Usona Fera kaj Ŝtala Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Fera kaj Ŝtala Instituto
emblemo
komerca asocio
Komenco 1855 vd
Geografia situo 38° 53′ 55″ N, 77° 0′ 38″ U (mapo)38.89849-77.010504Koordinatoj: 38° 53′ 55″ N, 77° 0′ 38″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Situo Vaŝingtono
Usona Fera kaj Ŝtala Instituto (Vaŝingtono)
Usona Fera kaj Ŝtala Instituto (Vaŝingtono)
DEC
Usona Fera kaj Ŝtala Instituto
Usona Fera kaj Ŝtala Instituto
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Usona Fera kaj Ŝtala Instituto
Posedatoj Steelmark vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Usona Fera kaj Ŝtala Instituto (angle American Iron and Steel Institute, akronime AISI) estas la unuiĝo de ŝtalproduktantoj en Nordameriko.

La historio de la AISI kaj ĝiaj antaŭaj organizaĵoj povas esti spurita reen al 1855. Ĝi estas unu el la plej malnovaj industriaj asocioj en Usono. Ĝia nuna organizaĵo ekzistas ekde 1908.

AISI ĉeestis en la kampo de ŝtalnormigo ĝis 1995, en unuiĝo kun SAE International ekde 1944 por krei la "AISI-SAE" normojn. Kvankam AISI ne plu partoprenas en ĉi tiu agado, la esprimo "AISI-normo" restas ofte uzata.

AISI-normoj estas grupo de normoj evoluigitaj fare de la AISI por indiki alojon kaj rustorezistajn ŝtalojn. Ĉi tiu sistemo estas la plej ofte uzata en Usono kaj Eŭropo. En Usono, ŝtalkvalito estas indikita laŭ AISI-sistemo, ekzemple AISI 444 kaj AISI 441 [1].

La unuiĝo aljuĝis la Elbert H. Gary Medalon ĉiujare ekde 1927, nomita laŭ sia unua prezidanto.

Fono kaj historio[redakti | redakti fonton]

Membroj de Usona Fero kaj Ŝtala Instituto en 1915 ĉe la ercaj dokoj en Klevlando
La Ŝtalmarko "Steelmark" emblemo, devenita de U.S. Steel kaj uzita de AISI por promocii la ŝtalan industrion. La emblemo de la Pittsburgh Steelers kaj ĉilia asocia futbala klubo Huachipato estas bazita sur la Steelmark.

La bezono havi organizaĵon kiu entreprenus la plenumon de ĉiuj agadoj por promocii la interesojn de la ferindustrio, kaŭzis la establadon de la American Iron Association en 1855. En 1864, je la disvolviĝo de la Bessemer-procezo, la administrado de la organizaĵo, kies sidejo estis tiam en Filadelfio, decidis ŝanĝi la nomon al la American Iron and Steel Association. Komence de la 20-a jarcento, post pli ol tridek jaroj da konstanta prospero de la industrio, la estroj de la organizaĵo vidis la bezonon kompletigi la statistikan laboron faritan de la sindikato. Tiu bezono kaŭzis en 1908 la establado de la Usona Fero kaj Ŝtalo Instituto. Ĝis 1912, la instituto kaj la sindikato funkciis flank-al-flanke, kaj en januaro 1913 tiuj du korpoj kunfalis en la nunan nomon, kaj la sidejo de la instituto translokiĝis al Novjorko .

La Granda Depresio, kiu komenciĝis en 1929, kaj poste la Dua Mondmilito, altigis la profilon de la instituto pro sia neceso koncentri la bezonojn de la industrio al la federacia registaro, kaj la instituto mem ĝuis grandan disvolviĝon laŭ la amplekso de ĝia laboro. En 1974, la instituto translokigis ĉiujn siajn sekciojn al Vaŝingtono, kun la escepto de la regiona konstrunorma oficejo kiu restis en Novjorko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2000) “1. Introduction to Stainless Steels”, Alloy Digest Sourcebook: Stainless Steels. ASM International. Arkivigite je 2022-02-07 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]