Plaĝa flugpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
matĉo de plaĝa volejbalo en Hispanio

Plaĝa volejbalo respektive plaĝa flugpilkado - angle beach volleyball - estas teamo pilka sporto, en kiu du teamoj de po du sportistoj staras sur rektangula sabla areo, dividata per reto. Celo de la ludo estas, per la manoj transportigi la plaĝan flugpilkon super la reto al la aliteama duono de la sabla areo, tiel ke ĝi tie tuŝu la grundon, kaj eviti ke la kontraŭa teamo sukcesu pri tio en la duono de la propra teamo. Kiel en "vera" volejbalo (en kiu teamo havas ses anojn kaj la grundo estas firma), teamo rajtas tuŝi la pilkon trifoje antaŭ ol ĝi devas esti pasata al la duono de la alia teamo, sed neniam la sama ludisto rajtas tuŝi la pilkon dufoje sinsekve, do je la du tuŝoj la pilko devas esti alternata inter la du teamanoj.


plaĝa flugpilko

Plaĝa volejbalo evoluiĝis en la 1930-aj jaroj en Usono, komence kiel neserioza variaĵo de volejbalo. Ekde la jaro 1994 plaĝa volejbalo estas disciplino de la Someraj Olimpikoj. Kvankam ja ofte ĝi estas ludata ĉe sablaj plaĝoj, do marborde, sed laŭ la sportaj reguloj senprobleme eblas ie ajn instali sablan ludareon. Ekde la jaro 1997 ankaŭ ekzistas monda ĉampionado pri plaĝa volejbalo. Gvida organizaĵo pri la sporto estas la Federacio Internacia de Volejbalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj en Usono[redakti | redakti fonton]

plaĝa volejbalo en Manhatano, centre de Nov-Jorko

Plaĝa volejbalo ekestis en la 1920-aj jaroj en la plaĝoj de Santa Monica kaj de aliaj urboj en Kalifornio. La plaĝo Hermosa Beach en Los-Anĝeleso ĝis nun konsideriĝas unu el la plej popularaj ludejoj.[1] Proksimume dek jarojn pli poste la sporto ankaŭ ekpopulariĝis en Eŭropo. Post kiam en la 1940-aj jaroj jam estis unuaj turniroj en Santa Monica, en la 1960-aj jaroj malsukcesis provo instali profesian ligon de plaĝaj volejbalaj teamoj. En la kalifornia plaĝo Manhattan Beach en 1965 organiziĝis unua "Plaĝa Malferma Ĉampionado", kiu de tiam okazas ĉiujare kaj konsideratas la "turniro Wimbledon de plaĝa volejbalo".[2] La elstara sportisto Karch Kiraly helpigis pli popularigi la plaĝan volejbalon kaj en la 1980-aj jaroj kontribuis difini la ĝis tiaman libertempan okupon profesia sporta disciplino.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko de 1992 en Barcelono plaĝa volejbalo estis prezentata kiel demonstrata sporta disciplino. Karch Kiraly kun partnero gajnis duoblan oran medalon. Ekde la Somera Olimpiko de 1996 en Atlanta (Georgio), plaĝa volejbalo estas regula olimpika disciplino - ankaŭ en 1996 kaj 2000 usonanoj gajnis la oran medalon. En 2004 brazila teamo gajnis la medalon. En la virinaj turniroj, la medaloj de 1996 ĝis 2008 iris al teamoj el Brazilo, Usono kaj Aŭstralio.

Monda ĉampionado[redakti | redakti fonton]

La domino de plaĝaj gevolejbalistoj el Usono kaj Brazilo ankaŭ montriĝas en la rezultoj de la monda ĉampionado. Post dek internaciaj turniroj enRio-de-Ĵanejro, en 1997 en Los-Anĝeleso okazis la unua oficiala monda ĉampionado. En la virina ĉampionado, post tri brazilaj venkoj sekvis tri usonaj. En la ĉampionado de 2007 la ĉina teamo de Tian Ĝia kaj Ŭang Ĝie montris, ke la plaĝaj volejbalistoj el Ĉinio pli kaj pli iĝas serioza konkurenco por la ĝis nun gvidaj nacioj. En la monda ĉampionado de 2009 usonaninoj Ross kaj Kessy daŭrigis la ĉampionecon por usonaj teamoj.

En la vira monda ĉampionado ĝis la jaro 2005 ĉiuj oraj medaloj iris al Sudameriko - kvarfoje al Brazilo kaj unufoje al Argentino. Nur en 2007 la Todd Rogers kaj Philip Dalhausser unuafoje portis la ĉampionan titolon al Nordameriko. En 2009 la germanoj Julius Brink kaj Jonas Reckermann iĝis mondaj ĉampionoj en la norvega urbo Stavanger - ĝis tiam germanoj nur unufoje atingis 3-an pozicion en monda ĉampionado, la venko do estis surpriza.

blokado dum plaĝa volejbalo en Anglio

Eŭropa ĉampionado[redakti | redakti fonton]

La unua vira eŭropa ĉampionado okazis en 1993 en Almería (Hispanio). De 1998 ĝis 2001 la ĉampionan titolon kvarfoje sinsekve atingis svisaj teamoj. Sekve estis tri ĉampionecoj por germanaj kaj du por aŭstraj teamoj. En 2008 ĝis 2010 ĝajnis la nederlanda duopo Reinder Nummerdor kaj Richard Schuil.

La unuan virinan eŭropan ĉampionadon de 1994 en Espinho (Portugalio) gajnis germana duopo, same la duan ĉampionadon de 1995 en St. Quai.

Diskuto[redakti | redakti fonton]

Ekde kiam plaĝa volejbalo en 1996 unuafoje estis regula olimpika disciplino, konservativaj grupiĝoj kaj la registaroj de iuj islamaj ŝtatoj kritikas ke la vestaĵoj de la sportistoj estas tro miniaturaj kaj ke la spektado de la matĉoj tial elvokus tro da pensoj pri seksumado. La sportistoj mem kutime defendas la malabundaj vestaĵojn, kiuj ebligas facilajn movadojn kaj praktikas en la kutime varma, somera vetero de plaĝaj matĉoj. Aparte de tio iuj alispecaj sportistoj, ekzemple atletikistoj, ne menciante profesiajn naĝistojn kaj plonĝistojn, havas simile (aŭ pli) malvastajn vestaĵojn, sen ke tio elvokus similajn konservativajn diskutojn. La kadra programo de iuj plaĝaj turniroj, kun multe da diskoteka muziko kaj profesiaj dancistoj, ankoraŭ plifortigas la impreson ke temus pri ferieca festo kaj ne nepre pri serioza sporta evento.

Libertempa okupo[redakti | redakti fonton]

Ekde la ekesto de la sporto sur la pacifikaj plaĝoj de Usono, plaĝa volejbalo dum pluraj jardekoj konsideriĝis libertempa okupo, sen profesieca sporta ambicio. Ĝis la nuntempo daŭre en multaj plaĝoj de Ameriko kaj Eŭropo kaj malpli intense en Azio, Afriko kaj Oceanio homoj entuziasme libertempe praktikas la sporton. Ankaŭ en urbocentraj placoj, tre for de iu marbordo, en varma somera vetero estas dumtempe instalataj sablejoj por plaĝa volejbalo, kaj ankaŭ en aliaj malmaraj lokoj, ekzemple en alpaj feriejoj, dumtempe ekestas ludejoj de por plaĝa volejbalo - ekzemple la eŭropa ĉampioinado de 2007 okazis en la svisa ferieja urbo Gstaad, en alteco de pli ol 1000 metroj super la marnivelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. reta kamerao en la plaĝo Hermosa Beach
  2. artikolo anglalingva en la gazeto "Los Angeles Times", la 25-an de junio 2005