Oslo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La haveno de Oslo
Fortreso Akershus en Oslo

Oslo (norvege Oslo – laŭdialekte prononcata [uslu] aŭ [uŝlu]) estas la ĉefurbo de Norvegio, situanta fine de Osla fjordo en Viken sud-oriente, proksime al la najbaraj Svedio kaj Danio. Ĝi estas la plej granda urbo de Norvegio, kun pli ol 400 mil enloĝantoj. Oslo estas aparta gubernio, ĉirkaŭata de la gubernio Akershus.

Ĝi entenas la parlamenton, la reĝan kastelon, la ŝtatan televidon kaj aliajn gravajn norvegiajn aferojn.

Vidindaĵoj: La Parko Vigeland, Muzeo Kon-Tiki, la Vikinga Muzeo de Bygdøy.

En Oslo subskribitis la Oslo-traktato inter israelanoj kaj palestinanoj.

La unua konstruado en Viken okazis ĉirkaŭ la jaro 1000.

Enhavo

[redakti] Nomoj

Oslo signifas aŭ "La ĉemonta ebenaĵo" aŭ "La ebenaĵo de la Gedioj".

En 1624, post granda incendio, oni transmetis la urbon pli proksimen al fortikaĵo Akershus kaj donis al ĝi la nomon Christiania laŭ la reĝo Kristiano la 4-a. En 1877 oni oficiale ekuzis norvegigitan skribmanieron de la urbonomo: Kristiania. Nur en 1925 la urbo (re)ricevis la originan nomon Oslo.

Moderna epitetnomo de Oslo estas "La tigra urbo" (Tigerstaden).

[redakti] Volapuko en Oslo

En Kristiania (malnova nomo de Oslo) estis volapuk-klubo en 19-a jarcento.

[redakti] Esperanto en Oslo

En Oslo aktivis Kjell Gustavsen.

Oslo havas du rajtigitajn Esperanto-parolantajn gvidistojn (ĉiĉeronojn): Kari KALSÅS kaj Tamiko KAÙAKAMI.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj projektoj

Aliaj lingvoj