Kantanta Revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la Baltia Vojo, iusence la kulmino de la Kantanta Revolucio

Kantanta Revolucio (litove dainuojanti revoliucija, latve dziesmotā revolūcija, estone laulev revolutsioon) estas la ĝenerale uzata nomo por eventoj inter la jaroj 1987 kaj 1990 kiuj gvidis al la reakiro de ŝtata sendependeco en Estonio, Latvio kaj Litovio.[1][2] La vorto kreiĝis fare de la estonia aktivisto kaj artisto Heinz Valk en artikolo publikigita semajnon post la spontanaj amasaj noktaj kantaj manifestacioj en la Talina kantofestivalejo de la 10-a kaj 11-a de junio 1988.[3]

Fono[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito la tri antaŭe parlamente demokratiaj ŝtatoj de Baltio estis plene enkorpigitaj en la teritorion de Sovetunio post armea konkeriĝo kaj anekso dum junio 1940. Dum la jaro 1985 la sovetunia gvidanto Miĥailo Gorbaĉovo enkondukis la konceptojn de "glasnosto" (malfermeco) kaj "perestrojko" (restrukturigado) en la espero stimuli la malfortan sovetunian ekonomion kaj kuraĝigi produktivecon, aparte rilate al konsumaj varoj, liberigo de komunaj entreprenetoj kaj la serva ekonomio. "Glasnosto" reduktis la antaŭe striktajn limigojn de politika libereco en la ŝtatego, kio pli videbligis la ĉiam ekzistintan malkontenton de la ne-rusiaj nacioj pri sia kontraŭleĝa okupo kaj sovetuniigo komence de la Dua Mondmilito. Tamen oficialaj informoj aparte pri la interplektiĝo tiuepoka de stalinisma Sovetunio kaj Nazia Germanio, ekzemple la sekretaj protokoloj de la Molotov-Ribbentrop-pakto estis daŭre neataj de la sovetunia gvidantaro, kio aparte malkontentigis la enloĝantojn de Baltio. Aldone la malsukcesa sovetunia milito en Afganio kaj la nuklea katastrofo de Ĉernobilo de aprilo 1986 kontribuis al publika malkontento. La interrilatoj kun baltiaj elmigrintoj en okcidentaj ŝtatoj (ekzemple pli ol kvarono de la litovoj fine de la 1980-aj jaroj vivis eksterlande, precipe en Usono, Kanado, Britio kaj okcidenta Germanio) kaj – speciale en Estonio – la neformalaj kontaktoj kun la lingve proksimaj ŝtatanoj de Finnlando kaj la ricevo de finna televido, en la kazo de esperantistoj ankaŭ tiu lingva kanalo, kontribuis dissemi malkontenton pri la komunisma sistemo kaj provokis amasajn protestojn, kvankam la kultura, politika, gazetara kaj religia subpremo ĵus malgrandiĝis fine de la 1980-aj jaroj.

Amasaj manifestacioj kontraŭ la reĝimo de Sovetunio pli kaj pli multiĝis. La Centra Komitato de la Komunisma Partio de Sovetunio esperis, ke la ne-rusiaj nacioj restu ene de la ŝtata unio, se ili ricevus etan kvanton da politika aŭtonomio, kaj pli liberalajn leĝojn pri amaskomunikiloj. Tamen la situacio ne mildiĝis, kaj dum 1988 kaj 1989 multiĝis la voĉoj pri kompleta nacia sendependiĝo sen ajna plua ligo al Sovetunio.

En ĉiuj baltiaj ŝtatoj, kiuj jam ĝis la 18-a jarcento estis spertintaj hegemonion de aliaj ŝtatoj – en Latvio kaj Estonio konkurencon inter du germanlingvaj kavaliraj ordenoj, reĝlando Svedio kaj la Rusa Imperio, en Litovio la iom-post-ioma hegemonio de la pola lingvo en la komuna ŝtato Pollando-Litovio – kaj de 1795 ĝis 1917 kompletan konkeriĝon de tuta Baltio fare de la Rusa Imperio, la enloĝantoj kutimis je fremda regado kaj je subpremado de la propralingva kulturo. Tradicie, la kulturaj tradicioj konserviĝis aparte per transdono de rakontataj legendoj kaj per transdono de nacilingvaj kantoj, kaj folkloraj kantaj festoj de ĉiam estis kulkuraj kulminoj. Tiu kantado ankaŭ nun, en la sendependisma protesto kontraŭ Sovetunio, iĝis gvida ero de la senperfortaj amasaj manifestacioj.

Estonio[redakti | redakti fonton]

La unua kantado sub estoniaj naciaj flagoj okazis la 14-an de majo 1988 okaze de la popmuzika festivalo de la urbo Tartu. En junio okazis la malnovurba festivalo en Talino, kaj post la oficiala parto la festantoj moviĝis al la Talina kantofestivalejo por kunkanti naciajn kantojn. La 26-an ĝis 28-an de aŭgusto 1988 ankaŭ la rokmuzika somera festivalo estis loko por tradiciaj kunaj kantoj. La 11-an de septembro 1988, amasa kantofestivalo sub la nomo "Kanto de Estonio" estis organizita en la kantofestivalejo. Nun preskaŭ 300.000 estonoj kunvenis, pli ol kvarono de la landa enloĝantaro. Sendependismaj politikaj gvidantoj aktive partoprenis la eventon, kaj unuafoje publike postulis la sendependiĝon de Estonio. Kaj inter tiuj pli grandaj eventoj ĉiunokte kunaj kantadoj en Talino kunkolektis estonianojn dum preskaŭ kvar jaroj ekde 1987 praktike kreante daŭran manifestacion kvarjaran. Dum 1991, kiam sovetuniaj tankoj ruliĝis tra la lando en provo silentigi la Kantantan Revolucion, la estonia supera soveto kune kun la kongreso de Estonio proklamis la restarigon de la sendependa ŝtato Estonio kaj malpostenigis la sovetunian gvidantaron. Estonoj staris kiel homaj ŝildoj por protekti radio- kaj televido-staciojn de la tankoj. Tial eblis regajni la estonian sendependecon sen ia sangoverŝo.

La sendependeco estis deklarita malfruvespere la 20-an de aŭgusto, post kiam interkonsento inter diversaj politikaj partioj atingeblis. La sekvan matenon sovetuniaj soldatoj provis okupi la televidan turon de Talino, sed ne sukcesis.[4] La komunismaj puĉistoj en Moskvo malsukcesis vid-al-vide de amasaj por-demokratiaj manifestacioj gviditaj de Boris Jelcin.

Latvio[redakti | redakti fonton]

Kiam Miĥailo Gorbaĉovo enkondukis la konceptojn glasnosto kaj perestrojko en Sovetunio, kio signife malpliigis limigojn de libero en la ŝtatego, malsubteno de la sovetunia reĝimo jam kiam fortis en plej multaj latvianoj, ke ne bremseblis la tria latva nacia vekiĝo, kiu atingis sian kulminon dum somero 1988.

Ekde 1986 klaris, ke la regantoj de Sovetunio planis konstrui plian gigantan hidroelektran centralon ĉe la plej granda rivero de Latvio, Daugava, kaj ke la latva ĉefurbo Rigo ricevu larĝan reton de metroo. Ambaŭ projektoj planitaj kaj deciditaj en Moskvo signifus grandan detruon de naturaj, kulturaj kaj historiaj trezoroj. En la gazetaro, ĵurnalistoj alvokis la publikon protesti kontraŭ tiuj ambiciaj, sed detruaj projektoj. La publiko reagis senhezite, kaj responde la "medi-protekta klubo" fondiĝis la 28-an de februaro 1987. Dum la sekvaj jaroj la medi-protekta klubo iĝis unu el la plej influaj amasaj movadoj, kiuj samtempe ekpostulis la resendependiĝon de Latvio.

La 14-an de junio 1987, dum la tago memoriga pri la deportacioj de baltiaj intelektuloj al Siberio dum 1941, la hom-rajta grupo "Helsinki-86", fondita nur la antaŭan jaron, organizis ceremonion kaj metis florojn sojle de la Monumento de Libereco (Rigo), la simbolo pri sendependeco de Latvio starigita dum 1935. Tiu evento estis novaĵo en la historio de sovetunia okupeco de la lando, kaj demonstris la renaskiĝon de nacia kuraĝo kaj memfido en Latvio.

La 1-an kaj 2-an de junio 1988 la nacia unuiĝo de verkistoj organizis kongreson, en kiu la latva intelektularo diskusis la demokratiigon de la societo, la ekonomian suverenecon de Latvio, la malpliigon de amasaj enmigroj de ne-latvoj el aliaj partoj de Sovetunio en la landon, la transformiĝon de la peza industrio kaj pli bona protekto de la pozicio de la latva lingvo. Dum tiuj tagoj, kadre de la kongreso unuafoje publike latvie agnoskiĝis la sekreta protokolo de la "Molotov-Ribbentrop-pakto", kiu decidis pri la sorto de inter alie Latvio post 1939. La kongreso de la unuiĝo de verkistoj stimulis la enloĝantaron kaj kontribuis al la ĝenerala procezo de nacia revekiĝo.

Dum la somero de 1998, fondiĝis du el la plej gravaj organizoj de la landa sendependisma movado: la Latvia Popola Fronto kaj la Latvia Nacia Sendependisma Movado. Baldaŭ sekve la pli radikala Kongreso de Civitanoj eniris la politikan arenon kaj pledis por kompleta malkunlabora bojkoto de la nelegitima sovetunia reĝimo. Ĉiuj tiuj orzanizoj havis komunan celon: la reinstalo de demokratio kaj ŝtata sendependeco. La 7-an de oktobro 1988 estis publika manifestacio dediĉita al la temo de ŝtata suvereneco kaj jura ordo. La 8-an kaj 9-an de oktobro organiziĝis la unua kongreso de la Latvia Popola Fronto. Tiu organizo, kiu unuigis 200.000 membrojn, iĝis la gvida forto de la renaskiĝa movado en Latvio kaj de la reveno al ŝtata sendependeco.

La 23-an de aŭgusto 1989, memore al la 50-jara datreveno de la Molotov-Ribbentrop-pakto", latvoj samkiel estonoj kaj litovoj amase partoprenis en la giganta politika protesta evento "Baltia Vojo" - 600 kilometrojn longa ĉeno el proksimume 2 milionoj da homoj, kiu ligis multajn urbojn de Estonio, Latvio kaj Litovio, de Talino tra Rigo al Kaŭnaso kaj Vilno. Tiu evento simboligis la intersolidaron de ĉiuj tri baltiaj nacioj en sia lukto je sendependeco kaj demokratio.

Novaj balotoj por la supera soveto de Latva SSR okazis la 18-an de marto 1990 - en ili la subtenantoj de ŝtata sendependeco venkis. La 4-an de majo 1990, la nova supera soveto de Latva SSR adoptis deklaracion de ŝtata sendependeco, kiu alvokis renovigi la antaŭmilitan Respublikon Latvio kaj revalidigi la konstitucion de 1922. La sovetunia gvidantaro en Moskvo, aparte la armea gvidantaro, ne povis akcepti tiujn planojn kaj dum januaro 1991 por-komunismaj politikaj fortoj lanĉis atakon. Perforte oni provis renversi la demokratie elektitan novan sistemon. La rekonkero de Lativio malsukcesis pro la la senperforta rezisto de la latvianoj kiu eniris la historion kiel la "tagoj de barikadoj de januaro 1991".

La 19-an de aŭgusto 1991, en Moskvo okazis nesukcesa provo de armea puĉo kiam malgranda grupo de elstaraj sovetuniaj funkciuloj provis akapari la potencon sed fiaskis vid-al-vide de amasaj por-demokratiaj manifestacioj en Rusio. Tiu puĉa malsukceso estis la lasta instigilo: la 21-an de aŭgusto 1991 la supera soveto de Latva SSR anoncis, ke finiĝis la transira periodo ĝis plena sendependeco, anoncita la 4-an de majo 1990. Per tio Latvio proklamis sin plene sendependa nacio, rekta posteulo de la Respubliko Latvio, kiu ekzistis antaŭ la armea konkeriĝo la 17-an de junio 1940.

Litovio[redakti | redakti fonton]

La antikva baltia tradicio de kantado de folkloraj kantoj meze de la 1980-aj jaroj iĝis simbolo de politika protesto ankaŭ kaj aparte en Litovio, kiu dum la mezepoko pli longe ol la aliaj baltiaj nacioj estis sendependa regno, plej malfrue kristaniĝis kaj dum multaj mezepokaj jarcentoj ankoraŭ flegis antaŭkristanan popolajn tradiciojn (vidu ekzemple la artikolon pri Romuva) kaj kie do la naciaj kutimoj kaj tradicioj aparte fortis. Ekde la jaro 1986, kreskanta nombro da homoj, ekde 1988 centmiloj da, regule kolektiĝis en diversaj lokoj de Litovio kaj kantis naciajn, pagane antikvajn kaj parte ankaŭ proteste katolikajn litovlingvajn kantojn. Pluraj popularaj kantistoj sekvis tiun evoluon, kaj provizis verkojn de naciaj poetoj, kiel Bernardas BrazdžionisJustinas Marcinkevičius, per melodio kaj muzika akompano. Iuj el tiuj popolaraj kantoj, plej elstare la kanzono Laisvė ("libero") fare de la kantistino Eurika Masytė, restis populara dum jardeko. La 24-an de junio 1988 fondiĝis Sąjūdis, politika kaj socia movado kiu ekgvidis la sendependisman kaj por-demokratian movadon.

sendependisma monumento en la urbo Ukmergė, "Lituania Restituta", de 1989

La aktiva kaj universala nacia opozicio dum 1988 kulminis en la redono de la katedralo de Vilno, antaŭe dum la epoko de Litova SSR uzita kiel arta muzeo, al la urba katolika komunumo la 21-an de oktobro. Sekvis la iom-post-ioma restarigo de antaŭmilitaj naciaj simboloj, kio inkluzivis la restarigon de sendempendismaj monumentoj ĉie en la lando. La nacia himnon de Litovio kaj la tradicia nacia flago verda-flava-ruĝa estis repermesitaj en Litovio la 18-an de novembro 1988, oficiale anstataŭigante la flagon kaj himnon de la Litova Soveta Socialista Respubliko.

Kvin jardekojn post la armea konkero kaj perforta integriĝo de Litovio en la teritorion de Sovetunio, Litovio iĝis la unua sovetunia respubliko kiu deklaris sian sendependecon la 11-an de marto 1990, kaj estis pli poste sekvata de Latvio kaj Estonio. Tamen preskaŭ ĉiuj mondaj ŝtatoj krom Islando komence hezitis akcepti la restarigon de la sendependeco de Litovio ĝis aŭgusto 1991, timante malboniĝon de la diplomatiaj rilatoj kun la potenca ŝtatego Sovetunio.

Samkiel en Latvio kaj Estonio, la sovetunia armeo atakis dum januaro 1991. La 13-an de januaro, dek kvar senperfortaj protestantoj en Vilno estis murditaj, kaj centoj estis vunditaj dum la senarmila defendo de la televida turo de Vilno kaj la nacia parlamento Seimas, kiam sovetuniaj soldataroj kaj tankoj provis konkeri tiujn konstruaĵojn. La enloĝantoj de Litovio nomis tiun eventon "Sanga Dimanĉo". La eksterordinara disciplino kaj kuraĝo de la civitanoj, kiuj interkroĉigis brakojn kaj kantis vid-al-vide de tankoj kaj pafantaj mitraloj, do restis tute senperfortaj kaj ne ekscitigis la etoson per ekzemple ĵetoj de ŝtonoj aŭ similaĵoj - evitis pli grandan sangverŝon, kaj konvinkis la mondan publikon pri la morala bankrotiĝo de Sovetunio kaj la senrajteco de la antaŭa konkeriĝo de Litovio.

Eble pli ol iu antaŭa evento, la "Sanga Dimanĉo" en Vilno gajnis por Litovio, Latvio kaj Estonio la mondan simpation kaj subtenon. Poste la saman jaron, post la nesukcesa provo de armea puĉo kiam malgranda grupo de elstaraj sovetuniaj funkciuloj provis akapari la potencon sed fiaskis vid-al-vide de amasaj por-demokratiaj manifestacioj en Rusio, la internacia komunumo de ŝtatoj fine de aŭgusto rekonis la sendependecon de ĉiuj tri respublikoj.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En ĉiuj tri baltiaj landoj, kompreneble la esperantistoj aktive partoprenis la civitanajn movadojn pri ŝtata resendependiĝo. Internacie, aparte dum la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo inter la 27-a de decembro 1989 kaj la 3-a de januaro 1990 en la urbo Neumünster (norda Germanio) kadre de la ĝenerala temo "Sovetunio" diskutiĝis la evoluoj de la Kantanta Revolucio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. * Clare Thomson: The Singing Revolution: A Political Journey through the Baltic States ["La Kantanta Revolucio":Politika vojaĝo tra la tri baltiaj ŝtatoj"], Londono, eldonejo Joseph, 1991, ISBN 0-7181-3459-1
  2. *John Ginkel, septembro 2002, artikolo "Identity Construction in Latvia's Singing Revolution: Why inter-ethnic conflict failed to occur" ["konstruo de identeco en la Kantanta Revolucio de Latvio: Kial interetna konflikto malokazis"], en la anglalingva ĵurnalo "Nationalities Papers", volumo 30, kajero 3, paĝoj 403-433
  3. http://books.google.com/books?id=nI73PdnqQlcC&pg Between Utopia kaj Disillusionment ["inter utopio kaj seniluziigo"], fare de Henri Vogt; 26 paĝoj] ISBN 1-57181-895-2
  4. Historio de la estona televido ETV (en la estona)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]