Belgorodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Blanka urbo (apartigilo)
Belgorodo
ruse Белгород
urbo
Oficiala nomo: Белгород
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Belgoroda provinco
Rivero Severskij Donec
Supermara alteco 130 m s. m.
Koordinatoj 50° 36′ 00″ N 36° 36′ 00″ O / 50.60000 °N, 36.60000 °O / 50.60000; 36.60000 (mapo)
Areo 153,1 km² (15 310 ha)
Loĝantaro 356 426 (2010)
Denseco 2 328,06 loĝ./km²
Fondita 1596
 - statuso de urbo 1596
Urbestro Boĵenov Sergej Andreeviĉ
Horzono MSK (UTC+4)
Poŝtkodo 308000-309000
OKATO 14 401
Kodo +7 4722
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Belgoroda provinco
Situo enkadre de Belgoroda provinco
Situo enkadre de Belgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Belgorod
Retpaĝo: http://www.beladm.ru/
Map

BelgorodoBelgorod (ruse Бе́лгород) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Belgoroda provinco. La urbo situas ĉe rivero Severskij Donec (Северский Донец), 695 kilometrojn suden de Moskvo, kaj 40 km norden de Ukrainio.

Loĝantaro:

  • 72.3 mil personoj (1959)
  • 337 mil personoj (2002)
  • 450 mil personoj (pritakso 2004)

Historio[redakti | redakti fonton]

Belgorod estis fondita en 7-8 jc., la unua mencio de ĝi estas datita de 997 jaro. Tiam Belgorod defendis sudajn bordojn de Rusujo kontraŭ militiroj de stepaj nomadoj.

Al Belgorod estis ekziligataj ne mortpunitaj krimuloj, malfidelaj edzinoj kaj prostituitinoj.

En 1596 estis konstruita ŝtona fortikaĵo anstataŭ la antaŭa, multfoje bruligita ligna. Urbo longe servis sian landon per defendo kontraŭ krimeaj tataroj ĝis la jaro 1785, kiam Krimeo estis konkerita kaj aligita al Rusio. Ekde tiam Belgorod perdis sian militan signifon.

Ĝis 1779 Belgorod estis centro de aparta provinco, kiu tamen estis dispecigita tiel, ke poste la urbo eniris Kurskan provincon. En sovetia tempo ĝi denove iĝis provinca centro.

Dum la invado de Rusio en Ukrainion en 2022 la urbo iĝis grava logistika centro de atakantaj trupoj kaj unu el celoj de la ukraina armeo sur la teritorio de Rusio. La 29-an de marto 2022 Ukrainio pripafis najbaran stokon de municio per OTR-21 Toĉka, matene la 1-an de aprilo du ukrainaj helikopteroj Mi-24 detruis en la urbo ok ujojn kun bruligaĵo.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Belgorod produktas kaj eksportas multon da kreto (temas pri iu specifa malofta speco). Krom tio proksime de la urbo oni ekspluatas grandan minejon de fera erco.

Belgorod estas bela kaj relative komforta urbo, kiu logas transloĝiĝantojn el pli nordaj regionoj. Proksimeco de Ukrainio (kun alia nivelo de prezoj) kaŭzas relative malaltajn prezojn por manĝaĵoj kaj kelkaj industriaj varoj.

En la urbo estas Belgoroda Ŝtata Universitato kaj kelkaj aliaj universitat-nivelaj institucioj.

En la urbo estas fervoja stacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.