Palestina aŭtonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palestina Aŭtonomio)
Saltu al: navigado, serĉo
Administra divido de Cisjordanio laŭ interkonsento "Oslo 2"

La Palestina Aŭtonomio estas araba ŝtateto en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Ĝi ne havas la plenan aŭtoritaton de ŝtato, kaj luktas kontraŭ Israelo en submilito por la teritorio de la Gaza Sektoro, Cisjordanio kaj orienta Jerusalemo, tero, kiun Israelo kaptis de Egiptio kaj Jordanio en la Sestaga milito de 1967. La Aŭtonomio naskiĝis en 1994.

La 22-an de marto 2004 israelaj militistoj mortigis la handikapitan amasteroriston Aĥmed Jasin La 11-an de novembro 2004 mortis la unua ŝtatestro de la Palestina Aŭtonomio, Jaser Arafat. Li estis anstataŭita de Maĥmud Abbas.

Provizora ŝtatestro estis, laŭ la konstitucio, parlamentestro Rauhi FATTUH, ĝis novelekto je la 9-a de januaro 2005.

La 26-an de januaro 2006 Hamas venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plejparto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotado kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisman organizaĵon, kaj la prezidento Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.

Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la sektoron entute.

La 29-a de novembro 2012 Palestino estis agnoskata de Unuiĝintaj Nacioj kiel ŝtato. Poris 138 ŝtatoj, dum 41 sindetenis kaj nur 9 ŝtatoj voĉdonis kontraŭe nome Usono, Kanado, Israelo, Ĉeĥio, Panamo kaj aliaj malgrandaj ŝtatoj satelitoj de Usono. La unuan fojon Usono estis en tiom izola diplomata situacio en la lastaj jardekoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ONU acepta a Palestina, El País, 29a novembro 2012. http://internacional.elpais.com/internacional/2012/11/29/actualidad/1354211937_218747.html

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]