Ĉernomorsko

El Vikipedio
(Alidirektita el Ĉernomorsko (Krimeo))
Saltu al: navigado, serĉo
Urbotipa loĝloko de Krimeo
Ĉernomorsko
rus. Черноморское
ukr. Чорноморське
krim. Aqmeçit
Sin escudo.png
Apartenas al: Ĉernomorska distrikto, Ĉernomorska komunumo
Koordinatoj: 45°30′11″N 32°42′18″O  /  45.50306°N, 32.705°O / 45.50306; 32.705 (Ĉernomorsko)Koordinatoj: 45°30′11″N 32°42′18″O  /  45.50306°N, 32.705°O / 45.50306; 32.705 (Ĉernomorsko)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~10 m
Loĝantaro: 11 000 (laŭ 2006)
Poŝtkodoj: 96400 — 96405
Telefonkodo: +380-6558
Hor-zono: UTC+2
Antaŭa nomo: Ak-Meĉet (antaŭ 1944)

Oficiala paĝaro

Ĉernomorsko (Krimeo)
DMS
Ĉernomorsko
Ĉernomorsko
v  d  r
Information icon.svg

Ĉernomorsko (ukr. Чорноморське, rus. Черноморское, krim. Aqmeçit; antaŭ la jaro 1944 la loĝloko nomiĝis Ak-Meĉet) estas ĉemara urbotipa loĝloko en la okcidenta parto de la Krimea duoninsulo, administra centro de la Ĉernomorska distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas ĉ. 140 kilometrojn for de Simferopolo. La historia krime-tatara nomo signifas laŭvorte "blanka moskeo".

Historio[redakti]

Jam en la 4-a jarcento antaŭ Kristo tie ekzistis helena loĝloko Kalos-Limen (nun ĝiaj ruinoj troviĝas ĉe la nord-orienta rando de Ĉernomorsko).

En la tempoj de la Krimea Ĥanlando tie ekzistis la loĝloko Akmesĝit Liman (Ak-Meĉet).

En la 20-a jarcento la loĝloko malrapide kreskis kaj evoluis kiel agrikultura centro. En la jaro 1944 ĝi estas alinomita Ĉernomorsko. Ekde la jaro 1957 ĝi havas la statuson de urbotipa loĝloko.

Ekonomio[redakti]

La loĝloko estas ĉefe agrikultura centro, ekzistas ankaŭ kelkaj negrandaj nutro-uzinoj.

Iom post iom la loĝloko transformiĝas en popularan kaj malmultekostan ripoz-lokon. En Ĉernomorsko estas 9 pensionoj-ripozejoj.

Transporte la loĝloko estas ligita al aliaj loĝlokoj de Krimeo per busa trafiko. La plej proksima fervoja stacio troviĝas en Eŭpatorio.

Socia sfero[redakti]

En la loĝloko estas 3 mezlernejoj, muziklernejo, sporta lernejo, regiona hispitalo, kulturdomo, biblioteko, regionstuda muzeo, kinejo.


La loĝlokoj de la Ĉernomorska distrikto

Urbotipaj loĝlokoj Ĉernomorsko
Vilaĝoj ArtjomovkaGromovoDaljokojeDozornojeĤmelevoĴuravljovkaKalinovkaKirovskojeKrasnaja PoljanaKrasnojarskojeKrasnoselskojeKuzneckojeLenskojeMajakMarjinoMedvedevoMeĵvodnojeNovoivanovkaNovoselskojeNovouljanovkaOkunevkaOlenevkaSevernojeSneĵnojeVladimirovkaVnukovoVodopojnojeZadornojeZajcevoZnamenskojeZorjanoje
Loĝloketoj NizovkaOzjorovka


Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo La loĝlokoj de Krimeo Standardo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Urboj:

Alupko | Aluŝto | Armjansko | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)
La iama urbo Balaklavo nun administre estas parto de Sebastopolo

Urbo-tipaj loĝlokoj:

AeroflotskoAgrarnoAzovskoBagerovoBeregovoĈernomorskoForosoGasproGvardejskoGolubozalivoGresovskoGurzufoKaciveloKaĉoKirovskoKoktebeloKomsomolskoKoreizoKrasnogvardejskoKrasnokamenkoKujbiŝevoKurortnoKurpatoLeninoLivadioMasandroMirnoMolodeĵnoNauĉnoNiĵnegorskoNikitoNikolajevkoNovofedorovkoNovoozernoNovoselovskoNovosvetoOktjabrskoOrĝonikidzoOreandoOtradnoParkovoPartenitoPervomajskoPonizovkoPoŝtovoPrimorskoRazdolnoSanatornoSimeizoSovetsko (Jalta municipo)Sovetsko (Sovetska distrikto)ŜĉebetovkoVinogradnoVolnoVosĥodoZaozernoZujo
(inkluzive la loĝlokojn de la Sebastopola municipo)