Ĥazaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Noto: Ne konfuzu la ĥazarojn kun hazaroj.

Ĥazara militisto kun kaptito

La Ĥazarojkazaroj (hebree Kuzarim כוזרים; arabe خزر; turke Hazarlar; greke Χαζαροι; ruse Хазары; tatare Xäzärlär, Хәзәрләр; perse خزر; latine GazariCosri) estis origine nomada, poste duonnomada, turkeca popolo en Centra Azio. Dum la 7-a jarcento ili fondis sendependan regnon en la regiono de la norda Kaŭkazio inter la Kaspia Maro oriente kaj la Nigra Maro okcidente. Dum la 8-a aŭ komence de la 9-a jarcento la popolo konvertiĝis al judismo - ne plu konatas, ĉu nur la socia tavolo de regantoj aŭ ĉu la tuta popolo alprenis la religion.

Je la pinto de sia potenco, la popolo regis grandajn partojn de la hodiaŭa Rusio, la okcidenton de la posta Kazaĥio, la orientan Ukrainion, parton de Kaŭkazio kaj la preskaŭinsulon Krimeo.

La Ĥazaroj estis gravaj armeaj aliancanoj de la Bizanca Regno kaj pinte de sia regopovo estis signifa regiona potenco. Ili sukcesis plurfoje venki la milite atakantajn arabajn kalifajn regnojn kaj malebligis tiutempan araban invadon de Orienta Eŭropo. Fine de la 10-a jarcento la kreskanta slava regno Kieva Rus venkis la ĥazarojn kaj ili malaperis el la plua historio.

Pri Ĥazaroj skribis la serba verkisto Milorad Pavić en sia fama romano Ĥazara vortaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]