Kaŝtanarbo

El Vikipedio
(Alidirektita el Kaŝtano)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kastaneo
Kultiva kastaneo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Kastaneo Castanea
Specioj

Castanea alnifolia - Arbusta kaŝtanarbo*
Castanea crenata - Japana kaŝtanarbo
Castanea dentata - Amerika kaŝtanarbo
Castanea henryi - Henria kaŝtanarbo
Castanea mollissima - Ĉina kaŝtanarbo
Castanea ozarkensis - Ozarka kaŝtanarbo
Castanea pumila - Virginia kaŝtanarbo
Castanea sativa - Ordinara kaŝtanarbo
Castanea seguinii - Segina kaŝtanarbo

Sinonimoj
  • Kaŝtanujo
  • Kaŝtaneo
v  d  r
Information icon.svg
Folioj kaj fruktoj

La kaŝtanarbokastaneo[1] (Castanea) estas genro de arboj kaj arbedoj kun defalemaj, dentaj folioj, kun virseksaj floroj en longaj, staraj amentoj, kaj kun inseksaj floroj ĝenerale triope ĉirkaŭitaj de involukro, kiu - post fekundiĝo de la floro - iĝas ledeca, multadorna, globa frukto malfermiĝanta al kvar aloj kaj enhavanta tri akenojn (kaŝtanojn); dek specioj en la mezvarmaj partoj de la norda hemisfero, kelkaj kultivataj por fruktoj manĝataj kuiritaj aŭ por ligno uzata i.a. en lignaĵarto.[2]

Etimologio de la nomo estas la latina vorto "castanea", memdevena de la helena "kastanon". Tiu nomo aludas al la urbo Kastanon, en Tesalio, fama en antikveco je kvalito de la rikoltitaj tie kaŝtanoj. Ĝi plejparte kreskas en Mediteraneaj regionoj, sed ankaŭ iom pli norde.

La vivdaŭro de kaŝtanarboj povas esti ege granda: la plej fama kaŝtanujo: Il Castagno dei Cento Cavalli (la kaŝtanujo je cent ĉevaloj) en la komunumo Sant'Alfio en Sicilio (sur la deklivoj de Etna) aĝas laŭdire inter 2 000 kaj 4 000 jaroj.

Ekonomia rolo:

En regionoj kiel Périgord, suda Svisio, Korsiko, Italio maronoj (la manĝeblaj fruktoj de kaŝtanarbo, precipe la kultiva kaŝtanarbo) iam estis la ĉefa nutrofonto.

Piednotoj [redakti]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.540
  2. [1]

Vidu ankaŭ [redakti]


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio