Ariel Ŝaron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ariel ŜARON

Ariel ŜARON [ŝaRON] (hebree אריאל שרון; naskiĝis la 26-an de februaro 1928(nun 1928-02-26) en Kfar Malal, mortis la 11-an de januaro 2014 (85-jara) en Tel-Avivo, Israelo) estis eksa israela armea gvidanto kaj politikisto. Inter 2001 kaj 2006 li estis la ĉefministro de Israelo kiel membro de la centra-dekstra partio Likud. Li estas konsiderata unu el la plej militemaj kaj nekompromisaj israelaj ĉef-ministroj en historio. Pro lia apopleksio la 4-an de januaro 2006 li daŭre kuŝis en malsanulejo.

Ŝaron naskiĝis en 1928 en la israela vilaĝo de Kfar Malal kiel filo de germana-pola patro Scheinermann kaj de rusa patrino. En 1942, je 14 jaroj, li eniris kvazaŭ-armean judan organizaĵon, kiu batalis kontraŭ la araboj kaj la britoj. Li havis brilan karieron en la armeo, kaj en 1953 li fariĝis la gvidanto de la "unuo 101", kiu faris serion da venĝ-atakoj kontraŭ la najbaraj arabaj ŝtatoj, kiuj estis tre sukcesaj, sed ankaŭ estis kritikataj, ĉar ili kelk-foje mortigis ankaŭ Arabajn civilulojn, kiel en la vaste kondamnita masakro de Qibya, en kiu pli ol 60 jordanianoj estis mortigitaj en atako kontraŭ sia vilaĝo.

Ŝaron estis grava generalo dum la milito de Suez, la sestaga milito kaj la milito de Jom Kippur. Li estis tre sukcesa, ĉefe en la Milito de Jom Kippur, kiam li fariĝis nacia heroo, tamen li estis ofte kritikata pro sia manko de respekto por la vivo de siaj soldatoj kaj pro sia agresemo.

Ŝaron fariĝis membro de la Knesset (la Israela parlamento) por la unua fojo en 1973. Liaj pozicioj estis dekstraj, kaj li subtenis la movadon de la kolonioj en la okupaciataj teritorioj. Li estis ministro pri agrikulturo (1977-1981) kaj ministro pri defendo (1981-1983) en la registaroj de Menachem Begin.

En 1982 li ludis rolon en la masakro de Sabra kaj Ŝatila, kiu okazis dum la milito en Libano. Jen la faktoj: Kristanaj falanĝistoj eniris la palestinanajn rifuĝejojn nomatajn Sabra kaj Chatila, en Bejruto, kaj mortigis inter 460 kaj 3500 palestinanajn civilulojn. La israela armeo estis aliancanoj de la falanĝistoj, kaj ili regis la regionon. Oni ankoraŭ diskutas, ĝis kiu grado ili respondecas pri la masakro, sed Ŝaron, kiu estis la ministro pri defendo, aperis antaŭ registara komisiono, kiu decidis, ke li havis respondecon en la afero, kaj Ŝaron estis devigata forlasi la oficon de ministro.

En postaj jaroj li ankoraŭ servis kiel ministro plurfoje, kaj post la elekto de Ehud Barak kiel ĉef ministro en 1998, Ŝaron fariĝis la estro de la ĉefa dekstra partio, Likud. Dum la somero de 2000, Ŝaron insistis fari oficialan viziton al Haram Al Ŝarif, sankta loko por islamanoj. En la postaj horoj komencis la intifado, kiu ankoraŭ daŭras nun. Laŭ multaj komentistoj, sen tiu vizito de Ŝaron la ribelo ne estus komenciĝinta (dum laŭ aliaj, la intifado jam estis planita delonge).

En 2001 Ŝaron elektiĝis kiel ĉef-ministro, kaj en 2003 li estis re-elektita. Li gvidas la landon dum la malfacila periodo de la intifado, kaj li subtenas fortan militan reagon, sed malofte favoras kompromisojn. Multaj homoj en la mondo konsideras lin kiel brutalan ekstremiston, sed en Israelo granda parto de la popolo konsideras lin kiel fortan kaj spertan gvidiston, kiu batalas kontraŭ araba terorismo.

En 2003 okazis skandalo pri koruptado, en kiu envolviĝis Ŝaron mem.

En 2005 lia registaro faris la senprecedencan movon trasetligi la judajn koloniojn de la Gaza-strio, malgraŭ la fakto ke Ŝaron subtenis la konstruadon de novaj kolonioj dum sia tuta vivo. Granda parto de Likud kontraŭstaris tiun retiriĝon, dirante ke temas pri kapitulacio antaŭ la terorismo.

La 21-an de novembro 2005, Ŝaron forlasis la Likud kaj fondis novan partion, nomatan Kadima ("antaŭen" en la hebrea), kiu devus esti politike centra. Multaj israelaj politikistoj aldoniĝis al la partio.

La 4-an de januaro 2006 Ŝaron suferis pro apopleksio kaj devis esti portita en malsanulejon.

Antaŭe: 11-a ĉefministro de Israelo Poste: Flag of Israel.svg
Ehud Barak 2001–2006 Ehud Olmert