Kieva Regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Sankta Sofia en la kremlo de Novgorodo - la dua plej aĝa konservita konstruaĵo de rus-ortodoksa preĝejo
Kieva Regno

La mezepoka slava imperio Kieva RegnoKijiva Rusjo[1] (ruse Киевская Русь, ukraine Київська Русь) estas antaŭaĵo de la nuntempaj ŝtatoj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio, kun centro en la urbo Kievo.

La Kieva Regno ekestis dum la 9-a jarcento, kiam en Orienta Eŭropo pluraj regnoj de vikingoj, kiuj ŝipe regis riverojn kaj ties ĉirkaŭaĵojn, kaj regnoj de slavoj unuiĝis. La nobelaj regantoj de la Kieva Regno venis el la dinastio de la rurikidoj.

La teritorio de la imperio kovris ĉiujn pejzaĝojn inter la historiaj negocaj urboj Ladoga kaj Novgorod en la nordo ĝis Berezano kaj Tmutorokano en la sudo, de la malnovaj urboj Haliĉ kaj Izborsk en okcidento ĝis la nove fonditaj urboj Jaroslavl kaj Murom en oriento.

La frumezepoka imperio, kies giganta teritorio estis loĝata de orient-slavoj, finnoj kaj baltoj, rande eĉ de irananoj kaj turkecaj popoloj, estis regata de tribo, kiu nomis sin "rus" kaj devenis el Skandinavujo, grandparte el Svedujo. Kvankam la skandinavoj konsistigis la plejparton de la nobeloj, komercistoj kaj militistoj, la dominantaj kulturo kaj lingvo estis slavaj kaj la skandinavoj jam post malmultaj generacioj komplete slaviĝis.

Dum la 10-a jarcento la imperio travivis kulminon, kiam la grandduko Svjatoslavo la 1-a detruis la regnon de la ĥazaroj kaj dumtempe konkeris grandajn partojn de Balkano (interalie la bulgaran regnon).


Ĉar la komerco de la regno celis aparte la urbon Konstantinopolo, post kelkaj vanaj provoj de la Kieva Regno pri konkero sekve pace pliintensiviĝis la kontaktoj kun la Bizanca Imperio. Sekvo de tio estis misiado de bizancaj kristanaj misiistoj en la slava regno kaj fine dum la jaro 988 la oficiala aliĝo de la Kieva Regno al la ortodoksa kristanismo. Tiamaniere fine de la unua jarmilo post H^risto ekestis kultura miksiĝo de skandinavianoj kaj slavoj kun bizanca kulturo kaj religio - rezulto de tio estis la rusa popolo.

La regantoj de la Kieva Regno estis alte aprezataj en la tuta mezepoka Eŭropo kaj per geedziĝoj forĝis aliancojn. Familiaj ligoj plektiĝis inter alie al la regantaj dinastioj de Norvegio, Svedio, Francio, Britio, Pollando, Hungario, la Bizanca Imperio kaj la Sankta Romia Imperio (kiu ampleksis inter alie la hodiaŭajn ŝtatojn Germanio kaj Italio). Apartan bonfarton la regno spertis sub la granddukoj Vladimiro la 1-a (la "sanktulo", de 978 ĝis 1015) kaj Jaroslavo la 1-a (la "saĝa", de1019 ĝis 1054). Jaroslavo en la tuta regno laŭ bizancaj modeloj konstruigis preĝejojn, monaĥejojn, lernejojn kaj fortigaĵojn, reformigis la leĝaron kaj unuafoje skribe fiksis ĝin (Ruskaja Pravda), kaj fondis en Kievo la unuan rusan bibliotekon.

La problemo de la regno estis la geografie randa pozicio lime al la stepoj de Azio, de kie konstante novaj popoloj de rajdantaj militistoj sturmis en la regnon. La dua granda problemo estis la bataloj pri posteulo post ĉiu morto de reganto, kiu regule flamigis internajn militojn.

Post la morto de la grandduko Vladimiro Monomaĥ (1125), kiu ankoraŭfoje scipovis unuigi la interkverelantajn nobelojn de la lando, la Kieva Regno fine disfalis. La partaj regnoj tamen daŭre regiĝis de nobeloj el la dinastio de la rjurikidoj. Tamen la mongola armeo de rajdantaj militistoj, kiu ekde la jaro 1223 ekkonkeris la landon, ne havis grandajn problemojn venki unu partan regnon post la alia.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Difino de Rusjo en la vortaro de Volodimir Pacjurko