Livadio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Livadio
rus. Ливадия
ukr. Лівадія
krim. Livadiya
Sin escudo.png
Apartenas al: Jalta municipo, Livadia komunumo
Koordinatoj: 44° 28′ N, 34° 9′ O44.47083333333334.143888888889Koordinatoj: 44° 28′ N, 34° 9′ O
Averaĝa alto super la marnivelo: ~150 m
Loĝantaro: 889 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98655-98656
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro

Livadio (Krimeo)
DMS
Livadio
Livadio
Situo de Livadio sur la mapo de Krimeo
Livadio (Jalto)
DMS
Livadio
Livadio
Situo de Livadio sur la mapo de la Jalta municipo (la Livadia komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Livadia palaco - iama rezidejo de la lasta rusa caro Nikolao la Dua

Livadio (rus. Ливадия, ukr. Лівадія, krim. Livadiya) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo; signifa kuracejo kaj populara turisma loko. La loĝloko troviĝas tre proksime al Jalto kaj malgraŭ la administra memstareco (ĝi estas centro de Livadia komunumo, kiu krom Livadion havas ankoraŭ 2 urbotipajn loĝlokojn kaj 5 vilaĝojn) ĝi estas ofte konsiderata kiel okcidenta antaŭurbo de Jalto. La loĝloko estas internacie fama pro la Jalta konferenco, kiu estis organizita en la Livadia palaco en la jaro 1945. La nomo de la loĝloko venas el la greka lingvo kaj signifas "herbejo".

Historio[redakti | redakti fonton]

La homoj loĝis sur la teritorio de nuna Livadio delongege, tion pruvas la trovitaj ĉi tie arĥeologiaj restaĵoj, kiuj rilatas al la 3a jarmilo a.K. Ankaŭ en la mezepoko ĉi tie ekzistis kelkaj malgrandaj loĝlokoj, kaj apud Livadio sur la roko Ĥaĉla-Kajasi konserviĝis la restaĵoj de feŭda kastelo de la X-XIIaj jarcentoj.

En la XVIIIa jarcento ĉi tie troviĝis negranda greka loĝloko Aj-Jan. Post anekso de Krimeo fare de Rusia Imperio la terenoj de Livadio apartenis al diversaj rusiaj nobeloj kaj politikistoj. Proksimume ekde la 30aj jaroj de la XIXa jarcento oni produktas vinon ĉi tie.

En la jaro 1860 Livadio estis aĉetita fare de la cara familio. La cara kuracisto Sergej Botkin (fama rusa sciencisto) konsilis al la cara familio uzi la Sudan Bordon de Krimeo kiel kuracejon. Jam en la jaroj 1862-66 oni konstruas ĉi tie kelkajn palacetojn kaj multajn helpajn domojn; Livadio fariĝas somera rezidejo de la cara familio. Samtempe ĝi populariĝas kiel aristokrata ripoz-loko.

La 1-an de decembro 1894 imperiestro de Rusio Aleksandro la Tria mortis en Livadio. En Livadio okazis ankaŭ la kronado de la lasta rusia caro Nikolao la Dua. En la jaro 1910 komenciĝis la konstruado de la Granda (Blanka) Palaco laŭ la projekto de arkitekto N. P. Krasnov.

En la jaro 1939 Livadio ricevas la statuson de urbotipa loĝloko.

Februare de 1945 en Livadio (en la Granda Palaco) okazis la Jalta konferenco, kiun partoprenis Stalin, Churchill kaj Roosevelt kune kun siaj asistantoj. La palaco servis ankaŭ kiel rezidejo de Roosevelt.

Post la Dua mondmilito Livadio evoluas kiel ripoz- kaj kurac-loko: ĉi tie estis konstruitaj kelkaj sanatorioj. En la palaco nun funkcias muzeo kun la ekspozicioj pri la Jalta konferenco kaj pri la vivo de la cara familio.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La loĝloko havas multajn vendejojn, poŝtejon, telefonejon, mezlernejon. Livadio estas ligita al Jalto per itineraj urbaj busoj. En la loĝloko troviĝas la ĉefa Jalta hospitalo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa vidindaĵo de Livadio estas la Livadia palaco. Krome, vizitindas ankaŭ la parko, kiu ĝin ĉirkaŭas. De la palaco startas la tiel nomata "Suna Pado" - promen-pado proksimume 8 kilometrojn longa, kiu kondukas de la palaco okcidenten laŭlonge de la marbordo (proksimume 150 metrojn super la marnivelo) kaj preter belaj pejzaĝoj. Per la pado eblas atingi la palacon "Hirunda nesto".


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje


Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo La loĝlokoj de Krimeo Standardo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Urboj:

Alupko | Aluŝto | Armjansko | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)
La iama urbo Balaklavo nun administre estas parto de Sebastopolo

Urbo-tipaj loĝlokoj:

AeroflotskoAgrarnoAzovskoBagerovoBeregovoĈernomorskoForosoGasproGvardejskoGolubozalivoGresovskoGurzufoKaciveloKaĉoKirovskoKoktebeloKomsomolskoKoreizoKrasnogvardejskoKrasnokamenkoKujbiŝevoKurortnoKurpatoLeninoLivadioMasandroMirnoMolodeĵnoNauĉnoNiĵnegorskoNikitoNikolajevkoNovofedorovkoNovoozernoNovoselovskoNovosvetoOktjabrskoOrĝonikidzoOreandoOtradnoParkovoPartenitoPervomajskoPonizovkoPoŝtovoPrimorskoRazdolnoSanatornoSimeizoSovetsko (Jalta municipo)Sovetsko (Sovetska distrikto)ŜĉebetovkoVinogradnoVolnoVosĥodoZaozernoZujo
(inkluzive la loĝlokojn de la Sebastopola municipo)