Benjamin Netanjahu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Netanjahu
בנימין נתניהו
Persona informo
בנימין נתניהו
Naskonomo בנימין נתניהו
Naskiĝo 21-an de oktobro 1949 (1949-10-21) (74-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Religio judismo vd
Etno judismo vd
Lingvoj anglafrancahebrea vd
Loĝloko Beit Aghion • CezareoJerusalemo vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Massachusetts Institute of Technology (MIT)
Harvard University
Partio Firmigo (Likud) vd
Subskribo Benjamin Netanjahu
Familio
Dinastio Netanyahu family vd
Patro Benzion Netanyahu vd
Patrino Zila Netanyahu vd
Gefratoj Jonatan Netanjahu • Iddo Netanyahu vd
Edz(in)o Sara Ben-Arci (1991–nuntempo)
Fleur Cates (1981–1984)
Miriam Weizman (1976–1978)
Infanoj Noa Roth • Yair Netanyahu • Avner Netanyahu vd
Parencoj Shmuel Ben-Artzi • Elisha Netanyahu • Nathan Netanyahu • Shoshana Netanyahu vd
Profesio
Alia nomo Ben Nitay vd
Okupo politikistodiplomatoŝtatreprezentantomilitisto • politika verkisto • politikologo • partoprenanto de internacia forumo vd
Laborkampo politiko de Israelo vd
Aktiva en Jerusalemo vd
Aktiva dum 1967– vd
Doktoreca konsilisto Ester Samuel-Cahn vd
Verkado
Verkoj A Place Among the Nations ❦
Fighting Terrorism ❦
Bibi: mia rakonto ❦
Terrorism: How the West Can Win vd
En TTT Oficiala retejo vd
9-a ĉefministro de Israelo
Dum 18-a de junio 1996 ĝis 6-a de julio 1999
Antaŭulo Ŝimon Peres
Sekvanto Ehud Barak
2-a periodo
Dum 20-a de decembro 2009 ĝis 13-a de junio 2021
Antaŭulo Ehud Olmert
Sekvanto Naftali Bennett
3-a periodo
Dum 2022 ĝis nun
Antaŭulo Jair Lapid
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benjamin NETANJAHU (hebree בנימין נתניהו; kromnomo Bibi; naskiĝis en 1949 en Tel-Avivo) estas Israela polikisto, kiu estis la ĉefministro de Israelo inter la jaroj 1996-1999, de la jaro 2009 ĝis la jaro 2021 kaj denove de la fino de la jaro 2022. Li estas la plej longe servinta Israela ĉefministro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis en Usono, kie lia patro Benzion estis universitata docento pri hebrea historio; la patro interalie estis kuneldoninto de la Hebrea enciklopedio. Benjamin Netanjahu soldatservis en la israela elittaĉmento Sajeret Matkal de 1967 ĝis 1972, poste studis ĉe la fama Masaĉuseca Instituto de Teknologio (angle Massachusetts Institute of Technology). Lian fraton Jonatan (Joni) oni mortigis dum la atako por savi la israelajn ostaĝojn en Entebbe (1976).

Netanjahu, kiu apartenas al la konservativa partio Likud, estis ĉefministro de Israelo de aprilo de 1996 ĝis majo de 1999. Kiel ĉefministro li intertraktis kun la palestina gvidanto Jaser Arafat la interkonsentojn de Wye, kvankam li ne apogas estontigon de palestina sendependa ŝtato.

La 14an de majo 2018 la malfermo de la ambasado de Usono en Jerusalemo
Netanjahu kun Prezidento de Usono Donald Trump en Jerusalemo, majo 2017
Netanjahu kun Prezidento de Ukrainio Petro Poroŝenko, 24an de januaro 2018

Post ke Ehud Barak venkis lin en la baloto de 1999 Netanjahu dumtempe retiriĝis en privatecon.

En 2002, post kiam la Laborista Partio forlasis la registaron, la ĉefministro Ariel Ŝaron proponis al Netanjahu la nune vakan postenon de ministro pri eksterlandaj aferoj. En 2003 li fariĝis ministro pri financo en la ĵuse kreita Ŝaron-koalicio.

Netanjahu verkis plurajn librojn, inter kiuj Durable Peace (Longdaŭra paco), Fighting Terrorism (La kombatado kontraŭ terorismo), A Place Among The Nations (Loko inter la nacioj).

Netanjahu reenposteniĝis kiel ĉefministro de Israelo en 2009.

Dum la kvara kaj kvina ĉefministrecoj de israela ĉefministro Benjamin Netanjahu, la israela polico prienketis kelkajn skandalojn pri korupto kiuj inkluzivis Netanjahu-n kaj ties proksimajn politikajn kunlaborantojn. La enketo komencis je decembro 2016. Netanyahu laŭleĝe devis rezigni siajn ministeriajn rolojn krom ĉefministro. La proceso en la Distrikta Tribunalo de Jerusalemo komencis je la 24an de majo 2020. Vidu artikolon Proceso al Benjamin Netanyahu.

En 2021, post kvar sinsekvakaj voĉdonadoj en tempodaŭro de du jaroj, li eksoficiĝis kaj estras la opozicion, kaj post sekva baloto la 29-an de decembro 2022 li refoje fariĝis ĉefministro la 6-an fojon.