Jalta konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La "Granda Triopo" (Winston Churchill, Franklin D. Roosevelt kaj Iosif Stalin) dum la Jalta konferenco. Videblas ankaŭ admiralo Andrew Cunningham, marŝalo de aerarmeo Charles Portal (ambaŭ malantaŭ Churchill) kaj admiralo William D. Leahy (malantaŭ Roosevelt).

La Jalta konferenco (foje nomata ankaŭ Krimea konferenco aŭ laŭ la kaŝnomo Konferenco Argonaŭto) estas la pint-renkonto inter la ĉefpolitikistoj de Usono, Britio kaj Sovetio (respektive Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill, kaj Iosif Stalin), kiu okazis dum la Dua mondmilito en Livadia palaco apud Jalto (Krimeo, nuna Ukrainio) inter la 4-a de februaro 1945 kaj 11-a de februaro 1945. La konferenco estis dediĉita al la postmilita aranĝo de la mondo; ĝiaj decidoj difinis la politikan staton de la mondo por ĉ. 50 jaroj.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

La konferenco startis la 4-an de februaro 1945. Ĝi estis la dua el la tri pint-renkontoj (post la Teherana konferenco en 1943 kaj antaŭ la Potsdama konferenco, okazinta kelkajn monatojn poste). Pro tio, ke Stalin rifuzis fari longan vojaĝon, la aliaj du partoprenantoj denove estis devigitaj fari longan vojon.

En tiu tempo la baldaŭa pereo de nazia Germanio estis jam ekster ĉia dubo: la Sovetiaj militfortoj, gvidataj de marŝalo Ĵukov jam troviĝis nur ĉ. 80 kilometrojn for de Berlino. Ankaŭ la sorto de Japanio estis preskaŭ findecidita, ĉar Usono tiutempe jam kontrolis preskaŭ tutan Pacifikon. La partoprenantoj de la konferenco komprenis, ke ili havas unikan ŝancon decidi kaj direkti la historion de tuta Eŭropo.

Ĉiu el la partoprenantoj havis siajn planojn por la konferenco. Por Roosevelt la ĉefa tasko estis igi Sovetion partopreni la militon kontraŭ Japanio; Churchill estis interesita pri liberaj elektoj kaj starigo de demokratia ordo en Orienta Eŭropo (aparte - en Pollando); dum Stalin intencis establi la sovetian influ-sferon en Orienta Eŭropo. Krome, ĉiuj tri devis solvi la demandon pri la regado super postmilita Germanio. Aldone, Roosevelt esperis ricevi la subtenon de Stalin dum organizado de UN.

La ĉefaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Demando pri Pollando[redakti | redakti fonton]

Koncerne la interesojn de Sovetio en Orienta Eŭropo la demando pri Pollando estis tuj tuŝita. Stalin rapide klarigis al ĉiuj, ke li ne intencas cedi ĉi-punkte:

"Por la rusaj homoj la demando pri Pollando estas ne nur la demando de honoro, sed ankaŭ la demando de sekureco. Dum la tuta historio Pollando estis la koridoro, tra kiu la malamiko eniris Rusion. Pollando estas la demando de vivo kaj morto por Rusio."

Finfine, rilate Pollandon, estis decidite, ke Sovetio forprenos parton de la orientaj polaj teritorioj (do la orientaj limoj de Pollando estis starigitaj preskaŭ laŭ la Curzon-linio de la jaro 1920); kompense la okcidentaj limoj de Pollando estis movitaj okcidenten (tiel Pollando ricevis teritorion, loĝatan de ĉ. miliono da germanoj). Stalin promesis aranĝi en Pollando liberajn elektojn, tamen, kiel evidentiĝis januare 1947, la elektoj estis tamen falsitaj favore al la por-sovetiaj partioj, kio kaŭzis la transformiĝon de Pollando en socialisman ŝtaton.

Demando pri la Fora Oriento[redakti | redakti fonton]

La demando pri la partopreno de Sovetio en la milito kontraŭ Japanio estis decidita pozitive. Kompense USSR postulis, ke Mongolio ricevu sendependecon disde Ĉinio (Mongolio iĝis fakte "lando-satelito" de USSR); krome, Sovetio ricevis kelkajn teritoriojn antaŭe apartenantajn al Japanio (i.a., la sudan parton de la insulo Saĥalino kaj la Kurilajn insulojn. La (troa) cedemo de Roosevelt rilate tiun ĉi demandon poste iĝis la objekto de multaj kritikoj en Usono.

Divido de Germanio[redakti | redakti fonton]

La ĉambro de la Livadia palaco

Dum la konferenco estis ratifita la interkonsento pri la postmilita divido de Germanio: oni dividis la landon je 4 okup-zonoj (Sovetian, Usonan, Britian kaj Francian). La teritorioj, kontrolataj de Sovetio, estis transformitaj en Germanan Demokratian Respublikon; la restaj teritorioj estis unuigitaj kiel Federacia Respubliko Germanio. Germanio tute perdis parton de la orientaj teritorioj favore al Pollando, i.a. la Orientan Prusion (iom poste en la pli granda parto de tiu ĉi teritorio estis kreita la nuna Kaliningrada provinco de Rusio). La urbo Berlino same estis disdividita kaj poste iĝis eble la plej granda simbolo de la Malvarma Milito danke al la fifama Berlina Muro. La partoprenantoj de la konferenco substrekis, ke ilia komuna celo estas unufoje por ĉiam neniigi la germanan militismon kaj naziismon.

Balkana demando[redakti | redakti fonton]

Oni interkonsentis, ke Grekio troviĝos en la influ-sfero de Britio, dum Jugoslavio - en la influ-sfero de Sovetio.

Demando pri la reparacioj[redakti | redakti fonton]

Dum la konferenco oni denove ekparolis pri la reparacioj. Pri ilia definitiva grandeco oni, tamen, ne interkonsentis. Estis decidite nur, ke Sovetio ricevos 50 procentojn de ĉiuj reparacioj.

Demando pri UNo[redakti | redakti fonton]

Oni ĝenerale interkonsentis pri kreo de UN, pri la kvin konstantaj membroj de la Sekurec-konsilio (Francio eniris la Sekurec-konsilion pro forta lobiado flanke de Churchill) kaj pri la veto-rajto de ĉiu konstanta membro de la konsilio. Oni interkonsentis ankaŭ pri tio, ke Rusio, Belorusio kaj Ukrainio eniros la organizon kiel apartaj membroj (komence Stalin volis proponi, ke ĉiu el la respublikoj, konsistigantaj Sovetion, eniru la organizon memstare, sed tiu propono estis refutita).

UN iĝis simbolo kaj formala garantianto de la postmilita mond-aranĝo, aŭtoritata kaj foje eĉ sufiĉe efika organizaĵo por solvi la interŝtatajn problemojn. Tamen la grandaj potencoj daŭre preferadis solvi seriozajn problemojn per duflankaj intertraktoj (preter UN) - tial UN ne sukcesis preventi multajn militojn, kiujn partoprenis Usono kaj Sovetio dum la dua duono de la 20-a jarcento.

Churchill, Roosevelt kaj Stalin

La deklaro pri liberigita Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En Jalto oni subskribis la "Deklaron pri liberigita Eŭropo", kiu difinis la principojn de la politiko de la venkintoj sur la milit-akiritaj teritorioj. Ĝi menciis, interalie, la restarigon de la suverenaj rajtoj de la popoloj, loĝantaj sur tiuj teritorioj. Krome, la aliancanoj menciis la intencon "kune helpi al la popoloj plibonigi la kondiĉojn por realigo de tiuj rajtoj". Tiu ideo, tamen, ne realiĝis, ĉar ĉiu el la ŝtatoj-venkintoj havis realan forton nur sur la teritorioj, kie troviĝis ĝiaj armeoj. Rezulte, ĉiu el la iamaj milit-aliancanoj post la fino de la milito zorge subtenis nur siajn ideologiajn subtenantojn.

La heredaĵo de la konferenco[redakti | redakti fonton]

La Jalta konferenco fakte kreis la dupolusan mondon, firme dividis Eŭropon je orienta kaj okcidenta partoj kaj estis la unua decida paŝo direkte al Malvarma Milito. Post kelkaj jaroj Eŭropo dividiĝis je socialisma tendaro, kiu obeis Moskvon, kaj Okcidenta Eŭropo, kie Vaŝingtono, Londono kaj Parizo pene kontraŭstaris al la komunismaj ideoj.

Malgraŭ tio, ke la sistemo, kreita en Jalto, estis iusence malmorala (ĉar ĝi tute ne konsideris la interesojn de la "malgrandaj" nacioj), ĝi evidentiĝis sufiĉe stabila kaj kolapsis nur pro la kolapso de unu el la centroj, kiu garantiis la ekvilibron - USSR.

Laŭ la pritakso de pli multaj historiistoj, plej maksimumajn sukcesojn dum la konferenco atingis Stalin. Li maksimume eluzis la dominadon de la sovetiaj milit-fortoj en Orienta Eŭropo por certigi la sekurecon de Sovetio kaj por pligrandigi ties influ-sferon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.