Galicio
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri historia regiono inter Ukrainio kaj Polio. Se vi serĉas informojn pri la similnoma regiono en Hispanio, vidu la paĝon Galegio. |
Galicio estas historia landareo en okcidenta Ukrainio kaj suda Pollando, kiu kongruas grandparte kun la samnoma aŭstra-hungara reĝlando galicia. Dum la frua mezepoko la princlando Galicio-Volinio estis parto de la slava Kieva Regno, poste de la Grandduklando Litovio. Ĉefurbo de la princlando estis la nuna ukraina urbo Lvivo.
[redakti] Bildgalerio
[redakti] Vidu ankaŭ
- Krakovo (Pollando)
- Rzeszów (Pollando)
- Lviva provinco (Ukrainio)