Simeizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simeizo
urban-type settlement in Russia • urbotipa loĝloko en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 298680–298682
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 901  () [+]
Loĝdenso 1 272 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 24′ N, 34° 0′ O (mapo)44.40527777777834.004444444444Koordinatoj: 44° 24′ N, 34° 0′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 3,0664 km² ( 306 .64 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Simeizo (Krimeo)
Simeizo (Krimeo)
DEC
Simeizo
Simeizo
Situo de Simeizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Simeiz [+]
vdr
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Simeizo
ruse Симеиз
ukraine Сімеїз
krime-tatare Simeiz
Apartenas al: Jalta municipo, Simeiza komunumo
Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 59′ O (mapo)44.40583333333333.99Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 59′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~100 m
Loĝantaro: 3501 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98680-98682
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Simeizo (Krimeo)
Simeizo (Krimeo)
DMS
Simeizo
Simeizo
Simeizo
Situo de Simeizo sur la mapo de Krimeo
Simeizo (Jalto)
Simeizo (Jalto)
DMS
Simeizo
Simeizo
Simeizo
Situo de Simeizo sur la mapo de la Jalta municipo (la Simeiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Simeizo (ruse Симеиз, ukraine Сімеїз, krime-tatare Simeiz) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra Maro, 18 kilometrojn okcidente de Jalto ĉe la monto Koŝko. Administre Simeizo estas centro de la Simeiza komunumo. La nomo de la loĝloko venas el la greka lingvo: σημαια — standardo, simbolo, signo kaj -εις — plurala sufikso en la dialekto de krimeaj grekoj. Simeizo estas grava kurac- kaj ripoz-loko. En la loĝloko loĝas ĉirkaŭ 3,5 mil homoj, plejparte rusoj. En la loĝloko troviĝas Simeiza observatorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la antaŭhistoriaj tempoj proksime al Simeizo troviĝis la loĝloko de la aborigenoj de Krimeo - taŭridanoj. Ĉe la loĝloko restis multaj dolmenoj; sur la monto Koŝko troviĝas la restaĵoj de la taŭridana fortikaĵo. Ĉe la montopiedo troviĝas la plej granda taŭridana tombejo en Krimeo (havanta 95 tombojn).

Dum la mezepoko la taŭridana fortikaĵo transiris al ĝenovanoj; ili ankaŭ fondis proksime la bone defendatan monaĥejon.

Post konkero de la ĝenovaj teritorioj fare de la Otomana Imperio, Simeizo iĝis negranda vilaĝo. En la jaro 1778, kiam la tuta kristana loĝantaro de Krimeo estis deportita sur la nordajn bordojn de la Azova Maro, la loĝloko estis lasita de la lastaj grekoj kaj iĝis loĝata de nur krime-tataroj.

En la jaro 1818 la bienon "Simeizo" aĉetas fama industriisto I. Malcov; granda parto de la bieno estis okupita de vitejoj kaj parkoj. Komence de la XXa jarcento parto de la bieno estis vendita al diversaj privatuloj, kaj sur ĝia loko rapide kreskas la ripoz-loko. Pro tio, ke la konstruado de la loĝloko estis zorge planita, ĝi baldaŭ iĝis unu el la plej prestiĝaj kaj komfortaj aristokrataj kurac-lokoj de Krimeo. Dum tiu periodo estis aranĝita la centrala parko de la loĝloko, oni konstruis multajn vilaojn, kiuj konserviĝis ĝis nun. Plej multaj domoj de la loĝloko estis konstruitaj laŭ la projektoj de inĝeniero Jakov Semenov. En la jaro 1912 la loĝloko estis vizitita de imperiestro Nikolao la Dua.

Post la Oktobra Revolucio la loĝloko evoluas kiel popola kurac-loko. Preskaŭ ĉiuj kuracejoj de Simeizo specialiĝas pri kuracado de ftizo. Ekde la jaro 1932 la simeizaj kuracejoj funkcias tutjare. En la jaro 1929 Simeizo ricevis la statuson de urbotipa loĝloko.

Post komenco de la Dua Mondmilito aŭtune 1941 multaj loĝantoj de Simeizo foriris en la montaron kaj formis partizanajn trupojn. La loĝloko estis liberigita la 16an de aprilo 1944. La 18an de majo 1944 la pli granda parto de la loĝantaro (krime-tataroj) estis deportita en Centran Azion. Post la milito senhomiĝinta Simeizo estis loĝigita de novalvenintoj el la Rostova provinco de Rusio.

En la postmilitaj jaroj la kurac-loko aktive renoviĝis kaj evoluis. En la 70-80aj jaroj de la XXa jarcento ĝi estis grava kurac- kaj ripoz-loko, ĉefe por malsanuloj kun diversaj malsanoj de pulmoj (ftizo, astmo ktp). Post la disfalo de USSR la stato de la loĝloko malboniĝis, la kuraca industrio ŝrumpis, tamen lastatempe la loĝloko reaktiviĝis kaj rapide evoluas kiel ripoz-loko. Komence de la 2000-aj jaroj proksime al Simezio estis kreita granda akvo-parko (ripozejo kun diversaj akvaj atrakcioj).

Naturo kaj klimato[redakti | redakti fonton]

La averaĝa jar-temperaturo de aero estas +13,5°С; averaĝa aer-temperaturo de februaro estas +4,1°С, de julio - +24,4°С. La bansezono komenciĝas fine de majo kaj daŭras ĝis mezo de oktobro.

Tuj ĉe Simeizo troviĝas bela natura vidindaĵo - rok-komplekso, kiun konsistigas la monto Koŝko kaj tri rokoj: la enmara roko Diva kaj la surbordaj rokoj Panea kaj "Cigna flugilo" (la komplekso estas deklarita kiel natura monumento).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La bazo de la ekonomio de la loĝloko estas ripoz- kaj kurac- industrio. En Simezio aktivas negranda vinfarejo.

Per la busa trafiko la loĝloko estas ligita al Jalto, Simferopolo kaj Sebastopolo. Somere la loĝloko estas ligita al Jalto ankaŭ per ŝipetoj.

Socia sfero[redakti | redakti fonton]

En la loĝloko estas 1 mezlernejo, 2 infanĝardenoj, 8 sanatorioj, 2 someraj porinfanaj tendaroj, domo-muzeo de ukraina verkisto M. Kocjubinskij.

Simeiza observatorio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Super la loĝloko troviĝas la simeiza filio de Krimea astrofizika observatorio (la t.n. Simeiza observatorio). En la 1950-aj jaroj ĉi tie troviĝis la komanda centro, kiu akceptis la signalojn de la kosma aparato "Luna-3" (kiu, i.a., transmisiis la bildon de la dorsa flanko de Luno). En la observatorio oni aranĝas ekskursojn.

En la loĝloko estas ĉirkaŭ 50 belaj domoj, konsiderataj kiel arkitekturaj monumentoj. Belas ankaŭ la natura monumento - rok-komplekso, kiun konsistigas la monto Koŝko kaj tri rokoj: la enmara roko Diva kaj la surbordaj rokoj Panea kaj "Cigna flugilo".

Sur la monto Koŝko konserviĝis la restaĵoj de antikva fortikaĵo Limen-Isar (8-1a jarcentoj a.K.).

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

En Simeizo diverstempe loĝis multaj famaj artistoj, ekz., la rusa pianisto S. V. Raĥmaninov, ukraina verkisto M. M. Kocjubinskij, sovetia poeto I. L. Selvinskij, sovetia verkisto K. G. Paustovskij k.a.

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

Proksimume ekde la 90aj jaroj de la XXa jarcento Simeizo famiĝis ankaŭ kiel geja ripoz-loko. Ĉe la maro apud la monto Koŝka oni regule organizas diversajn gejajn renkontiĝojn kaj festivalojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje