Forceja efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Forceja efiko.svg

Forceja efiko estas la varmiĝo de la tera surfaco kaj suba parto de la atmosfero pro pligrandiĝo de proporcio de la karbona dioksido.

Ĝi okazas, ĉar la atmosfero tralasas la mallong-ondan radiadon de la suno kaj tion akceptas la tera surfaco. Samtempe la surfaco ellasas longondan (infraruĝan) radiadon al la kosmo, sed la gastavolo el karbona dioksido kaj akvovaporo ne tralasas plimulton de la infraruĝa radiado. Tiu proceso similas al tiu de la vitro en forcejo, kie la vitro tralasas la sunlumon en la videbla radia zono, sed ĝi ne tralasas la varmon. Tamen la komparo estas falsa, ĉar forcejo precipe varmiĝas pro la evito de aerfluoj; la lumtralasa efiko estas kompare malgranda.

Pro la supre skizita estas alta la temperaturo de la tera surfaco kaj la suba atmosfero. Se ne okazus forceja efiko, la averaĝa temperaturo sur la surfaco de la Tero estus –18 °C kaj la oceanoj frostiĝus. La troa forceja efiko sur planedo Venuso donas pli ol 500 °C-an surfacan temperaturon tie.

La proporcio de la karbona dioksido en la atmosfero pli kaj pli grandiĝis ekde la industria revolucio, sed la plej rapida kresko okazis ekde la 20-a jarcento, kun apero de la amasa aŭtomobiluzado.

Forcejefikaj gasoj krom la menciita karbona dioksido estas akvo, ozono, freono (oni jam malpermesis ties uzon multlande, kvankam precipe pro la malbona efiko je la ozona tavolo), metano kaj dinitrogenaj oksidoj (dinitrogena oksido).

Oni aŭguras je 5 °C pli altan averaĝan surfacan temperaturon kaj tiel degeliĝon de la polusa glaciaro, altiĝon de la marnivelo. Kelkloke sekecon, aliloke pli konvenajn temperaturojn. Oni eĉ supozas, ke la Golfa fluo ĉesas plu flui, tiel la temperaturo en norda Eŭropo iĝos pli malalta.

Media problemo[redakti | redakti fonton]

Ekde la industria revolucio oni elsendis al la atmosferon milionojn da tunoj de karbona dioksido, sed ĉefe ĉirkaŭ la 1840-aj jaroj pro la ĝeneralige kaj porindustria kaj portransporta uzado de karbo, grandega produktanto de karbona dioksido, la elsendo de CO² draste pliiĝis. Post la Dua Mondmilito okazis nova industria revolucio, kiu okazigis novan kreskon de tiuj elsendoj. Ĝuste antaŭ tiuj ekkreskoj kaj pro specifaj okazaĵoj okazis etaj malkreskoj, kiel ekzemple dum la Unua kaj la Dua Mondmilito, post la ekonomia krizo de 1929, post la dua petrolkrizo de 1979 kaj post la krizo de la finonta Sovetunio. Dum la lastaj jardekoj la kresko estis multe pli alta en Azio pro la rapida industria kresko de tiutempe, sed ankoraŭ la elsendo de CO² okazas ĉefe en jam disvolvigitaj landoj kaj ĉefe en Usono.

Ĉefaj produktantoj de CO² (en 2004)[redakti | redakti fonton]

Tio estas, krom Usono, Kanado kaj Japanio, ĉiuj estas landoj de Okcidenta Eŭropo. La kazo de Usono estas rimarkinda, se konsideri, ke tiu lando ne akceptas plenumi multajn internaciajn traktatojn, kiel tiu de Kioto (1997). Nur en Usono funkcias pli da 245 milionoj da veturiloj. Usono respondecas pri 27 % de la elsendoj de CO², dum la tuta Eŭropo nur pri 24 %. Rusio pri 15 % kaj Orienta Azio (Ĉinio) pri 11 %. La tuta Afriko nur pri 2'5 % kaj Sudameriko pri 3 %. Mezaveraĝe la elsendo de CO² estas kaŭzita de la produktado de elektro (33 %), industrio (25 %), transporto (24 %), hejmo kaj hejtado (13 %) kaj refinejoj (5 %).

Eblaj solvoj[redakti | redakti fonton]

Tutcerte la uzado de energifontoj kiu ne elsendu restaĵojn al la atmosfero, ĉefe de CO², estas la plej facila kaj uĝa komenco de la solviĝo. Tamen la elsendantoj landoj ne tiom rapidas en la anstataŭigo de siaj energifontoj kaj tro ofte ili elturniĝas al la produktado de elektro en atomcentralojnuklea energio, kio kaŭzas aliaj tipoj de kontraŭmediaj problemoj (restaĵoj). Male pli da 20 % de la investado en renovigebla energio okazas en disvolvigantaj landoj, kiel Ĉinio, BaratoBrazilo, dum en Usono nur en 2050 la sunenergio produktos 70 % de la necesa elektro kaj 30 % de la necesa energio. Dume Unuiĝintaj Nacioj kaj barata bankaro ĵus financis elsunan energion por 100,000 familioj. En la pintokunveno de Bali (decembre de 2007) oni inkludis la lukto kontraŭ senarbarigo por malpliigi la elsendon de CO². Nur Norvegio investos 1,700 milionojn da eŭroj por tiu iniciato. Aŭstralio decidis en 2007 iom post iom anstataŭi la tradiciajn lumampolojn per ampoloj de malmulta konsumo. Tio permesos malpliigi la elsendon de CO² je 800,000 tunoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • El País, 5a de junio 2008, Gustavo Hermoso, "Presente, pasado y futuro de las emisiones de CO²", bazita sur datenoj de The Atlas of Climate Change, The Woods Hole Research Center kaj UNFCCC-CDIAC, 2006.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]