Kacivelo (Jalta municipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Kacivelo
ruse Кацивели
ukraine Кацiвелi
krime-tatare Katsiveli
Apartenas al: Jalta municipo, Simeiza komunumo
Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 58′ O (mapo)44.39388888888933.972777777778Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 58′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~50 m
Loĝantaro: 658 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98688
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Kacivelo (Krimeo)
Kacivelo (Krimeo)
DMS
Kacivelo
Kacivelo
Kacivelo
Situo de Kacivelo sur la mapo de Krimeo
Kacivelo (Jalto)
Kacivelo (Jalto)
DMS
Kacivelo
Kacivelo
Kacivelo
Situo de Kacivelo sur la mapo de la Jalta municipo (la Simeiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Kacivelo (ruse Кацивели, ukraine Кацівелі, krime-tatare Katsiveli) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo (montrita denskolore sur la mapo) de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, grava scienca centro de Ukrainio. Administre la loĝloko apartenas al la Simeiza komunumo kaj troviĝas 2,5 kilometrojn okcidente de la loĝloko Simeizo ĉe la aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio. En la loĝloko loĝas ĉirkaŭ 650 homoj, plejparte rusoj. La loĝloko estas ligita al Simeizo per busa trafiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 20a jarcento la loĝloko evoluis kiel negranda ripoz-loko, kie troviĝis kelkaj somerdomoj de riĉuloj kaj artistoj.

En la jaro 1929 oni konstruis ĉi tie la Nigramaran hidrofizikan stacion (sub gvido de V. Ŝulejkin). En la jaro 1949 surbaze de la stacio estis fondita Moskva hidrofizika instituto; nuntempe en Kacivelo aktivas la Nigramara filio de tiu instituto (kiu nun apartenas al Ukrainio). En la maro (duonkilometron for de la bordo) troviĝas negranda poreksperimenta platformo, kiu iĝis la unua en Eŭropo mar-platformo por hidrofizikaj esploroj.

En la 60aj jaroj de la XXa jarcento en la loĝloko estis konstruita ŝtorm-baseno - aerohidrodinamika tubo forme de ringo, en kiu la ondo, pelata de 20 altpotencaj ventoliloj, moviĝas kvazaŭ en naturaj kondiĉoj. En tiu baseno oni aranĝis i.a. la esplorojn pri hidrodinamiko de delfenoj.

Gravan rolon por la evoluo de la loĝloko ludis ankaŭ la radioastronomia fako de Krimea astrofizika observatorio, kiu troviĝas inter Kacivelo kaj Simeizo (la ĉefa rezidejo de la observatorio estas la loĝloko Nauĉno). En la jaro 1966 en la loĝloko oni muntis raditeleskopon kun diametro de la anteno egala al 22 metroj (tiutempe ĝi estis la plej granda raditeleskopo en la mondo). En la jaro 1969 la teleskopo kune kun analogia teleskopo de la usona observatorio "Green Bank" partoprenis la interkontinentan interferometrion, kiu estis la unua eksperimento de tia skalo en la mondo.

Alia scienca institucio situanta en Kacivelo estas Krimea filio de Instituto de fiziko "P. Lebedev". La filio estis fondita en 1948 kaj dum longa tempo ĝi estis la plej potenca radi-astronomia observatorio en Eŭropo. En la jaro 1952 la stacion ekestris V. Vitkeviĉ, kiu sukcesis organizi la faman eksperimenton, danke al kiu li malkovris la ekziston de superkorono de la suno (la eksperimento baziĝis sur esplorado de rentgen-radiado, kiu pasas tra la suno proksimume la 15an de junio, kiam la suno troviĝas antaŭ la Kraba nebulozo, granda fonto de iks-radioj).

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La sciencaj institucioj daŭre havas gravan rolon por la loĝloko, tamen lastatempe ĝi evoluas ankaŭ kiel ripoz-loko. Proksime al Kavicelo troviĝas granda akvoparko (ripoz-loko kun multaj akvaj atrakcioj).

En la loĝloko estas infana ĝardeno kaj negranda ekspozicio pri la vivo kaj agado de V. Ŝulejkin (fama sovetia geofizikisto, kiu laboris ĉi tie). Ankaŭ la observatorio lastatempe estas populara turisma loko; ĉi tie eblas partopreni interesan ekskurson tra la nokta ĉielo.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje