Dissolvo de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Disfalo de Sovetunio)

La dissolvo de Sovetunio oficiale okazis la 25-an de decembro 1991. Tio estigis la kreadon de la 15 respublikoj de Sovetunio kiel sendependaj suverenaj ŝtatoj. La dissolvo de la plej granda komunista ŝtato en la mondo markis ankaŭ la finon de la Malvarma Milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la forigo de Ĥruŝĉov en 1962, Leonid Breĵnev regis Sovetunion inter 1964 gis 1982. Lia reĝimo ŝajnis "stabila", sed sociaj kaj ekonomikaj reformoj iom post iom ĉesis. Tiu epoko nomis poste "la jarojn de stagnado".

Por Sovetunio, la 1970-aj jaroj estis stabila epoko. Dum la malstreĉiĝa epoko (Détente), Jimmy Carter adminstrado de Usono estis moderigita al Sovetunio. La 26-an de majo 1972 Usono kun Sovetunio subskribis Intertraktojn pri Limigo de Strategiaj Armiloj (SALT-1). En 1975 la ŝtatoj subskribis Interkonsenton de Helsinko. Sed granda parto de la sovetia politika elito konsideris tion usona cedo kaŭzita de malvenko en la Vjetnama milito. En 1979 Sovetunio engaĝiĝi en militon en Afganio. Tio decido finis politikan malstreĉiĝon kun Usono, kaj venigis al potenco Reagan-registaron, kiu estis pli malcedema al Sovetunio.

Dum la 1980-aj jaroj, la Afgana milito kaj Vetarmado kun Usono sekvigis pezajn ekonomiajn perdojn en Sovetia ekonomio. Tiuj perdoj kun recesio kreis malabundecojn de produktoj kaj deficiton de buĝeto. Malalta kosto de petrolo en la 1980-jaroj ankaŭ akcelis ekonomikan krizon de Sovetunio.[1]

En 1985 mortis Konstantin Ĉernenko, posteulo de Jurij Andropov. Politburoo konsciiĝis pri maljuniĝo de la partia estraro, do la 15-an de marto 1985 ĝi elektis Miĥail Gorbaĉov kiel Ĝenerala sekretario. Gorbaĉov estis juna burokrato, antaŭe laborinta sub Andropov. Li komencis politikajn kaj ekonomiajn reformojn, konatajn kiel Perestrojko kaj Glasnost. Parollibereco kaj Esprimlibereco kreskis laŭgrade dum lia regado: Cenzuro de kulturo malpliiĝis, multaj malpermisitaj verkoj estis publikigitaj. Tamen, tiuj reformoj provokis debatojn inter reformistoj kaj konservativuloj, kiuj grandparte apartenis al nomenklaturo.

Dume en Orienta Eŭropo kreskis popolaj protestoj kontraŭ la aŭtokrata regimo. Inter 1985 kaj 1989 ili obliĝis en la socialismaj landoj kaj en 1989 multaj ŝtatoj transiris al liberala demokratio sekve de de la popolaj revolucioj. En Sovetunio ankaŭ kreskis protestoj. En decembro 1986 en Kazaĥio okazis unuaj manifestacioj kontraŭ registaro. Protestoj kontraŭ Sovetunio leviĝis en la baltaj respublikoj de 1987 ĝis 1990, poste oni noms ilin Kantanta Revolucio kaj Baltia Vojo. En novembro 1989 falis la Berlina muro.

Malintegriĝo[redakti | redakti fonton]

Post-sovetaj ŝtatoj:
1. Armenio; 2. Azerbajĝano; 3. Belarusio; 4. Estonio;
5. Kartvelio; 6. Kazaĥio; 7. Kirgizio; 8. Latvio;
9. Litovio; 10. Moldavio; 11. Rusio; 12. Taĝikio;
13. Turkmenio; 14. Ukraino; 15. Uzbekio

Falo de la komunismaj reĝimoj kaj Germania reunuiĝo efikis al la politika situacio en Sovetunio. En multaj sovetaj respublikoj naciismaj movadoj kreskis, plendoj por sendependiĝo multiĝis. En marto kaj majo 1990, la baltaj respublikoj (Estonio, Litovio, Latvio) proklamis sendependiĝon de Sovetunio. En aŭgusto Kartvelio proklamis foriron el Sovetunio. Pro tiuj okazaĵoj konservativaj politikistoj publike kondamnis Gorbaĉov.

En 1990 Kongreso de Popolaj Deputitoj de USSR abolis unupartiismon kaj aprobis reformon de la federaciaj registaro kaj strukturo. La 12-an de junio 1990 Kongreso de Popolaj Deputitoj de Rusio deklaris suverenecon de SFSR kaj establis demokratan konstitucian ŝtaton ene de liberala Sovetunio. La deklaro certigis prioritecon de la konstitucio kaj leĝoj de SFSR al leĝdonado de Sovetunio

La 17-an de marto 1991 okazis tutnacia referendumo pri daŭra ekzistado de la ŝtato. 80% de la voĉdonrajtaj civitanoj partoprenis ĝin kaj 77,85% voĉdonis jese. Tiu referendumo ebligis establon de posteno prezidento de Rusio. Sed respublikoj, kiuj proklamis sendependencon antaŭ la referendumo, (Estonio, Litovio, Latvio, Kartvelio, Armenio, Moldavio) refuzis okazigi ĝin sur siaj teritorioj. Post la referendumo, Gorbaĉov kaj respublikaj prezidentoj planis subskribi novan unian traktaton la 20-an de aŭgusto 1991, sed antaŭe, la 12-an de junio 1991, oni elektis Boris Jelcin al prezidento de Rusio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unio de Suverenaj Ŝtatoj.

Tamen la 19-an de aŭgusto en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon forigi Gorbaĉov kaj establi novan regadon. Tiu ŝtatrevenso estas konata kiel Aŭgusta puĉo. Ĝia celo estis haltigi subskribon de nova unia traktato kaj konservi politikan potencon, sed sekve de la popolaj protestoj la puĉo fiaskis post tri tagoj. Kiel rezulto Komunista Partio de Sovetunio perdis politikan potencon.

La 8-an de decembro 1991 ŝtatestroj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio subskribis Interkonsenton pri fondo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, ankaŭ konata kiel Beloveĵa interkonsento. En tiu interkonsento la tri ŝtatestroj jesis disfalon de Sovetunio[2] kaj proklamis kreon de KSŜ.

La 25-an de decembro 1991 sovetia prezidento Miĥail Gorbaĉov anoncis sian eksiĝon. La flago de Sovetunio super Kremlo estis deprenita, ĝin anstataŭis la trikolora flago de Rusio. La sekvan tagon kunvenis la Supera Soveto de Sovetunio (en ĝi tiam restis ĉefe deputitoj de aziaj respublikoj, tamen la kunveno estis kvoruma) kiu faris kelkajn decidojn pri ekzistoĉeso de Sovetunio. Tiu dato, la 26-a de decembro, estas kutime konsiderata kiel la dato de disfalo de Sovetunio, kvankam kelkaj sovetiaj strukturoj (interalie Gosstandart) ankoraŭ funkciis en 1992.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]