Tornomaŝino

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Tornomaŝino por ligno

Tornomaŝino estas maŝino kiu apartenas al grupo de la tajlmaŝinoj, kaj kiu utilas por randformi pecojn (normale metalajn, lignajn sed ankaŭ plastajn aŭ aliajn) per deprena metodo.

Ĉi tiu maŝino precipe konsistas el rado kun specialaj vajcoj por preme fiksi la prilaboratan pecon. Antaŭ la rado estas piko kiu servas kiel turnada pinto al la peco. La parto pli grava de la tornomaŝino estas la tranĉa ilo, kiun oni povas movi laŭlonge de la peca akso, kaj perpendikulare de tiu akso (proksimiĝante aŭ malproksimiĝante al la peco).

Por prilabori pecon oni metas ĝin inter la rado kaj la piko kaj fiksas ĝin al la rado per la vajcoj. Elektromotoro rapide turnigas la radon, do la pecon. La tranĉa ilo deprenas rabotaĵojn el la peco kaj la movado de la ilo faras randformon sur la peco.