevas la ekbatan rajton.

Post ĉiu akirita poento, la servirkampo estas ŝanĝata (simile kiel en teniso) kaj konvene ŝanĝiĝas la kontraŭula servirkampo, kien la volano devos tuŝi.

[redaktu] La ludkampo

La ludkampo aspektas tiel:

Desegno: Mezurnombroj de badmintona ludkampo
Desegno: Mezurnombroj de badmintona ludkampo

[redaktu] Badminton-Ligoj

En Germanio ekzistas

  • 1. Bundesligo
  • 2. Bundesligo Norda kaj Suda
  • Regionligo Norda, Okcidenta, Meza, Sudoriente Orienta und Sudoriente Suda
  • Superligo NordA, NordB, Meza, Sudokcidenta

kaj lokaj, distriktaj, landaj ligoj

[redaktu] Bordomintono

Unu speco de tipa (enĉambra) badmintono estas biĉmintono, ankaŭ konkursa volanludo sur sablo. La ludkampo estas pli malgranda, kiel ĉe tradicia badmintono (3,80m * 12,30m), sed retalto restas la sama 1,55m.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Badmintono sub la gloso Badminton