Sestaga milito
- Eble vi serĉas septagan militon.
| Sestaga milito | |||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Konflikto: Arabaj-israelaj militoj | |||||||
Oficialaj de la Israela Aera Forto apud egipta detruita aviadilo |
|||||||
|
|||||||
| Flankoj | |||||||
| Komandantoj | |||||||
| Forto | |||||||
| 50.000 soldatoj; 197 aviadiloj de milito | Egiptio: 240.000 soldatoj Sirio, Jordanio, Libano kaj Irako: 307.000 soldatoj 957 aviadiloj de batalo 2.504 tankoj. |
||||||
| Perdoj | |||||||
| 777 mortintoj, 2.563 vunditoj, 15 malliberuloj (oficialaj datumoj) | 21.000 mortintoj, 45.000 vunditaj, 6.000 malliberuloj, pli de 400 aviadiloj detruitaj (estimita) | ||||||
La sestaga milito estas la milito, kiu komenciĝis la 5-an de junio 1967 inter Israelo sur unu flanko kaj Jordanio, Egiptio kaj Sirio sur la alia flanko. La Israelanoj atakis unue, sed ili faris tion nur, ĉar la najbaraj arabaj ŝtatoj, gvidataj de la Egipta prezidanto Nasser, estis amasigantaj siajn armeojn ĉe la limo kun Israelo kaj donis multajn signalojn, ke ili intencis baldaŭ ataki Israelon kaj forviŝi ĝin. La milito daŭris nur ses tagojn, kaj la israelanoj gajnis surprize facile kontraŭ tri ŝtatoj multe pli grandaj ol ilia.
Dum la milito, Israelo kaptis la teritoriojn de Cisjordanio, Gaza kaj orienta Jerusalemo, kaj neniam forlasis ilin. Ankaŭ la duoninsulo de Sinai estis okupita de la Israela armeo, sed ĝi estis redonita al Egiptio en 1979, kadre de pac-interkonsento. La israela generalo Moŝe Dajan fariĝis nacia heroo por la israelanoj. En la araba mondo, la malvenko estis konsiderata kiel senprecedenca katastrofo en araba historio.
Arabaj-israelaj militoj
|
Vidu ankaŭ [redakti]
- inter alie la artikolon pri la usona prezidanto Lyndon B. Johnson, kiu oficis dum la tempo de la sestaga milito kaj fortigis la pozicion de Israelo, kaj
- la tekston pri la IJK 1967, kiu estis planita okazi en Israelo en somero 1967, sed pro la milito lastmomente devis esti translokigita al la nederlanda urbo Roterdamo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Sanga sinajo, artikolo el la bulteno de SAT-Amikaro, julio 1967
http://domino.un.org/UNISPAL.NSF/d744b47860e5c97e85256c40005d01d6/7d35e1f729df491c85256ee700686136!OpenDocument
http://www.state.gov/r/pa/ei/bgn/3464.htm
http://www.palestinecenter.org/cpap/stats/dist_pop_67.html
http://www.hcef.org/hcef/index.cfm/ID/131.cfm

