Arbedo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Salikarbedo dum la frua printempo en Nederlando

Arbedo (frutex, virgultum) estas ligneca planto kun malalta trunketo, kiu disbranĉiĝas tuj de la bazo ekz. siringo, lilako, ribujo, kratago. La arbedo makmimume altas 3 metrojn. La arbeto havas pli altan trunkon (pigmaj arboj, arbetoj en la altaj montaroj).

Alia fonto [1] difinas ĝin kiel perena, en plenkreska stato ĉirkaŭ 0,5 ĝis 8 m alta sentrunka aŭ multetrunka ligneca planto, kiu senpere disbranĉiĝas supre de la grundo. Sinonimo estas "arbetaĵo". La sama fakvortaro eksplikas ke disbranĉiĝi estas forkiĝi en plurajn partojn.

Arbedaro, sinonimo arbedaĵo, estas aro de kelkaj aŭ de multaj grupiĝintaj arbedoj [2].

Vepro, aŭ densa (dorna) arbustaĵo, estas densa, malfacile trapenetrebla (dorna) arbedaro [3].

[redakti] Fotogalerio


[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. esperante Simon, Karl-Hermann (ed) 1995 : Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84p. (p.8) ISBN 3-931 262-08-1
  2. esperante Simon, Karl-Hermann (ed) 1995 : Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84p. (p.10) ISBN 3-931 262-08-1
  3. esperante Simon, Karl-Hermann (ed) 1995 : Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84p. (p.10) ISBN 3-931 262-08-1



Botaniko
Ĉi tiu artikolo pri "Arbedo" ankoraŭ estas ĝermo pri botanika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.