Slabokonstruaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Slabokonstruaĵoj en Prago.

Slabokonstruaĵo estas konstruita plejparte el slaboj, kiuj ĝenerale konsistas el betono kaj estas armitaj per ŝtalo. La unuaj slabodomoj oni konstruis en Nederlando post la Unua mondmilito. La unuan pluretaĝan multfamilian loĝdomon (aŭ "loĝblokon") el slaboj oni konstruis 1939 en Francio. En la dua duono de la 20-a jarcento multaj industriaj landoj uzis tiun konstrumetodon, por amasa produktado de (plej ofte grandformataj) loĝdomoj.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Konstruado de loĝdomoj per ŝtalbetonaj slaboj en Dresdeno

La unuaj slabokonstruaĵoj en Germanio estis en 1926 la du-etaĝaj domoj de la setlejo Splanemann-Siedlung en la kvartalo Lichtenberg, Berlino.

La Dua mondmilito detruis enorman kvanton da loĝejoj en Germanio. Precipe en ties orienta parto, kie en 1949 fondiĝis Germana Demokrata Respubliko, en la 1950-aj jaroj komencis klopodoj transiri al kvazaŭ-industriaj konstrumetodoj. Ĉefe orientiĝante laŭ samcelaj tendencoj de la konstruado en Sovetunio, sed ankaŭ sub influo de la tradicio de Bauhaus okazis evoluigo de ĉiam pli grandaj antaŭfabrikitaj konstruelementoj. Trans pluraj fazoj la elementoj fine atingis la formaton de ĉambromuro.
La fakuloj tiam origine parolis germanen pri "Bauten in Großtafelbauweise" (laŭvorte: konstruaĵoj konstruitaj el grandaj tabuloj), sed la ĝenerala lingvouzo baptis kaj la domon kaj la konstrumetodon "Plattenbau" (slabokonstruo).

En 1972 GDR decidis realigi ambician loĝej-konstruprogramon, kies celo estis solvi ĉiujn sociajn problemojn rilate loĝadon; konkrete: oni promesis, ke ekde 1990 ĉiu homo vivu en loĝejo adekvata al la individua bezono.
Kiel sekvo de tiu decido, la slabokonstruaĵo iĝis la preferita tipo de loĝdomo. Novaj urbaj kvartaloj kaj eĉ kelkaj komplete novaj urboj (ekzemple: Halle-Neustadt, Hoyerswerda) planitaj por miloj ĝis centmilo da loĝantoj estiĝis preskaŭ ekzkluzive per slabokonstruado. Entute tiel pretiĝis pli ol 3 milionoj da loĝejoj (en lando kun 16,3 milionoj da homoj). Estis konstruitaj domoj kiuj - je nekredeble malaltaj luprezoj - la loĝantojn kontentigis ja per relativa komforto, sed ne estetike. La alia, ombra medalflanko de la koncentriĝo je amasa slabokonstruado, estis longatempa neglekto de la malnovaj urbokvartaloj. Nur ĉirkau la fino de la 1970-aj jaroj komencis klopodoj sisteme ripari malnovajn domojn. Baldaŭ evidentiĝis, ke serioze mankas laborantoj kaj rimedoj por tiu tasko, ĉar la giganta slabokonstrua kampanjo emis gluti ĉion. Solvon la deciduloj vidis en apliko de la tiel nomataj industriecaj konstrumetodoj por plenigi vakajn parcelojn ene de la malnovaj urbaj areoj kaj eĉ en la urbokernoj. La enurbaj kondiĉoj altigis la konstrukostojn kaj -ne ĉie, sed multloke- instigis je pli altaj arkitekturaj kvalitoj.

Kontraste al pli fruaj tempoj, kiam la slabodomoj estis simplaj trufasadoj preskaŭ sen ornamoj, ekde la 1980-aj jaroj oni komencis , en lokoj gravaj por la urbobildo, adapti la fasadojn de slabokonstruaĵojn al la ĉirkaŭaj domoj per apliko de reinterpretitaj historiaj formoj.
Tion ekzemplas la arkitekturo ĉe Friedrichstraße en Berlino kaj ankaŭ konstruaĵoj en la (samurba) Nikolaa kvartalo, kies malgrandaj formatoj kaj pintaj gabloj impresas surprizige, montrante kvalitojn neatenditajn ĉe slabokonstruo.

Kiel ŝerca sinonimo por slabokonstruaĵo en GDR foje aŭdeblis porlaboristaj poŝtfakoj, kaj en Franciokuniklo-kaĝaroj'.

Per diversaj modifoj rilate fasadon, spacodisdividon, instalaĵojn kaj varmizolon oni klopodis post 1990 plialtigi la loĝkvaliton de la slabodomoj.

Pro la ĝisradike ŝanĝiĝinta socia situacio en la oriento de Germanio kun altiĝintaj luprezoj unuflanke kaj senlaboreco aliflanke, la merkata bezono pri loĝeja spaco konsiderinde malkreskis.
El tio rezultas la paradoksaĵo, ke la urbaj aŭtoritatoj alfrontas novaspecan problemon - ne loĝej-mankon, sed abundon da malpleniĝantaj slabodomoj. La federacia registaro eĉ asignas financajn subvenciojn ofte nur tiam, se okazas malkonstruo de certa procentaĵo de la loĝejaro.

En julio de la jaro 2004 en Dresdeno malfermiĝis ekzpozicio pri slabokonstruo.