Baĥĉisarajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baĥĉisarajo
ukraine Бахчисарай, ruse Бахчисарай, krime-tatare: Bağçasaray
urbo
Baĥĉisaraja palaca muzeo
Blazono
Lando  Rusio /  Ukrainio
Respubliko Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Distrikto Baĥĉisaraja distrikto
Komunumo Baĥĉisaraja municipo
Historiaj regionoj Krimea Ĥanlando, Rusia Imperio
Montaro Krimea montaro
Situo Baĥĉisarajo
 - alteco 300 m s. m.
 - koordinatoj 44° 45′ 10″ N 33° 51′ 39″ O / 44.75278 °N, 33.86083 °O / 44.75278; 33.86083 (mapo)
Areo 26 081 km² (2 608 100 ha)
Loĝantaro 26 400 (2006)
Denseco 1,01 loĝ./km²
Biomo Krimea arbarmasivo
Situas en Arbaroj, Stepoj
Fondita 1502
 - statuso de urbo 1926
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 98400-98408
Telefona prefikso +380 6554
OKATO 120410100
Aŭtokodoj AK
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Krimeo
Situo enkadre de Krimeo
Situo enkadre de Krimeo
Situo de la urbo en Baĥĉisaraja distrikto
Situo de la urbo en Baĥĉisaraja distrikto
Situo de la urbo en Baĥĉisaraja distrikto
Vikimedia Komunejo: Bakhchisaray
Retpaĝo: www.bahchisaray.info

Baĥĉisarajo (ruse Бахчисарай, ukraine Бахчисарай, krime-tatare Bağçasaray) estas urbo en Krimeo, administra centro de la Baĥĉisaraja distrikto, ĉefurbo de la iama Krimea Ĥanlando, grava turisma centro. La nomo de la urbo venas el la krime-tatara lingvo kaj signifas "palaco en ĝardeno" aŭ "palaco-ĝardeno". La urbo situas sur la deklivoj de la interna montoĉeno de la Krimea montaro, en arbar-stepa parto de Krimeo, en la valo de la rivero Ĉuruksu.

La ĥana palaco en Baĥĉisarajo

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj spuroj de la homa aktivado sur la teritorio de Baĥĉisarajo rilatas jam al mezolitiko. La unua granda loĝloko aperas dum frua mezepoko sub la nomo Eski-Jurt. Tamen, kiel la daton de la apero de la urbo oni kutimas konsideri la jaron 1502, kiam la krimea ĥano Mengli I Geraj konstruigis ĉi tie novan ĉefurbon de la Krimea Ĥanlando.

Dum kelkaj jarcentoj la urbo estis kultura centro de krime-tatara kulturo, tamen en la urbo loĝis ankaŭ reprezentantoj de aliaj nacioj (plej multis grekoj). En la mezo de la 19a jarcento la urbo havis ĉirkaŭ 2000 domojn. En la jaro 1736 la urbo estis plene forbruligita fare de la rusuja armeo. La konstruaĵo de la ĥana palaco, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ, estis rekonstruita dum restaŭrado de la urbo en la 1740-1750j jaroj.

Malnova strato en Baĥĉisarajo. Maldekstre videblas la tradicia duetaĝa domo, kies dua etaĝo estas pli elstara, ol la unua.

Post anekso de Krimeo fare de la Rusia Imperio la urbo perdis sian administran signifon, tamen ĝi daŭre estis la centro de krime-tatara kultura vivo. Ĝis la perforta ekzilo de krime-tataroj (kiu okazis la 18an de majo 1944) Baĥĉisarajo estis unu el 3 urboj de Krimeo (kune kun Belogorsko kaj Aluŝto), en kiuj la krime-tatara loĝantaro estis pli granda, ol la alinacia loĝantaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Baĥĉisarajo estas kelkaj negrandaj uzinoj, inter ili: esenc-ekstrakta fabriko, suk-produkta fabriko, vinfarejo, kelkaj konstru-uzinoj.

En la urbo estas fervoja stacidomo, aŭtobusa stacio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La fama "Fontano de larmoj" en la ĥana palaco.

La ĉefa vidindaĵo estas la tiel nomata Ĥansaraj - la palaco de la krimeaj ĥanoj. En la palaco funkcias historia kaj region-studa muzeoj. La fama "Fontano de larmoj", kiu troviĝas en la palaco, estas vaste konata dank' al la poemo de A. Puŝkino "Baĥĉisaraja fontano" (1822).

Apud la urbo situas popuparaj kaverna Svjato-Uspenskij monaĥejo kaj mezepoka kaverna urbo-fortreso Ĉufut-Kaleo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



La loĝlokoj de la Baĥĉisaraja distrikto

Urboj Baĥĉisarajo
Urbotipaj loĝlokoj KujbiŝevoNauĉnoPoŝtovo
Vilaĝoj:

AjvovojeAromatAromatnojeBogatoje UŝĉeljeBaŝtanovkaBeregovojeBelokamennojeBogatirBrjanskojeBolŝoje SadovojeGorkaGlubokij JarGolubinkaDaĉnojeDolinnojeDoroĵnojeDubrovkaFurmanovkaĤoĝa SalaĤolmovkaĴeleznodoroĵnojeKazankiKaŝtaniKoĉerginoKrasnaja ZorjaKrasnij MakKudrinoMalinovkaMaloje SadovojeMalovidnojeMaŝinoMnogoreĉjeMostovojeNagornojeNekrasovkaNiĵnjaja GolubinkaNovenkojeNovopavlovkaNovopoljeNovouljanovkaNovovasiljevkaOtradnojePesĉannojePreduŝĉelnojePlodovojePlotinnojePoljanaPrijatnoje SvidanijeProĥladnojePutilovkaRassadnojeRastuŝĉejeReĉnojeRepinoRozovojeSamoĥvalovoSĉastlivojeSevastjanovkaSinapnojeSkalistojeSokolinojeSolneĉnoseljeSuvorovoŜevĉenkovoTabaĉnojeTankovojeTenistojeTopoliTrudoljubovkaTurgenevkaUglovojeVerĥoreĉjeViktorovkaVilinoVisokojeZalesnojeZavetnojeZeljonojeZubakino

Loĝloketoj SirenStalnoje