Petro Poroŝenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petro Poroŝenko
Petro Poroŝenko

Petro Poroŝenko dum la 46-a Munkena Konferenco de Sekureco


Oficanta
Funkcio akceptita:
7-a de junio 2014
Prezidanto de registaro Arsenij Jacenjuk
Antaŭulo Oleksandr Turĉinov (portempa)

2a Ministro de Ekonomia Disvolviĝo kaj Komerco
En funkcio:
23-a de marto 2012 – 24-a de decembro 2012
Antaŭulo Andrij Kljujev
Sekvanto Ihor Prasolov

9a Ministro de Eksterlandaj Aferoj
En funkcio:
9-a de oktobro 2009 – 11-a de marto 2010
Antaŭulo Volodimir Ĥandohij (portempa)
Sekvanto Kostjantin Hriŝĉenko

Фірмовий блок Ради національної безпеки і оборони України.jpg 4a Sekretario de la Konsilio de Nacia Sekureco kaj Defendo de Ukrainio
En funkcio:
8-a de februaro 2005 – 8-a de septembro 2005
Prezidento Viktor Juŝĉenko
Antaŭulo Volodimir Radĉenko
Sekvanto Anatolij Kinaĥ

Naskiĝo 26-a de septembro 1965
en Bolhrad, odesa provinco, USSR
Nacieco ukraino
Politika partio Sendependa
Edzo/ino Marina Poroŝenko
Infanoj filoj Oleksij kaj Mihajlo
filinoj Jevhenija kaj Oleksandra
Alma mater Kijiva Universitato
Religio ortodoksismo
Subskribo Petro Poroŝenko, subskribo
v  d  r
Information icon.svg

Petro POROŜENKO (ukraine Петро Олексійович Порошенко) estas ukraina politikisto, komercisto kaj miliardulo[1], ekde 2014 prezidento de Ukrainio[2]. Laŭ la pritakso de Forbes (de februaro 2013) Poroŝenko estas la 5-a en la listo de la plej riĉaj ukrainoj (kun posedaĵoj valoraj je 1,8 mld da dolaroj)[3].

Deputito de la 7-a oficperiodo de Verĥovna Rada. Antaŭe estis deputito en la jaroj 1998-2005 kaj 2006-2007; sekretario de la Konsilio de nacia sekureco kaj defendo de Ukrainio de februaro ĝis septembro 2005; ĉefo de konsilio de la Nacia Banko de Ukrainio en la jaroj 2007-2012. En la jaroj 2009-2010 li estis ministro de eksterlandaj aferoj, kaj de marto ĝis novembro 2012 - ministro de ekonomia disvolviĝo kaj komerco de Ukrainio. Prezidanto de Ukrainio ekde la 7-a de junio 2014.

Komercista kariero[redakti | redakti fonton]

Fabriko de Roshen en Vinico

Poroŝenko komencis sian propran komercon kiel vendisto de kakao-grenoj. En la 1990aj jaroj li ekkontrolis plurajn firmaojn okupiĝantajn pri dolĉaĵoj. Ĉiujn ĉi firmaojn li unuigis en unu - la firmaon Roshen (la nomo estas parto de lia familia nomo), kiu nun estas la plej granda produktisto de dolĉaĵoj en Ukrainio. La atingita fortuno kaŭzis, ke Poroŝenkon oni kromnomas "la reĝo de ĉokolado"[4]. La nuna komerca imperio de Petro Poroŝenko inkluzivas ŝipfarejon, aŭto- kaj busfabrikojn, la televidkanalon 5 Kanal[5] kaj aliajn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eight Ukrainians make Forbes magazine’s list of world billionaires, Kyiv Post (la 8an de marto 2012)
  2. ĈRI: Petro Poroshenko elektiĝas kiel nova prezidento de Ukrainio
  3. В Украине появилась первая десятка миллиардеров — Новости Политики. Новости@Mail.ru.
  4. The 'Chocolate King' who protesters hope could be new Ukraine prime minister - The Telegraph, la 28an de januaro 2014
  5. Poroshenko is not going to sell Channel 5 TV, Kyiv Post (la 23an de majo 2010)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]