Vinico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la urbo en Ukrainio

Vinico (ukrainie Вінниця, Vinnicja) estas urbo en mez-okcidenta Ukrainio, en regiono Podolio. Ĝi estas administra centro de Vinica provinco kaj havas 332.400 loĝantojn (stato 1-a de januaro 2004). La urbo situas borde de la rivero Suda Bug.

La urbo evoluis ĉirkaŭ fortikaĵo, kiun la litova grandduko Algirdas konstruigis en 1363. La komunumon ofte prirabis la tataroj; pli poste ĝi apartenis al Pollando kaj en 1793 al Rusio. En 1795 ĝi akiris urborajton, sed la urba evoluo ekis nur post establo de la kievaodesa fervojo, ekde 1870. La urbo nun estas centro de la agrikultura provinco, ties industrio produktas sterkon, manĝaĵojn, elektronikajn artiklojn, maŝinojn, vestojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]