Lavmaŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna lavmaŝino
Historia lavmaŝino

Lavmaŝino estas maŝino por lavi vestaĵojn, tukojn, littukojn kaj aliajn hejmajn ŝtofojn. Kutime, tiu termino estas nur por maŝinoj, kiuj uzas ĉefe akvon por la lavado. Seka purigado estas ĉefe afero de faka industrio kaj tiujn maŝinojn oni ne nomas lavmaŝinoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Modernaj maŝinoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĉefe du tipoj da modernaj lavmaŝinoj: por enmeti la lavotaĵojn per la supro aŭ per la fronto.

La ŝargmetodo desupra estas la plej populara en Usono, Azio kaj Aŭstralio. La lavotaĵoj estas enmetitaj en cilindron kun vertikala akso kie troviĝas movilo centra helicforma. Kovrilo fermas la tuton.

La frontŝargebla modelo, la plej disvastigita en Eŭropo, havas cilindron kun horizontala akso. Oni ŝargas ĝin per ronda vitra frontpordeto. La cilindron oni nomas ankaŭ tamburo. La movado estas kreita per rotacio alternativa al unu direkto kaj la alia kaj per gravito. La vestaĵoj estas levitaj en la tamburo kaj refalas denove. Tiel moviĝas la vestaĵoj kaj akvo kaj lavpulvoro eniras inter la fibroj. Ekzistas ankaŭ malpli disvastigata modelo kun horizontala akso kaj supera ŝargado per pordeto en la cilindro. Tiuj maŝinoj kutime estas pli malgrandaj.

Energifontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj lavmaŝinoj funkcias helpe al tri malsamaj energifontoj. Ili uzas mekanikan energion, varmecon kaj kemian agadon. La mekanika energio estas donita al vestaĵoj pere de la rotacio de la movilo (desupra ŝargado) aŭ per la rotacio de la tamburo (frontŝargado). La varmeco estas donita per la akvo. Multaj frontŝargeblaj maŝinoj havas elektran hejtilon kiu preskaŭ boligas la akvon. La kemia agado venas de la lavpulvoro kaj aliaj kemiaj aldonaĵoj. La frontŝarĝeblaj maŝinoj uzas lavpulvorojn kiuj liberigas malsamajn kemiajn erojn laŭ la temperaturo. Tial malsamaj makuloj kaj malpurigaĵoj estas purigataj dum la varmigo de la akvo. Por tiaj maŝinoj necesas uzi lavpulvorojn kiuj donas malmulte da ŝaŭmo, ĉar la rotacio aldonas aeron inter la fibroj, kio povas malhelpi bonan purigadon.

Komparo inter la tipoj[redakti | redakti fonton]

Komparaj testoj montras ke frontŝargeblaj lavmaŝinoj ĝenerale estas pli efikaj por purigi vestaĵojn, uzas malpli da akvo kaj energio ol desupre ŝargeblaj maŝinoj. Uzante malpli da akvo, ili uzas ankaŭ malpli da lavpulvoro aŭ uzante la saman kvanton da lavpulvoro plialtigas la kemian agadon. Estas ankaŭ eble instali sekigmaŝinon super la lavmaŝino.

La maŝinoj kun horizontala cilindro finas ciklon pli rapide kaj estas malpli kostaj. Ili ebligas ankaŭ la elprenon de vestaĝoj ĉiumomente (ekzemple por vestaĵoj kiuj ne necesas eltordon).

Konektebleco[redakti | redakti fonton]

La plej modernaj lavmaŝino havas USB-konektilojn aŭ WiFi-aliron por konekti ilin al hejma reto aŭ interreto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]