Eŭpatorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Eŭpatorio
rus. Евпатория
ukr. Євпаторія
krim. Kezlev
Flag of Yevpatoriya.png Evpatoria Emblem.png
Apartenas al: Eŭpatoria municipo
Koordinatoj: 45° 12′ N, 33° 22′ O45.20361111111133.361388888889Koordinatoj: 45° 12′ N, 33° 22′ O
Averaĝa alto super la marnivelo: ~10 m
Areo: 65 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
106 500 (laŭ 2006)
1638,46 hom/km²
Poŝtkodoj: 97400 — 97490
Telefonkodo: +380-6569
Hor-zono: UTC+4
Antaŭa nomo: Gezljov, Kezlev (ĝis 1784)
Urbestro Andrij Petroviĉ Danilenko

Oficiala paĝaro

Eŭpatorio (Krimeo)
DMS
Eŭpatorio
Eŭpatorio
Situo de Eŭpatorio sur la mapo de Krimeo

Eŭpatorio (rus. Евпатория, ukr. Євпаторія, krim. Kezlev) estas urbo en Krimeo, fama ripoz-centro kaj kurac-loko.

La urbo situas sur la bordo de la Kalamita golfo de la Nigra Maro, nordokcidente de Simferopolo, en la stepa parto de Krimeo. Ĉiujare la urbo akceptas ĉ. milionon da ripozantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la urbo startas jam en antikveco. En la tria kvarono de la VIa jarcento a.K. ĉi tie estis fondita la loĝloko Kerkinitido fare de la helenoj (ĝin mencias, i.a. Herodoto). La ĉefaj okupoj de la tiamaj loĝantoj estis potado, komerco kaj agrikulturo. Komence de la IIIa jarcento a.K. Kerkinitido iĝis parto de Ĥersoneso. La urbo ekzistis ĝis la IVa jarcento p.K. Post tiu tempo ĝi malprosperis kaj en mezepoko ĉi tie ekzistis verŝajne nur tre eta loĝloko (la arĥeologiaj trovaĵoj de tiu tempo preskaŭ mankas).

Strateto en la malnova urbo

En la jaro 1475 la urbo transiras sub la regadon de la Krimea Ĥanlando. En la sama jaro ĉi tie estis konstruita granda fortikaĵo. De tiu tempo la urbo nomiĝis turke Gezljov (aŭ krime-tatare - Kezlev, kio signifis, eble, "belega domo"). La urbo rapide fariĝas prospera, ĉar ĝi estis la sola haveno de la Krimea Ĥanlando. En la jaro 1552 en la urbo komenciĝas la konstruado de la plej granda kaj majesta moskeo de Krimeo - Ĝuma-Ĝami. La arĥitekto de la moskeo estis famega Ĥoĝa Sinan (greko laŭ la deveno, kreinto de i.a. Blua Moskeo en Istanbulo). En la XVII-XXIIIaj jarcentoj la urbo fariĝas dua plej granda urbo de Krimea Ĥanlando (post la ĉefurbo Baĥĉisarajo).

En la jaro 1783 la urbo kaj tuta Krimeo estas aneksitaj fare de Rusuja Imperio. La nomo de la urbo estis ŝanĝita al Eŭpatorio omaĝe al la Ponta caro Mitridato la 6a Eŭpatoro (la Granda) - pro tio, ke la caro ofte helpis al la loĝantoj de Kerkinitido batali kontraŭ skitoj. La loĝloko ricevas la statuson de la urbo.

Ekde mezo de la XIXa jarcento la urbo evoluas kiel ripoz- kaj kurac-loko. Post la Oktobra Revolucio en la urbo estas konstruataj multaj kuracejoj kaj sanatorioj. Ĝi fariĝas grava porinfana kurac-loko kaj populara ripozejo.

Post disfalo de Sovetunio la urbo iĝas parto de Ukrainio. En la jaro 1997 ĝi ricevas la statuson de tutukrainia porinfana kurac-loko.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Eŭpatorio estas grava kurac-loko. La plej gravaj kuracaj faktoroj ĉi tie estas kelkaj. Unue - tre milda klimato (la averaĝa jar-temperaturo estas +11 °C); la kvanto de sunaj tagoj jare estas averaĝe 258. Due, la maro: ĉe Eŭpatorio la maro estas malprofunda, tial la akvo rapide varmiĝas, la averaĝa mar-temperaturo somere estas +23 °C-+26 °C, la plaĝoj estas plejparte sablaj. Trie, apud la urbo troviĝas kelkaj salitaj lagoj, kie multas kuracaj ŝlimoj kaj saturitaj sal-solvaĵoj, kiuj estas vaste uzataj por kuracado; aldone, ĉe la urbo multas la fontoj de kuracaj mineral-akvoj.

Nun en la urbo estas pli ol 60 sanatorioj, kiuj kune povas akcepti samtempe pli ol 30.000 homojn. En Eŭpatorio oni plej sukcese kuracas la malsanojn de skeleto, haŭto, endokrinajn kaj ginekologiajn malsanojn, infanan cerbo-paralizon kaj diversajn traŭmatojn de la centra nerva sistemo.


Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la urbo mankas grandaj entreprenoj; la ĉefaj sektoroj de ekonomio estas turisma kaj kuraca sektoroj. Estas kelkaj nutro-fabrikoj, vin-farejoj, fiŝ-kapta entrepreno.

Katedralo de sankta Nikolao

Vizitindaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • En la urbo laboras region-studa muzeo, kie estas gardataj pli ol 75 mil eksponaĵoj.
  • Sur la areo de ĉ. 7 hektaroj estas elfositaj la restaĵoj de antikva Kerkinitido.
  • La moskeo Ĝuma-Ĝami - arkitektura monumento de la XVIa jarcento, bone videblas de la maro. Kiel modelo por tiu moskeo servis la fama katedralo de Sankta Sofio en Konstantinopolo. Post la finkonstruo la moskeo estis multfoje refarata kaj riparata.
  • Monaĥejo de derviŝoj, konstruita en la XVa jarcento - la sola konserviĝinta senŝanĝe konstruaĵo de tiu speco sur la teritorio de tuta eksa Sovetunio. La monaĥejo konsistas el 3 konstruaĵoj - loĝejo, moskeo kaj lernejo. Nuntempe en la monaĥejo funkcias muzeo de la krime-tatara kulturo.
  • Turkaj banejoj, kiuj estis konstruitaj en la XVIa jercento kaj funkciis ĝis la jaro 1992. Nun ili estas en danĝera stato kaj la eniro estas malpermesita.
  • Katedralo de sankta Nikolao el Likiaj Miroj - konstruita en 1899.
Preĝejo de sankta Elija
  • Greka templo de sankta Elija - konstruita en 1918.
  • Armena preĝejo de sankta Nikolao - konstruita en la 20-j jaroj de la XIXa jarcento.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La urbo estas ligita al aliaj urboj de Krimeo per aŭtobusoj kaj fervojo. Eŭpatorio estas la sola urbo en Krimeo, kie estas tramo. Oni povas facile atingi la urbon de la Simferopola fervoja stacidomo.

Ligoj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Eŭpatoria municipo

Urbo: Eŭpatorio
Urbotipa loĝloko: NovoozernoMirnoZaozerno


Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo La loĝlokoj de Krimeo Standardo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Urboj:

Alupko | Aluŝto | Armjansko | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)
La iama urbo Balaklavo nun administre estas parto de Sebastopolo

Urbo-tipaj loĝlokoj:

AeroflotskoAgrarnoAzovskoBagerovoBeregovoĈernomorskoForosoGasproGvardejskoGolubozalivoGresovskoGurzufoKaciveloKaĉoKirovskoKoktebeloKomsomolskoKoreizoKrasnogvardejskoKrasnokamenkoKujbiŝevoKurortnoKurpatoLeninoLivadioMasandroMirnoMolodeĵnoNauĉnoNiĵnegorskoNikitoNikolajevkoNovofedorovkoNovoozernoNovoselovskoNovosvetoOktjabrskoOrĝonikidzoOreandoOtradnoParkovoPartenitoPervomajskoPonizovkoPoŝtovoPrimorskoRazdolnoSanatornoSimeizoSovetsko (Jalta municipo)Sovetsko (Sovetska distrikto)ŜĉebetovkoVinogradnoVolnoVosĥodoZaozernoZujo
(inkluzive la loĝlokojn de la Sebastopola municipo)