El País

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El País
emblemo
taggazeto
Komenco 4-a de majo 1976 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Fondinto(j) José Ortega Spottorno • Jesús de Polanco • Juan Luis Cebrián vd
Membro de The Trust Project vd
Posedata de Grupo PRISA • Liberty Acquisition Holdings vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La eldonejo de El Pais en Barcelono..

El País estas ĵurnalo hispana, redaktata tute en hispana. Mezaveraĝe ĝi vendas 431.034 ekzemplerojn ĉiutage kaj pro tio estas la ĉiutaga ĵurnalo nesporta plej disvastigata de Hispanio, laŭ la koncerna institucio pri disvastigo de amaskomuikiloj (OJD). Ĝi havas sain socian sidejon kaj centran redaktejon en Madrido, sed krome ĝi havas duarangajn delegitejojn en la ĉefaj urboj de Hispanio (Barcelono, Sevilo, Valencio, Bilbao, Santiago de Compostela) el kiuj ĝi eldonas diferencajn eldonojn teritoriajn. Krome, El País havas «ĝeneralan eldonon» presata kaj distribuata en Latinameriko.[1]

Tiu ĵurnalo apartenas al grupo PRISA kiu posedas ankaŭ radioelsendejojn, televidajn kanalojn, libreldonejojn ktp.

El País estis fondita de José Ortega Spottorno kaj ekpublikiĝis la 4an de majo de 1976,[2] ses monatojn post la morto de Franco, kaj komence de la hispana transiro al demokratio. Ĝi estis tiam la unua amaskomunikilo klare demokrata inter tiamaj amaskomunikiloj devenaj el la reĝimo de la frankismo.

Laŭ ideologia vidpunkto kompare kun aliaj hispanaj ĵurnaloj, ekzemple kun El Mundo, sia plej akra rivalo, ĝi apogas ĝenerale la registarojn de la socialista partio nome PSOE, kvankam pri internacia politiko, ĉiam kontraŭas maldekstremajn aŭ kontraŭusonajn reĝimojn kiaj tiuj de Kubo, Venezuelo, Bolivio, Irano ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]