Skisaltado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skisaltado
speco de sporto
Nordia skiadoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Skisaltanto en Kalgario, Kanado
Kamil Stoch dum skisalto en Zakopane

Skisaltado estas sporto el la grupo de nordia skiado, kiu oficialas ekzemple dum la Vintraj Olimpiaj Ludoj: Sportistoj sur du skioj fikse ligitaj al la du ŝuoj subenglitas krutan neĝokovritan deklivan ebenaĵon, kiu fine maldekliviĝas kaj eĉ iom altiĝas, antaŭ ol finiĝi, tial ke la rapidiĝinta sportisto flugas tra la aero kaj provas laŭeble foren salti, antaŭ ol resurteriĝi sur pli larĝa neĝokovrita dekliva ebenaĵo, kiu laŭgrade maldekliviĝas por bremsi la sportiston. Spektantoj amasiĝas ĉirkaŭ la areo de la supozata surteriĝo, por spekti la spektaklan flugon kaj ĝian espereble senakcidentan finon. Skisalto kalkuliĝas laŭ sia distanco de la ekflugopunkto, se la skianto sukcesas surteriĝi sen tuŝi la grundon per io alia ol la du skioj.

La skisaltejo Holmenkollen apud Oslo en Norvegio

Kiel ĉiuj sportoj el la grupo de nordia skiado, ankaŭ la skisaltado unuafoje konkurse praktikiĝis en Norvegio. Ĝi estas sendependa sporto, sed ankaŭ - kune kun skikurado estas parto de la sporto nordia kombino.

La unua signifa jara konkurso pri skisaltado okazis dum la jaro 1879 sur la monto Husebybakken en Oslo (Norvegio). Ekde la jaro 1892 la jara konkurso transloĝis al nova skisaltejo sur la najbara monto Holmenkollen, kiu ĝis hodiaŭ estas la pilgrimejo de la nordia skiado kaj kies konkursoj pri skrisaltado daŭre estas inter la plej prestiĝaj de la mondo. Konkurso pri skisaltado ekde la unuaj Vintraj Olimpiaj Ludoj de la jaro 1924 estas inter la olimpiaj sportaj sportoj.

Famaj skisaltejoj[redakti | redakti fonton]

Famaj skikonkursoj[redakti | redakti fonton]