Okcidenta Bugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la riveron Okcidenta Bugo. Plia rivero nomiĝas Suda Bugo.
Okcidenta Bugo
rigardo al la rivero ĉe la pola urbo Wyszków
rivero
Bazaj informoj
Situo  Ukrainio,  Belorusio,  Pollando
Longeco 772 km
Fluo
Fonto Galicio
Enfluejo apud Varsovio en la riveron Narevo
Geografio
Trairataj urboj Bresto
Alfluantoj
- Dekstraj Muchawez, Nurzec, Brok
- Maldekstraj Huczwa, Uherka, Krzna, Toczna, Liwiec
vdr

La Okcidenta Bugo[1][2] (ukraine kaj beloruse Буг resp. Західний Буг) estas rivero en Ukrainio, Belorusio kaj Pollando. Dum la plej granda parto de sia vojo ĝi konsistigas la nunan orientan limon de Pollando kaj do ekde la 1-a de majo 2004 estas la orienta limo de la Eŭropa Unio:

de sude 50° 38′ 12″ N 24° 05′ 47″ O / 50.63667 °N, 24.09639 °O / 50.63667; 24.09639 (mapo)
ĝis norde 52° 16′ 59″ N 23° 10′ 44″ O / 52.28306 °N, 23.17889 °O / 52.28306; 23.17889 (mapo) - aera distanco 194 km.

Vojo[redakti | redakti fonton]

rigardo al la rivero en la pola urbo Włodawa, lime al Belorusio

La rivero fontas en la historia regiono Galicio, kiu nuntempe apartenas al Ukrainio. Ĝi komence fluas okcidenten, sed mallonge post la loĝloko Kamjanka-Buska turniĝas norden. Dumvoje ĝi pasas la urbon Bresto kaj apud la pola ĉefurbo Varsovio enfluas la riveron Narevo, mallonge antaŭ ol tiu mem enfluas la riveron Vistulo. Entute la Okcidenta Bugo longas 772 km.

Apud Bresto la rivero konsistigas la limon inter Pollando kaj Belorusio. De oriento ĉi tie sude de la urbo la relative mallonga rivereto Muchawez enfluas la Bugon. Ambaŭ riveroj kune kun la Dnepro-Bugo-Kanalo (beloruse Дняпроўска-Бугскі канал, Dnjaproŭska-Bugski Kanal en Belorusio) estas parto de akvovoja sistemo, kiu ligas la Baltan Maron kaj la Nigran Maron.

Laŭ la Ribbentrop-Molotov-Pakto kaj ties Sekreta aldona protokolo inter la totalismaj ŝtatoj Sovetunio kaj Tria Regno pri reciproka neatako la Okcidenta Bugo estis planita esti parto de la limo inter la militaj konkeroregionoj inter Sovetunio oriente kaj Nazia Germanio okcidente. Ĝi plenumis tiun funkcion inter 1939 kaj 1941, kiam Nazia Germanio tamen atakis Sovetunion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pacjurko 2015, p. 207.
  2. Pacjurko 2015, p. 1505.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]