Ŝtalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fazodriagramo de la ŝtalo: ɣ = aŭstenito; α = ferito;
Fe3C = cementito; L = likvaĵo

Ŝtalo estas tre malmola metalo, alojo de fero kun kvanto da karbono inter 0,088% kaj 2,0%, la feraj alojoj kun pli ol 2.0% da karbono nomiĝas gisfero, tiaj alojoj estas tre fragilaj kaj ne eblas forĝi sed oni devas modligi ilin.

La ŝtalo ja estas forĝebla sen speciala traktado, kaj ĝi akireblas per traktadoj meĥanikaj aŭ varmaj diversajn ecojn. Malmola (dura) ŝtalo entenas inter 0,6 kaj 0,7 % da karbono, mola (maldura) ŝtalo entenas inter 0,15 kaj 0,25 % da karbono. La karakterizaĵoj de la ŝtalo dependas de la kvanton da alojaj elementoj kiun ĝi entenu. La ŝtaloj kiuj nure entenas karbonon nomiĝas karbonaj ŝtaloj.

La ŝtaloj kiuj entenas aliajn elementon ĥemian krom karbono estas nomataj de pluraj manieroj: Laŭ ĝia aplikado (Laborila ŝtalo), laŭ ĝia ĉefelemento/j aloja/j (Ekzemple, ŝtalo kiun entenu ĉefe mangano nomiĝas mangana ŝtalo, se ĝi entenas manganon kaj vanadon nomiĝos mangan-vanada ŝtalo, ktp) , laŭ specialaj karakterizaĵoj (rustorezista ŝtalo), laŭ la eblo de apliki specialan traktadon (nitrogenadebla ŝtalo), ktp. Je tre simpla maniero, oni povas nomi ordinaran ŝtalon al tiuj ŝtaloj kiuj nur entenas karbonon kaj ne havas specialan traktadon por modifi ĝian ecojn, al ĉiuj aliaj oni povas nomi kiel specialaj ŝtaloj.

Ĉefaj elementoj[redakti | redakti fonton]

La ŝtalo estas komponita ĉefe de du malsamaj elementoj: La fero kiu estas relative dura metalo, kaj la karbono estas nemetalo tre maldura en ĉiuj ĝiaj alotropaj statoj (Krom la diamanto, ambaŭ elementoj estas abundaj kaj facile akireblaj, tio faciligas la grand-skalan produktadon de ŝtalo.[1] Pro tio ĉi, la ŝtalo estas utilaj por pluraj uzoj kiel la kontruado de maŝinoj, laboriloj, konstruaĵoj ktp,. La ŝtalo kontribuas al teknologia disvolvado de la civilizacio.[2]

Malgraŭ ĝia alta denseco (7.850 kg/m³ komparita ekzemple kun la denseco de la aluminio: 2.700 kg/m³) la ŝtalo estas uzata en ĉiuj la industriaj sektoroj, eĉ en la aeronaŭtiko, ĉar la plej petataj pecoj devas esti tre eltenemaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

1. "Kulero" 2. Haltilo 3."Lito" 4. Funelo 5. Moldilo 6. Ruloj 7. "Ĝira" zono 8. Funelo 9. Fandaĵo 10. Menisko 11. Eliro 12. kontinua profilo.

A. Likva metalo B. Solidigita metalo C. Skorio D. Vandoj el kupro malvarmigita per akvo E. Fajrorezista materialo.

Oni ne konas la ekzaktan daton en kiu estis malkovrita la maniero por produkti feron per la fandado de mineraloj. Tamen, la unuaj arkeologiaj restaĵoj de iloj el fero datiĝas de ĉ. 3000 a.K.E kaj estis malkovritaj en Egiptujo. Kelkaj el la unuaj ŝtaloj venas el orienta Afriko, ĉ. 1400 a.K.E.[3] Dum la Dinastio Han en Ĉinio, oni produktis ŝtalon per la fandado de griza fero (gisfero) kun forĝa fero, ĉ. la 1-a jarcento a.K.E.[4] Ankaŭ ili adoptis la metodon por produkti wootz-ŝtalon, tiu metodo estas konita de la jaro 300 a.K.E en Barato kaj Sri-Lanko, ĝi estis importita al Ĉinio je la 5-a jarcento. La wootz-ŝtalo estis eksportata al Mezoriento kaj tie oni el ĝi produktis la damaskan ŝtalon. Novaj reserĉadoj sugestis ke en la strukturo de la damaska ŝtalos estis karbonaj nanotuboj, kio klarigus kelkajn ecojn de la ŝtaloj - kiel ĝia forteco kaj elasteco - , kvankam pro la tiama teknologio, eblas ke la nanotuboj estu prodiktikaj hazarde kaj ne pro memvolo.[5]

Inter la 9-a kaj 10-a jarcento oni produktis en Merv krisol-ŝtalon. Oni produktis tiun ŝtalon varmigante kaj malvarmigante la feron kaj karbon per pluraj manieroj. Dum la Dinastio Song, inter la 11-jarcento en Ĉinio, la produktado de ŝtalo estis farita per du manieroj: la unua produktis malaltkvalitan ŝtalon ĉar ĝi ne estis homogena, la dua maniero, antaŭanto de la Bessemer-metodo, forprenas la karbon per ripetataj forĝoj kaj malvarmigas rapide la pecon de ŝtalo.[6]

Ne ekzistas registro pri la konado de la Hardadebleco almenaŭ ĝis la mezepoko. La antikvaj metodoj por produkti ŝtalon estis produkti forĝan feron en forno, kun lignokarbo kaj blovante aeron al la forno, poste oni forpelis la ŝlakon per martelado, finfine oni karburiradis la forĝan ŝtalon por cementigi ĝin. Poste oni perfektigis la cementadon per la fandado de la cementita ŝtalon en krisoloj el argilo. Ĉe Sheffield (Anglujo), en 1740 oni produktis krisol-ŝtalon[2]. La metodo por produkti ĝin estis malkovrita de Benjamin Huntsman.

La akvo malvarmigas rapidege la ŝtalon kaj dume la ŝtalo hardiĝas. En la foto videblas la "Jominy"-an provon por mezuri la profundecon de la hardiĝo.

En 1856, Sir Henry Bessemer, kreis metodon por produkti ŝtalon grand-skale, tamen, ĉar oni nur povis uzi feron kun etaj kvanto da fosforo kaj sulfuro, la metodo ne estis tre utila kaj ĝi ne plu estis uzata. Paul Héroult ekuzis elektr-arkajn fornojn por produkti ŝtalon grand-skale en 1902, li estis unu el la kreintoj de la nuna metodo por fandi aluminion. Per tiu metodo oni kreas elektran arkon per du karbonaj elektrodoj kiuj situas en la tegmento de la forno, la elektra arko fandas ŝtalan rubon kiu ĥemia komponado estas konata.

En 1948 oni inventis la metodon de "baza oksigeno (ankaŭ konata kiel la Linz-Donawitz-Verfahren-metodo aŭ la "oksigen-konvertada procezo"). Post la dua mondmilito pluraj landoj eksperimentiis kun pura oksigeno anstataŭ aero por plibonigi la metodon.

En 1950 oni inventis la "kontinuan fandadon", kiu estas procezo uzata kiam oni bezonas produkti grand-skale lamenigitajn profilojn el ŝtalo kies transversa sekco estas konstanta. La metodo konsistas en uzi moldilon kies formo estas tiu, kiu la ŝtalan pecon havos. La moldilo estas situanta sub krisolo, kiu kontrole permesas ke la fanda ŝtalo fluu al la moldilo. Per la gravito, la fanda materialo fluas moldilen, en la moldilo oni malvarmigas la fluaĵon per akvo-sistemo. Pro la malvarmigado la fluaĵon solidiĝas kaj adoptas la formon de la moldilo.

Nuntempe oni uzas kelkajn metalojn kaj metaloidojn, kiuj estas aldonataj al ŝtaloj por doni al ĝi durecon kaj aliajn ecojn.[7]

Produktado de ŝtalo[redakti | redakti fonton]

Fazoj de la alojo el fero-karbono

Aŭstenito (ɣ-fero. dura)
Ferito (α-fero. maldura)
Cementito (ferokarbido. Fe3C)
Perlito (88% ferito, 12% cementito)
Ledeburito (ferito - cementito eŭtekta, 4.3% karbono)
Bainito
Martensito

Ŝtal-tipoj

Karbonaj ŝtaloj (0,03-2.1% C)
Rustorezista ŝtalo (alojita kun kromo)
Mikro-alojita ŝtalo (malalta kvanto da alojaj elementoj, alta rezistanco)
Rapida ŝtalo (tre dura, varmo-traktado)

Aliaj Fer-karbonaj alojoj

Forĝa fero (preskaŭ sen karbono)
Gisfero (>2.1% C)

En la fazodiagramo fera-karbono (Fe-C)[8]) estas reprezentitaj la transformiĝoj, kiujn spertas la karbonaj ŝtaloj laŭ la temperaturo, ni konsideru ke la varmigado (aŭ malvarmigado) de la ŝtalo estas tre malrapida, tiel ke la difuz-procezo havas sufiĉe da tempo por finiĝi. Ĉi tiaj fazodiagramo estas akirita per eksperimentado. Dum la kreado de la fazodiagramo oni identigas la kritajn punktojn (t.e la specifaj temperaturoj en kiuj okazas la transformiĝoj) per pluraj manieroj.

Mikro-komponantoj[redakti | redakti fonton]

La pura fero havas tri alotropaj statoj kiuj aperas laŭ la plivarmigo de la temperaturo:

  • De natur-media temperaturo ĝis 911 °C: La komuna fero, kristaliĝas en korpocentrita kuba krado kaj estas nomata kiel "ferito" aŭ "α-fero".[9] Ĝi estas duktila kaj fleksiĝema, ĝi permesas la bonan forĝadon de la alojoj kun malalta kvanto da karbono. La ferito estas feromagneta ĝis 768 °C (curie-temperaturo), je tiu temperaturo ĝi perdas tiun proprecon). La ferito akceptas tre malmulta kvanto da karbono.[9]
  • Inter 1400 kaj 1538 °C: Ĝi denove kristaliĝas en korpocentra kuba kadro kaj estas nomata "δ-fero", kiu fakte estas la sama α-fero sed kun pligranda ret-parametro pro la temperaturo.
  • Je plialtaj temperaturaj la fero troviĝas en likva stato.

Se oni aldonas karbonon al la fero, ĝiaj atomoj povus situi inter la spacoj de la kristalreto de la fero; tamen en la ŝtaloj la karbono kombinas kun la fero kaj produktas ferokarbidojn (Fe3C), t.e kemia komponaĵo kiu estas nomata kiel "cementito", do la karbonaj ŝtaloj estas komponataj de ferito kaj cementito.

Aliaj mikro-komponantoj[redakti | redakti fonton]

Perlita gisfero, la grandaj kaj blankaj partoj estas ferito, la grandaj kaj nigraj strekoj estas libera karbono, kaj la etaj strekoj estas cementito.

La antaŭaj komponantoj estas haveblaj per malvarmigi la karbonajn ŝtalojn tre malrapide, tamen se oni modifas tiun kondiĉojn (varmo-traktado) oni eblas produkti aliajn kristalajn strukturojn[10].:

La martensito estas la komponanto tipa de la harditaj ŝtaloj[9](Tio estas rapidega malvarmigo de ĉ. 800 °C al ĉambra temperaturo, tio kaŭzas ke la ŝtalo pliduriĝu). Ĝi estas supersaturitaj solvaĵo el karbono kaj α-fero kiu des pli kvanto da karbono emas anstataŭigi la korpocentran kuban strukturon per korpocentra kvar-angula strukturo. Post la cementito kaj aliaj metal-karbidoj, la martensito estas la plej dura komponanto el la ŝtalo.

La interaj rapidecoj de malvarmigo produktas bainiton, ĝi estas tre simila strukturo ol la perlito, ĝi estas formita de pingloj el ferito kaj cementito sed ĝiaj duktileco kaj eltenemeco estas pli granda ol tiuj de la perlito.

Ankaŭ oni eblas produkti aŭteniton per rapida malvarmigado de alojoj kun "gamemaj elementoj (Tiuj elementoj kiuj stabiligas la γ-feron), kiel la nikelo kaj mangano. Ekzemploj de tiaj ŝtaloj estas la rustorezistaj aŭtenitaj ŝtaloj.

Antaŭe oni identigis du aliaj komponantojn, "sorbito" kaj "troostito" kiuj fakte nure estas perlitoj kun tre malgranda inter-lamena distanco, do tiaj nomoj jam ne plu estas uzataj.

Influo de la ĥemiaj elementoj en la ŝtalo[redakti | redakti fonton]

ASTM estas normiga organizaĵo el Usono.

La klasifikoj normigaj de la ŝtaloj kiel la AISI, ASTM kaj UNS, deklaras la minimumajn kaj maksimumajn kvantojn da ĉiu elemento ĥemia en la ŝtalo. La ĥemiaj elementoj estas aldonataj al ŝtalo por plibonigi ĝiajn mekanikajn kaj ĥemiajn ecojn, kiel ekzemple hardeco, ruztorezisteco, mekanika elteno ktp,. La jena estas listo da ĥemiaj elementoj kaj ĝia influo en la ŝtalaj ecoj:[11][12]

  • Aluminio: Je 0.008% kaj malpli kvanto, ĝi funkcias kiel senoksidigo por alt-alojataj ŝtaloj.
  • Azoto: Oni aldonas ĝin al la ŝtalo por stimuli la kreadon de aŭstenito.
  • Boro: En malmulta kvanto (inter 0.001 ĝis 0.006%) ĝi plibonigas la hardadeblecon. Ĝi miksiĝas kun karbono por krei karbidojn tre malmolajn. Ĝi estas aldonata al ŝtaloj kun eta kvanto da alojaj elementoj kiuj estas uzataj en ŝtalaj plugiloj kaj en metal-fadenoj kiujn bezonas alta duktileco kaj surfaca dureco.
  • Kobalto: Ĝi durigas la ŝtalon sed malpligrandigas la profundecon de la hardiĝo. La kobalto ankaŭ plibonigas la eltenon kaj durecon je altaj temperaturoj.
  • Kromo: Ĝi kreas tre malmolan karbidon kaj donas al ŝtalo tenacecon, durecon, kaj rezistecon je ajna temperaturo. En kvantoj de ĉ. 13% aŭ pli, la kromo donas al ŝtalo tre bonan ruztorezistecon. Ankaŭ ĝi pligrandigas la profundecon de la hardiĝo per varmo-traktadoj kiel nitrogenado kaj karburado.
  • Nikelo: Ĝi stabilas la γ-fazon, tiel ĝi permesas ke la aŭstenita strukturo ekzistu je media temperaturo. Ankaŭ la nikelo plibonigas la eltenon kaj rezistecon kontraŭ kolizioj. Ĝi estas uzata kune kun kromo por plibonigi la ruztorezistecon.
  • Plumbo: La plumbo ne miksiĝas kun la ŝtalo, oni povas trovi plumbon en la ŝtalo kiel tre etaj globetoj, tio faciligas la forprenadon de metal-defalaĵoj (per tornado, drilado ktp,.). Oni devas uzi ĝin en kvantoj inter 0.15% kaj 0.30%, sed la kvanto de karbono devas esti limigita al kvantoj sub 0.5%, male la hardado kaj la elteno je altaj temperaturoj malpliboniĝas.
  • Silicio: Ĝi pligrandigetas la hardadon kaj ankaŭ pligrandigas la rezistecon de la ŝtaloj kun malalta kvanto da karbono.
  • Titano: Oni uzas ĝin por stabili kaj senoksidigi la ŝtalon je altaj temperaturoj. La titano emas miksiĝi kun la karbono, do oni ankaŭ uzas ĝin por eviti la formiĝon de feraj karbidoj dum la veldado.
  • Vanadio: Ĝi estas bona senoksidigo kaj ĝi miksiĝas kun la karbono por krei karbidon kompleksajn kun la fero, tio donas al la ŝtalo bonan rezistecon je metal-laciĝo.
  • Volframo: Ĝi miksiĝas kun la fero kaj formiĝas tre malmolaj kaj stabilaj karbidoj, kiuj donas al ŝtalo tre bonan rezistecon kaj eltenon je tre altaj temperaturoj. Je kvantoj inter 14-18%, ĝi estas la ĉefa elementoj de la rapidaj ŝtaloj per kiuj oni povas triobligi la rapidecon de tranĉado el laborilaj karbonaj ŝtaloj.

Malpuraĵoj en la ŝtalo[redakti | redakti fonton]

Ŝtala ponto

Oni nomas malpuraĵojn al tiuj elementoj ĥemiaj, kiuj oni devas eviti aldoni al la ŝtala komponaĵo. Eblas trovi tiajn elementojn en la ŝtaloj kaj gisferoj ĉar kutime ili estas komponantoj de la mineraloj aŭ fueloj. Oni klopodas forigi ilin aŭ malpligrandigi ilian kvanton en la ŝtalo ĉar tiaj elementoj estas malutilaj por la ecoj de la ŝtaloj kaj alojoj. Se ne eblas forigi ilin aŭ ilia forigado estas tre multe kosta, oni povas akcepti ilin ene de la ŝtalo sed en minumumaj kvantoj.

Sulfuro: Proksimuma maksimuma permesata kvanto: 0,04%. La sulfuro miksiĝas kun la fero kaj kreas sulfidon. Ĝi estas malutila ĉar la sulfido kune kun la aŭstenito formas eŭtektaĵon, kies fandopunkto estas tre malalta.

Oni kontrolas la kvanto da sulfuro per aldonado de mangano. La mangano emas miksiĝi kun la sulfuro, kaj tiuj emo estas pli granda ol tiu de la fero, do la fero ne eblos miksiĝi kun la sulfuro kaj krei sulfidon (La mangano kaj la sulfuro kreas MnS, kies fandopunkto estas alta). Oni kalkulas ke la kvanto da mangano devas esti proksimume kvin-foje la kvanto da sulfuro.

Fosforo: Proksimuma maksimuma permesata kvanto: 0,04%. La fosforo estas malutila ĉar kiam ĝi solvas en la ferito, la duktileco malpligrandiĝas, kaj ankaŭ formas FeP (Fosforido el fero). La FeP kune kun la aŭstenito kaj cementito kreas ternaran eŭtektaĵon, kiu estas tre fragila kaj havas fandopunkton relative malalta.

Ŝtala reciklado[redakti | redakti fonton]

Kodo por la reciklado de la ŝtalo

La ŝtalo, kiel ajna metalo, eblas recikliĝi. Je la fina de iliaj utilaj vivo, ĉiuj la aparataĵoj konstruitaj el ŝtalo kiel, maŝinoj, ŝipoj, veturiloj, trajnoj ktp., povas esti malfaritaj, disigante iliajn malsamajn pecojn laŭ materialo kaj tiel oni akiras metal-rubon (Fakte fer-rubo) kiu estas reciklebla. Oni sendas tiun metal-rubon al fandejo por ke ĝi estu re-fandigata. Per ĉi tiu metodo oni enspezas krudan materialon kaj energio kiuj estus uzotaj en la produktado de nova ŝtalo. Oni kalkulas ke 40% de la ŝtal-bezono estas solvitaj el fer-rubo. La reciklado estas farata laŭ striktaj reguloj por eviti dumlaborajn riskojn kaj damaĝon al la natura medio. La personoj kiuj estas en kontakto kun la fer-rubo nepre devas esti vakcinigita kontraŭ la tetanoso, ĉar la ebleco vundiĝi estas alta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni taskas la kvanto da fero en la tera surfaco kiel 6% [1], dume la lignokarbo estis facile akirebla el la grandaj arbaraj masoj por la fabrikado de ŝtalo. La industriiĝo de la ŝtalproduktado devigis anstataŭigi la lignokarbon per la minkarbo, kies abundeco en la tera surfaco estas taskita je ĉ. 0,2% [2].
  2. 2,0 2,1 pluraj aŭtoroj. (1984). Enciklopedio pri scienco kaj tekniko:1- parto ŝtalo es. ISBN 84-345-4490-3. 
  3. Civilizations in Africa: The Iron Age South of the Sahara
  4. Needham, Joseph. (1986). Science and Civilization in China: Volume 4, Part 3, Civil Engineering and Nautics, 563. 
  5. Sanderson Katharine (15-a de novembro 2006). Sharpest cut from nanotube sword: Carbon nanotech may have given swords of Damascus their edge (angle). eldonejo Nature.
  6. Robert Hartwell, 'Markets, Technology and the Structure of Enterprise in the Development of the Eleventh Century Chinese Iron and Steel Industry' Journal of Economic History 26 (1966). pp. 53-54
  7. Metalurgia muzeo el Elgóibar
  8. Guy Murry. Fero kaj ĝiaj alojoj: Ŝtaloj, ĝeneralaĵoj (france) 30 paĝoj.
  9. 9,0 9,1 9,2 Vetter, Rob. [1988] (1999). Fazodiagramoj (Libro) Esperanto, 42. 
  10. J.P. Baïlon, J.M. Dorlot (2000). Des matériaux (Materialoj) (france) p. 1-317, Meĥanikaj proprecoj de materialoj.versio 3-a eldono.
  11. Tabulo pri la akcepteblaj procentaĵoj el 8 komponentoj de la normigaj ŝtaloj AISI/SAE
  12. Publio Galeano Peña. Alojitaj ŝtaloj hispane. Materiales metálicos. Alirita 27-a de junio 2011.