Plano Marshall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Usona ministro de eksterlandaj aferoj George Marshall

La Plano Marshall (Marŝal) estis parto de la "Doktrino de Truman", anoncita en marto 1947 de prezidento de Usono Harry S. Truman. La plano estis projekto de ekonomia restaŭrigo de landoj kiuj partoprenis en la dua mondmilito, kaj estis anoncita je la 5-a de junio 1947, en Harvard. La plano estis kreita de Generalo George Catlett Marshall, ŝtata sekretario (ministro de eksterlandaj aferoj) de Truman.

Meze de 1947, la eŭropaj landoj alvenis al sojlo de krizo, ili ne havis monon por importo (ili ja apenaŭ povis eksporti). Unu vojo estis la malkreskigo de la konsumado. Tion provis Francio, Italio, sed la komunistoj eluzis la situon kaj organizis grantajn protestojn. Pro la protestoj kj fortiĝo de la komunistoj, Usono tuj ŝanĝas la politikon kaj ekz. Francio ricevas ene de unu semajno 247 milionon da dolara monhelpo. Ankaŭ la aliaj landoj ricevas monhelpon por stabiligi la politikan situon.

Truman prezentis antaŭ la usona kongreso - la 177-an de decembro 1947 - planon pri 17-miliarda monhelpo. Oni proponis 3/4 donaci, 1/4 krediti de la proponita sumo. La kongreso akceptis la planon la 3-an de aprilo 1948.

Laŭ la plano, Usono decidis ne plu kunlabori kun Sovetunio kaj investis forte en Okcidentan Eŭropon por haltigi la kreskadon de la komunismo kaj garantii sian propran hegemonion en tiu regiono. Vaŝingtono ofertis materialojn, produktojn kaj kapitalon per kredito kaj donacoj. Redone, eŭropaj landoj evitis meti ian malfacilaĵon al agado de usonaj firmaoj. La distribuo de fondusoj estis farata de Eŭropa Organizo por Ekonomia Kunlaboro, fondita en Parizo en 1948. De 1948 ĝis 1952 la Plano Marshall donis 14 miliardojn da dolaroj al eŭropa rekonstruo.

Dum la okcidentaj eŭropaj landoj aliĝis al la Plano entuziasme, Sovetunio ne nur malakceptis ĝin, sed malpermesis al siaj satelitaj landoj (Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Rumanio kaj Bulgario) akcepti ĝin. Tiel Plano Marshall pligrandigis la disigon de l' mondo laŭ du influaj rondoj.

La Plano Marshall donis al sia kreanto, kiu naskiĝis en la 31-a de decembro 1880, la Nobelpremion pri paco en 1953. Marshall mortis en la 16-a de oktobro 1959.

Subteno laŭ eŭropaj landoj (alto de la ruĝaj strioj)

Spezoj de la Plano Marshall[redakti | redakti fonton]

Helpo ekonomia, ekde la 3-a de aprilo 1948 al 30-a de junio 1952 (en milionoj da usonaj dolaroj)
LANDO Totalo Donacoj Pruntoj
Sumo de ĉiuj landoj $13.325,8 $11.820,7 $1.505,1
Aŭstrio 677,8 677,8 --
Belgio kaj Luksemburgio 559,3 491,3 68,0a
Danio 273,0 239,7 33,3
Francio 2.713,6 2.488,0 225,6
Okcidenta Germanio 1.390,6 1.173,7 216,9b
Grekio 706,7 706,7 --
Islando 29,3 24,0 5,3
Irlando 147,5 19,3 128,2
Italio 1.508,8 1.413,2 95,6
Nederlando (*Nederlanda Hindio)c 1.083,5 916,8 166,7
Norvegio 255,3 216,1 39,2
Portugalio 51,2 15,1 36,1
Svislando 107,3 86,9 20,4
Turkio 225,1 140,1 85,0
Britio 3.189,8 2.805,0 384,8
Regionaj 407,0d 407,0d --

Notoj:

  • a. La tuto de l' pruntoj ampleksas 65,0 milionojn al Belgio kaj 3,0 milionojn al Luksemburgio.
  • b. Inkluzivas originan prunton de 16,9 milionoj, pliajn 200,0 milionojn, kiuj reprezentas parton da donacoj konvertitaj al prunto, laŭ interkonsento de l' 27-a de februaro 1953.
  • c. La helpo de l' Plano Marshall al l' Nederlanda Hindio (hodiaŭe Indonezio) venis tra Nederlando antaŭ la sendependigo en la 30-a de decembro 1949. La tuta helpo al Indonezio estas:
    sumo 101,4 milionoj, donacoj 84,2 milionoj, pruntoj 17,2 milionoj.
  • d. Inkluzive de la usonaj kontribuoj al Pagado de Eŭropa Unuo: kapitalaj fonduso: 361,4 milionoj; Konto de Ĝeneralaj Transportoj: 33,5 milionoj; kaj Aŭtorizado al l' Eŭropa Teknika Asisto: 12,1 milionoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]