Krimeo
Situo de Krimeo sur la mapo de Eŭropo |
|
Krimeo vidata el kosmo |
|
| Areo | 27.000 kv. km. |
| Maksimuma alteco | 1545 m. (la monto Romankoŝo) |
| Estas okupata de | Aŭtonoma Respubliko Krimeo, Sebastopola municipo |
| Apartenas al | Ukrainio |
| La plej gravaj urboj | Simferopolo, Sebastopolo, Eŭpatorio, Kerĉo, Teodozio, Jalto |
- Tiu ĉi artikolo temas pri la geografia nocio "Krimea duoninsulo". Por legi pri la politika formaĵo Aŭtonoma Respubliko Krimeo bonvolu legi la koncernan artikolon.
Krimeo (aŭ Krimea Duoninsulo) troviĝas sude de Ukrainio, norde de la Nigra maro, inter 33-37°E kaj 44-46°N. Norde ĝi limas la Ĥersonan provincon de Ukrainio, okcidente, sude kaj sudoriente - la Nigran Maron, nord-oriente - la Azovan maron. Norde ĝi konektiĝas al la kontinento per mallarĝa Perekopa terkolo (ĉ. 8-20 kilometrojn larĝa). Oriente de Krimeo, inter la Nigra kaj Azova maroj troviĝas la Kerĉa duoninsulo (inter ĝi kaj la Tamana duoninsulo de Rusio estas 3-13 kilometrojn larĝa Kerĉa markolo). Okcidente la mallarĝiĝanta parto de Krimeo formas la Tarĥankutan duoninsulon.
La areo de Krimeo estas ĉ. 27 mil kv. km. La distanco inter la plej norda punkto (Perekopa terkolo) ĝis la plej suda punkto (kabo Sariĉo) egalas al 207 km. La distanco inter la plej okcidenta punkto (kabo Karamruno) ĝis la plej orienta punkto (kabo Fonaro) egalas al 324 km. La longeco de la bordoj - ĉ. mil kilometroj. La plej grandaj golfoj de la Nigra Maro ĉe Krimeo estas la Karkinita golfo, la Kalamita kaj la Teodozia golfoj; la plej grandaj golfoj de la Azova maro estas Sivaŝo, la Kazantipa kaj la Arabata golfoj.
Ĉ. 70 elcentojn de la Krimea areo (norde) okupas la stepa ebenaĵo. Sude, ĉ. 20 elcentojn de la Krimea areo okupas la Krimea montaro, kiu etendiĝas per 3 montoĉenoj (la plej alta punkto - la monto Romankoŝo, 1545 m.) de Sebastopolo ĝis Teodozio. Ĉ. 10 elcentojn de la Krimea areo okupas lagoj (estas kelkaj grandaj estuaraj saletaj lagoj - Donuzlavo, Sasiko, Uzunlaro ka.).
La klimato en la norda parto estas modere kontinenta. La averaĝaj temperaturoj de januaro estas ĉ. 0 °C, julie - ĉ. 24 °C. En la Krimea Montaro la klimato estas iom pli severa kaj humida. Sude de la montaro sur la Suda Bordo de Krimeo la klimato estas subtropika.
La riveroj de Krimeo estas malmultakvaj, la plej gravaj estas Salgiro, Belbeko, Kaĉo, la Nigra. La grundoj en la norda parto de Krimeo estas plejparte kaŝtanaj, en la centra parto - ĉernoziaj, en la montaro - brunaj montar-arbaraj aŭ ĉernozioidaj montar-herbejaj. La tero de la norda parto estas plejparte plugita kaj kultivata, de loko al loko konserviĝis stepaj kreskaĵoj. La montaro estas kovrita de kverkaj, fagaj, karpenaj arbaroj (la nordaj deklivoj) aŭ de pin-arbaroj (la sudaj deklivoj). La kreskaĵaro de la Suda Bordo de Krimeo estas subtropika.
La ĉefaj urboj de Krimeo estas Simferopolo (la ĉefurbo), Sebastopolo, Jalto, Kerĉo, Teodozio. La Suda Bordo de Krimeo estas grava turisma kaj kurac-ripoza loko.
Administre preskaŭ la tutan areon de Krimeo (escepte de la Sebastopola municipo kaj de la norda parto de la Arabata terlango) okupas la Aŭtonoma Respubliko Krimeo (parto de Ukrainio).
Pri la historio, ekonomio kaj loĝantaro de Krimeo vidu ĉe Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aŭtonoma Respubliko Krimeo
- Krimea montaro
- Krimea submediteranea arbarmasivo
- Suda Bordo de Krimeo
- Trolebusa transporto en Krimeo
| Administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
|---|---|---|---|
| Distriktoj: |
Baĥĉisaraja distrikto | Belogorska distrikto | Ĉernomorska distrikto | Ĝankoja distrikto | Kirovska distrikto | Krasnogvardejska distrikto | Krasnoperekopska distrikto | Lenina distrikto | Niĵnegorska distrikto | Pervomajska distrikto | Razdolna distrikto | Saka distrikto | Simferopola distrikto | Sovetska distrikto |
||
| Urbaj municipoj: |
Aluŝta municipo | Armjanska municipo | Ĝankoja municipo | Eŭpatoria municipo | Kerĉa municipo | Krasnoperekopska municipo | Saka municipo | Simferopola municipo | Sudaka municipo | Teodozia municipo | Jalta municipo |
||