Foroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Foroso
rus. Форос
ukr. Форос
krim. Foros
Coats of arms of None.svg
Apartenas al: Jalta municipo, Forosa komunumo
Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 47′ O44.39222222222233.785833333333Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 47′ O
Averaĝa alto super la marnivelo: ~50 m
Loĝantaro: 2 185 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98690
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Foroso (Krimeo)
DMS
Foroso
Foroso
Situo de Foroso sur la mapo de Krimeo
Foroso (Jalto)
DMS
Foroso
Foroso
Situo de Foroso sur la mapo de la Jalta municipo (la Forosa komunumo estas prezentita per aparta koloro)

Foroso (rus. Форос, ukr. Форос, krim. Foros) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra maro proksime al la okcidenta limo de la Jalta municipo; 3 kilometrojn okcidente de la loĝloko troviĝas la kabo Sariĉo, kiu estas la plej suda punkto de Ukrainio. La nomo de la loĝloko venas el la helena lingvo de la vorto φορος (pago, imposto).

Vidaĵo de la loĝloko

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj loĝlokoj ĉi tie ekzistis jam en la antikva tempo, tamen ili ne estis tre grandaj aŭ signifaj.

Post anekso de Krimeo fare de Rusuja Imperio la tero, ĉirkaŭanta la loĝlokon apartenis al diversaj altrangaj nobeloj. Fine de la XIXa jarcento Foroson ekposedis moskva negocisto A. Kuznecov, kiu transformis ĝin en belan eŭrop-aspektan loĝlokon. Danke al liaj klopodoj ĉi tie estis kreita la Forosa parko, kiu nun estas "ĝarden-parka monumento de tutukrainia graveco". Li ankaŭ konstruigis la palacan ensemblon, kiu konserviĝis ĝis nun. La internon de la ĉefa palaco-domo, konstruita en la klasikisma stilo, pripentris famaj pentristoj de la XIXa jarcento: Kleber, Ĉagin, Makovskij.

En la jaro 1892 sur la Ruĝa Roko super Foroso laŭ la projekto de arkitekto G. Ĉagin kontraŭ mono de A. Kuznecov oni konstruis preĝejon en bizanca stilo, kiu ĝis nun estas vizitkarto de Foroso.

Komence de la XXa jarcento en la loĝloko floras vinberkultivado kaj vinfarado.

Ekde la jaro 1922 Foroso evoluas kiel kurac-loko; ĉi tie oni kuracas ĉefe la malsanojn de kardiovaskula sistemo, malsanojn de la spira kaj nerva sistemoj.

En la jaro 1962 Foroso ricevis la statuson de urbotipa loĝloko.

La nuntempo[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Foroso kaj de la Forosa preĝejo de sur la montpasejo "Bajdara pordego"

En la loĝloko estas 1 mezlernejo, infan-ĝardeno, polikliniko, klubo, muzika lernejo. La ĉefa entrepreno de la loĝloko estas granda sanatorio. La ĉefa vidindaĵo - la Forosa preĝejo kaj la bele ornamita Bajdara montpasejo. Somere Foroso estas populara ripoz-loko.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La loĝloko situas tuj ĉe la aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio kaj estas ligita per busa trafiko al Sebastopolo kaj Jalto.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Apud Foroso troviĝas kelkaj somerdomoj de gravaj ukrainiaj (antaŭe - sovetiaj) politikistoj. En unu el tiuj somerdomoj troviĝis prezidento de USSR Miĥail Gorbaĉev dum la puĉo en aŭgusto 1991.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje


Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo La loĝlokoj de Krimeo Standardo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Urboj:

Alupko | Aluŝto | Armjansko | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)
La iama urbo Balaklavo nun administre estas parto de Sebastopolo

Urbo-tipaj loĝlokoj:

AeroflotskoAgrarnoAzovskoBagerovoBeregovoĈernomorskoForosoGasproGvardejskoGolubozalivoGresovskoGurzufoKaciveloKaĉoKirovskoKoktebeloKomsomolskoKoreizoKrasnogvardejskoKrasnokamenkoKujbiŝevoKurortnoKurpatoLeninoLivadioMasandroMirnoMolodeĵnoNauĉnoNiĵnegorskoNikitoNikolajevkoNovofedorovkoNovoozernoNovoselovskoNovosvetoOktjabrskoOrĝonikidzoOreandoOtradnoParkovoPartenitoPervomajskoPonizovkoPoŝtovoPrimorskoRazdolnoSanatornoSimeizoSovetsko (Jalta municipo)Sovetsko (Sovetska distrikto)ŜĉebetovkoVinogradnoVolnoVosĥodoZaozernoZujo
(inkluzive la loĝlokojn de la Sebastopola municipo)