Hipokastano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hipokastano
Hipokastano, plantita kiel okulfrapa arbo en parko
Hipokastano, plantita kiel okulfrapa arbo en parko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Sapindacoj Sapindaceae
Genro: Eskulo Aesculus
Aesculus hippocastanum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La hipokastano [1], ĉevalkaŝtanarbo, ĉevalkaŝtanujohipokaŝtano [2](Aesculus hippocastanum) estas granda decidua arbo, komune konata kiel "ĉevalkastaneo".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Foliaro kaj floroj.

Ĝi altas ĝis 36 m, kun kupola arbokrono de dikaj branĉoj, ĉe pli maljunaj arboj la eksteraj branĉoj ofte pendantaj kun supren-kurbitaj pintoj. La folioj estas kontraŭaj kaj palmate kunmetitaj, kun 5–7 folietoj; ĉiu folieto longas 13–30 cm, farante diametron de 60 cm por la tuta folio, kun petiolo de 7–20 cm. La foliaj cikatroj, kiuj restas sur la ŝosoj post foliofalo, havas karakterizan hufuman formon, inkluzive de la sep najloj. La floroj kutime estas blankaj kun ruĝa makuleto; ili printempe aperas kiel starigantaj panikloj de 10–30 cm grandaj kun ĉirkaŭ 20–50 floroj ĉe ĉiu paniklo. Kutime nur 1–5 fruktoj disvolviĝas el ĉiu paniklo; la ŝelo estas verda, mole pikaĵa kapsulo enhavante unu (malofte du aŭ tri) nuksecan semon nomitan ĉevalmaronon aŭ ĉevalkaŝtanon. Ĉiu ĉevalmarono havas diametron de 2–4 cm, kaj estas brile nukso-bruna kun blankeca makulo sube [3].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La kumuna nomo "ĉevalkastaneo" devenus de la erara supozo ke la arbo estus speco de kastaneo, kune kun la observado ke manĝi la fruktojn sanigis ĉevalojn pri brustmalsanoj [4] malgraŭ ke tiu planto estas venena por ĉevaloj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La hipokastano estas hejma en la montaroj de Balkano en sudorienta Eŭropo, en etaj areoj en norda Grekujo, Albanujo, la Respubliko Makedonujo, Serbujo, kaj Bulgarujo (pind-montaraj miksaj arbaroj kaj balkanaj miksaj arbaroj ) [5]. Tiu palearktisa arbo estas kultivata tra la mezvarmaj regionoj de la mondo.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Folioj kaj trunko.

Kultivado de ĝiaj spektaklaj printempaj floroj estas sukcesa en gamo da klimataj cirkonstancoj kondiĉe ke la someroj ne estu tro varmaj, kun arboj estante kreskigataj tiel norde kiel Edmontono, Alberto [6], Ferooj [7], kaj Harstad, Norvegujo. En pli sudaj areoj, la kreskado estas pli bone en pli malvarmaj montaraj klimatoj.

En Britujo kaj Irlando, la nuksoj estas uzitaj por populara infana ludo. Dum la du mondmilitoj, ĉevalmaronoj estis fonto de amelo kiu siavice povus servi pere de la Clostridium acetobutylicum fermentadometodo disvolvigita de Chaim Weizmann por produkti acetonon. Tiu ĉi tiam estis utila kiel solvilo kiu helpis je la procezo de balistita ekster-trudado en korditon, kiu tiam taŭgis por militista armilaro.

La nuksoj, speciale tiuj kiuj estas junaj kaj freŝaj, estas iome venenaj, entenante alkaloidajn saponinojn kaj glukozidojn. Kvankam ne danĝere por la tuŝado, ili kaŭzas malsanon kiam manĝate; konsumate de ĉevaloj, ili povas kaŭzi tremorojn kaj mankon de kunordigado [8]. Iuj mamuloj, nome cervoj, eblas malkombinigi la toksinojn kaj manĝi ilin sendanĝere.

Freŝaj ĉevalokaŝtanoj de hipokastano.
Bieroĝardeno en Munkeno.

En la pasinteco, hipokastanaj semoj estis uzitaj en Francujo kaj Svisujo por blankigado de kanabo, lino, silko kaj lano. Ili enhavas sapan sukon, taŭgan por lavi tolaĵon kaj ŝtofojn, por premgladi kaskedojn kaj ŝtrumpojn, k.t.p., kaj por plenigi vestaĵojn. Tor tio, 20 hipokaŝtanoj estis sufiĉaj por ses litroj da akvo. Ili estis senŝeligitaj, tiam raspitaj aŭ sekigitaj, kaj muelitaj en malton. La akvo devas esti dolĉa, aŭ pluvarivera akvo; kalkhava fonta akvo ne taŭgas. Tiam la nuksoj estis trasorbigitaj en malvarma akvo, kiu baldaŭ estiĝas ŝaŭma, kiel kun sapo, kaj tiam estiĝas lakte blanka. La likvaĵo unue devis esti bone kirlita, kaj tiam, post starigado por surfondiĝo, kribrita aŭ deverŝigita. Tolaĵo lavita en tiu likvaĵo, kaj poste lavpurigita en klara kuranta akvo, ekhavas agrablan hele ĉiel-bluan koloron. Ĝi forprenas makulojn el kaj tolaĵo kaj lano, kaj neniam difektas la tekstilaĵojn.

En Bavarujo la hipokastano estas tipa arbo por bieroĝardeno. Origine tiuj arboj estis plantataj por doni profundan ombron kiu signifas ke bierkelo-posedantoj vintre povis tranĉi glacion el la lokaj riveroj kaj lagoj por malplivarmigi la bieron longe dumsomere. Nuntempe la gastoj ĝuas la ombron por teni la kapon malvarmete, eĉ post trinkado de sufiĉe da biero.

La hipokastanoj estis minacataj de la folioborula tineo Cameraria ohridella, kies larvoj nutriĝas per hipokastanaj folioj. La tineo estis priskribata el Makedonujo kie la specio estis malkovrata en 1984 sed bezonis 18 jarojn por atingi Britujon [9].

La hipokastano homeopatie estas utila. Kiam oni aplikas la burĝonojn, ĝi estas nomita "Hipokastana Burĝono" kaj se la floroj estas la baza substanco, oni parolas pri "Blanka Hipokastano".

La floro estas la simbolo de Kievo, ĉefurbo de Ukrainujo[10]. Ĉevalmaronoj povas esti uzataj kiel perlojn.

Fama specimeno estis la Arbo Anne Frank, hipokastano en la centro de Amsterdamo kiu ŝi menciis en sia taglibro kaj kiu postvivis tie ĝis aŭgusto 2010[11][12].

Bonsajo[redakti | redakti fonton]

La hipokastano havas multajn subtenatojn en la Bonsaja Mondo, kaj speciale en Eŭropo, kie oni faras belajn grandajn bonsajojn, kvankam la eŭropanoj ankaŭ estas famaj por fari pli malgrandajn bonsajojn [13].

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro (2002) p. 442
  2. Evitenda, ĉar kaŝtano estas frukto, ne arbo.
  3. angle Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9
  4. Lack, H. Walter . "The Discovery and Rediscovery of the Horse Chestnut", gazeto : Arnoldia, volumo : 61, numero : 4
  5. angle Euro+Med Plantbase Project: Aesculus hippocastanum
  6. angle Edmonton
  7. angle Højgaard, A., Jóhansen, J., & Ødum, S. (1989). A century of tree planting on the Faroe Islands. Ann. Soc. Sci. Faeroensis Supplementum 14.
  8. angle (1995) Feeding and care of the horse. Wiley-Blackwell. Alirdato: 2011-10-21. 
  9. angle Lees, D.C.; Lopez-Vaamonde, C.; Augustin, S. 2009. Taxon page for Cameraria ohridella Deschka & Dimic 1986. In: EOLspecies, http://www.eol.org/pages/306084. First Created: 2009-06-22T13:47:37Z. Last Updated: 2009-08-10T12:57:23Z.
  10. angle Kiev
  11. angle Sterling, , "Anne Frank's 'beautiful' tree felled by Amsterdam storm, 24 August 2010. Kontrolita 24 August 2010.
  12. angle Gray-Block, , "Anne Frank tree falls over in heavy wind, rain, 23 August 2010. Kontrolita 24 August 2010.
  13. angle Ma-Ke Bonsai Care Guide for Aesculus hippocastanum. Alirita 2011-07-05.
  14. angle Extent of the bleeding canker of horse chestnut problem. Alirita 2010-01-09.
  15. angle Other common pest and disease problems of horse chestnut. Alirita 2010-01-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]