Eva Joly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eva Joly, 2013

Eva JOLY (naskiĝis Gro Eva FARSETH la 5-an de decembro 1943 en Oslo, Norvegio) estas franca-norvega eks-magistrato.

Ŝi emeritiĝis de la franca magistrataro[1], kie ŝi labris pri politikaj-financaj dosieroj, kiel la afero Elf. Ŝi havas reputacion de senkompata, nesubaĉetebla batalanto kontraŭ korupto. En 2011 ŝi elektiĝis kiel prezidanta kandidato de la franca verda partio por la Prezidanta baloto de 2012 en Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia patrinflanka familio estis produktantoj de framboj, ŝia patraflanka familio agrikulturistoj en la montaro[2].

Gro Farseth pasigis parton de sia infaneco en la laborista kvartalo de Grünerløkka.

18-jara ŝi forlasis Norvegion por labori: kiel infanvartistino, sekretario ĉe Eddie Barclay, moda stilistino. Poste ŝi iĝis jura konsilanto de la mensomalsanulejo de Etampes kaj edziniĝis al Pascal, la plej aĝa filo (kuzo de Sylvie Joly) de la familio, ĉe kiu ŝi vartis la infanojn, malgraŭ la opono de la ontaj bogepatroj.

38-jara ŝi eniris la magistrataron. En 1981 ŝi estis nomumita anstataŭanto de la prokuroro de la franca respubliko en Orléans.

La afero Elf[redakti | redakti fonton]

Nomumita enketa juĝisto en 1990 ĉe la Justica Palaco de Parizo, ŝi enketis pri famaj aferoj, kiel tiu de Bernard Tapie, antaŭ ol transpreni kun Laurence Vichnievsky la dosieron Bidermann, kiu tra Elf-Gabon iĝis la afero Elf.

La 5-an de julio 1996 ŝi malliberigis la estron Loïk Le Floch-Prigent, eks-direktoro de Elf kaj tiama prezidanto de la SNCF (franca fervojo).

Sekve ŝi malfermis la dosierojn de la afero de la fregatoj de Tajvano kaj de la afero Roland Dumas-Christine Deviers-Joncour

Reiro al Norvegio[redakti | redakti fonton]

En 2002 ŝi disponebliĝis de la magistrataro por iĝi konsilisto de la norvega registaro en la lukto kontraŭ korupto kaj internacia financa krimaro.

Ŝi klarigas sian foriron al Norvegio kiel vera ekzilo por sinprotekto:

Citaĵo
« Mi forlasis Francion. Mi foriris, ĉar me volis doni al nenio, nek la eblon, nek la tempon sin venĝi. »
— Lasta kovrilpaĝo de "La force qui nous manque" (la forto, kiu mankas al ni).

Ŝian nomon elektis la klaso 2007 de la Nacia Lernejo por Magistrataro. Denunciante la submetiĝon de la magistrataro al la politika potenco, ŝi kritikis la projekton de Nicolas Sarkozy liberigi la negocan leĝosistemon[3] kaj la juran imunecon dum la daŭro de lia mandato kiel prezidanto de la respubliko.

Politika engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

Verko[redakti | redakti fonton]

Eva Joly, José Bové

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eva ou La justice est un roman (Eva aŭ La justico estas romano), de Marie-France Etchegoin kaj Matthieu Aron, Éd. Robert Laffont

Filmoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arrêté du Journal officiel (pdf).
  2. Joly, 2003
  3. Le Monde, 13-an de septembro 2007, paĝo 11.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]