Inkermano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inkermano · Інкерман · İnkerman
listo de urboj en Ukrainio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Municipo Sebastopolo
Poŝtkodo 299703 — 299709
Demografio
Loĝantaro 10 196  (2017) [+]
Loĝdenso 5 098 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 37′ N, 33° 36′ O (mapo)44.61416666666733.608333333333Koordinatoj: 44° 37′ N, 33° 36′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 2 km² ( 200 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Inkermano · Інкерман · İnkerman (Krimeo)
Inkermano · Інкерман · İnkerman (Krimeo)
DEC
Inkermano · Інкерман · İnkerman
Inkermano · Інкерман · İnkerman
Situo de Inkermano · Інкерман · İnkerman

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Inkerman [+]
vdr
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Inkermano
ruse Инкерман
ukraine Інкерман
krime-tatare İnkerman
Apartenas al: Sebastopolo
Koordinatoj: 44° 36′ N, 33° 36′ O (mapo)44.633.6Koordinatoj: 44° 36′ N, 33° 36′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~30 m
Loĝantaro: 11 300 (laŭ 2006)
Poŝtkodoj: 99703 — 99709
Telefonkodo: +380-692
Hor-zono: UTC+3
Antaŭaj nomoj: Kalamita (ĝis 1475), Belokamensk (19761991)

Oficiala paĝaro nekonata

Inkermano (Krimeo)
Inkermano (Krimeo)
DMS
Inkermano
Inkermano
Inkermano
Situo de Inkermano sur la mapo de Krimeo
vdr

Inkermano (ruse Инкерман, ukraine Інкерман, krime-tatare İnkerman) estas eta urbo en la sud-okcidenta parto de Krimeo. Administre la urbo apartenas ne al Aŭtonoma Respubliko Krimeo, sed al Sebastopola municipo (montrita sur la mapeto dens-blue), kiu estas aparta sendependa administra unuo de Ukrainio. La urbo situas ĉe alfluejo de la Nigra rivero al la Sebastopola kreko. La nomo venas el tjurkaj lingvoj kaj signifas "kaverna fortreso".

La teritorio de Inkermano estis loĝata de antikvaj tempoj. En la 6a jarcento p.K. ĉi tie aperas la fortreso Kalamita. Dum la mez-epoko ĝi estis la ĉefa haveno de la princlando Teodoro (kiu situis en montara Krimeo). Ekde la 8a jarcento p.K. ĉirkaŭ la urbo estis kreitaj kelkaj kavernaj monaĥejoj (la unua estis la monaĥejo de Sankta Klemento); la monaĥejoj estis ruinigitaj dum la sovetiaj tempoj, sed nun riparataj.

La urbo famiĝis internacie en la jaro 1854, kiam apud ĝi okazis du bataloj de la Krimea (Orienta) milito: la Inkermana batalo kaj la Batalo ĉe la Nigra rivero (en ambaŭ venkis la brit-francaj armeoj).

Dum sovetia tempo la urbo estis grava help-bazo por la Nigramara floto, ĉi tie troviĝis multaj sekretaj amunic-konservejoj kaj ripar-uzinoj. En la jaro 1957 Inkermano, same kiel Balaklavo, perdis la statuson de la urbo kaj iĝis parto de Sebastopolo. En la jaro 1976 ĝi denove iĝis aparta urbo kaj ricevis la nomon Belokamensk (laŭvorte - urbo de blankaj ŝtonoj, kio aludas al la multnombraj rokoj, formitaj de kalkoŝtono, kiuj ĉirkaŭas la urbon). En la jaro 1991 la urbo rericevis la nomon "Inkermano".

Nuntempe la urbo estas fakte suburbo de Sebastopolo, kun kiu ĝi havas komunan transporton. Tra la urbo pasas grava fervoja linio Simferopolo-Sebastopolo. La industrio de la urbo estas ne tro granda, ĉefe orientita al ŝip-riparado kaj produktado de konstru-materialoj. En Inkermano troviĝas unu el la plej famaj krimeaj vin-farejoj. Ĉirkaŭ la urbo estas kelkaj ortodoksaj kavernaj monaĥejoj, kiuj iĝas ĉiam pli kaj pli vizitataj de di-kredantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]